Ekde la nunjara somero librojn de polaj verkistoj eblas legi en 13 kafejoj de la kanada Vankuvero. Eblas ilin preni libere por la plulegado hejmen, gravas tamen, ke post la tralego oni pludonu libron. La kampanjo en la angla lingvo „Book Polishing” estis organizita de la loka Ĝenerala Konsulejo de Pollando. MSz: Book Poliŝing, la ideo de senkosta interŝanĝ­ado de libroj sekve de la lasado de ili en publikaj lokoj kaj en lokoj tiucele kreitaj, kiel libro­interŝanĝaj bretoj kaj tabloj ĝuas popularecon en multaj urboj de la mondo. En la oferto de la Vankuvera Book Polishing troviĝas 70 libroj disponig­itaj en la lokaj kafejoj konataj pro sia kultura agado. Ĉiu el libroj, inter kiuj troviĝas i.a. libroj de Stanisław Lem aŭ Ryszard Kapuściński enhavas flufolion kun informoj pri Pollando, gravaj wawo-wawo-wawo-adresoj kaj mini­vortareto de la bazaj polaj parolturnoj en la fonetika formo. Ĉiu el la libroj kovrilpaĝe surhavas informan glumarkon pri la kampanjo kaj individuan numeron. Dank’ al tio la librotrovinto de la libro povas sekvi sortojn de ĉiu ekzemplero sur la paĝo: www.bookcrossing.com. En la paĝo troviĝas preskaŭ 10 milionoj da libroj, kiuj estas libere interŝanĝ­ataj en 132 ŝtatoj de la mondo. Preskaŭ du milionoj da personoj sekvas iliajn sortojn.

El la elsendo el la 16.08.2013. Legas Barbara/Milada