Inter la steluloj de la jubilea, 25-a Internacia Rendevuo de Ciganaj Ensembloj – Romane Dyvesa (Romaaj Tagoj) troviĝas pola kantistino Edyta Geppert kaj la rumana dancteatro Romafest. La jubilea festivalo disvolviĝanta inter la 5-a kaj 7-a de julio okazos en Gorzów Wielkopolski (la orienta Pollando). Sabate prezentiĝos la ciganaj trupoj el Ĉehio kaj Rumanio kaj ankaŭ Romaa Harpista Orkestro el Pollando. Dum la solena koncerto la plej proksiman dimanĉon okazos recitalo de Edyta Geppert, ludos la argentina trupo Zingaros, la hungara grupo de Vojas kaj la serba grupo KAL. La Festivalon kronos la prezentiĝo de la Romaa Muzika Teatro TERNO kun ĝiaj gastoj el Moldavio, Rusio, Serbio kaj Svedio. La festivalon akompanas internacia scienca konferenco „Ciganoj/Romaoj en Pollando kaj en Eŭropo. Religio, kulturo kaj kutimaro”. Samtempe estos lanĉita libro dediĉita al tiu ĉi etna malplimulto. Post ĝi estos inaŭgurita foto­ekspozicio dokument­anta la 25-jaran tradicion de Romane Dyvesa. Ĝia unua eldono okazis en 1989 laŭ iniciato de komponisto, akordion­virtuozo kaj estro de la Romaa Muzikteatro, Edward Dębicki. Gorzów Wielkopolski ne senkaŭze gastigas la festivalon, nome printempe 1947 atingis ĉi tiun urbon la unua veturilaro de polaj ciganoj direktita el la iamaj polaj rand­regionoj. Inter ili estis familioj, el kiuj devenis la konataj en la tuta mondo kreantoj de la romaa kulturo. La ĉefaj taskoj de Romane Dyvesa estas firmigo kaj protekto de la romaaj kultur­tradicioj, inspirado de romaaj kreantoj kaj kultur­animantoj al la arta, scienca kaj eduka agado celanta la flegadon de la identeco de ĉi tiu etna grupo. Dum la ĝisnunaj eldonoj de Romane Dyvesa partopenis pli ol 160 profesiaj grupoj el plimulto de la eŭropaj landoj. Ankaŭ el aliaj mondopartoj, inkluzive de la lulilo de romaoj, la Hinda Unio.

El la elsendo, 05.07.2013. Legas Milada