La 19-an de majo okazis la solena inaŭguro de la 54-a sezono de Chopin-koncertoj en la varsovia Łazienki-parko. Krom la prezidenta paro partoprenis ĝin ambasadoroj de la landoj, el kiuj devenis la ĝisnunaj laŭreatoj de la internacia Chopin-konkurso ekde 1927. La inaŭguro de la sezono kun amasa partopreno de la publiko estis ne sole granda muzika evento, sed aŭguris samtempe laŭvican sukcesan sezonon. Ekde 1959 la formulo de la koncertoj plurfoje ŝanĝiĝis. Jen temis pri fortepianaj koncertoj akompanite de simfonia orkestro, jen pri recitaloj kaj deklamadoj de la romantika poezio. De dek kelkaj jaroj okazas klasikaj recitaloj de elstaraj pianistoj. La aparta karakterizaĵo de la dimanĉaj Chopin-koncertoj en Łazienki-Parko estas, ke Chopin-muziko miksiĝas kun la urbobrueto, kanto de birdoj, sono de la superflug­antaj aviadiloj kaj ĉiufoje sonas alimanire. Samtempe kun la inaŭguro de la muzika sezono estis solene malfermita ĝardeno ĉirkaŭ la monumento de Chopin post la okazigita rearanĝo. I.a. estis plantitaj 6600 rozujoj kaj 15 mil aliaj plantoj. La ĉiudimanĉaj Chopin-koncertoj en Łazienki-parko daŭros ĝis la 29-a de septembro.

Legas Milada