En la Cisterciana Abatejo  en la loko Wąchock la 7-an de septembro estos inaŭgurita la 21-a eldono de  Tagoj de la Eŭropa Kulturheredaĵo. Nunjare ilia devizo estas “Ne tuj oni Pollandon elkonstruis”, reliefig­anta la kontinuecon de la pola ŝtato, kiu daŭras senĉese ekde la 10-a jarcento. Tio estas la okazo memorigi ĉiajn konstru­formojn de la pola ŝtato kaj batalon favore al  ĝia sendependa ekzisto. La devenanta el la 12-a/13-a jarcento Cisterciana Abatejo en Wąchock apartenas al la plej belaj kaj plej valoraj objektoj de la romanika arkitekturo en Pollando. Ĝia fondinto en 1179 estis la krakova episkopo Gedko. La troviĝantaj tie preĝejo de la Plej Sankta Maria Virgulino kaj de la sankta Floriano superbe spegulas en arkitektura formo la severan cist­ercianan orden­regularon. Pri la elekto de Wąchock decidis ankaŭ ĝiaj patriotaj kaj sendepend­igaj tradicioj. Dum la inaŭguro estas antaŭviditaj pluraj historiaj vivscenoj, kiel ĉasista tendaro el la ŝtona epoko, metioj en la mezepoka setlejo, kavalira parado sub la standardoj de Sandomierz-regiono kaj prezento de insurgentaj taĉmentoj el la 1863-a jaro. Ĉi lasta evento memorigas, ke la nunjaraj Tagoj koincidas kun la 150-a datreveno de la Januara Insurekcio 1863. Lige kun tio dum la tagoj apartan atenton oni donos al la rolo de la polaj insurekcioj por transdaŭro de la nacia identeco. La Tagoj de la Eŭropa Kulturheredaĵo estos solenataj en la tuta Pollando dum du sinsekvaj semajnfinoj. Inter la 7-a kaj 9a kaj inter la 14-a kaj 15-a de septembro eblos viziti milojn da historiaj lokoj kaj objektoj, kiuj plurfoje ĉiutage estas ne­viziteblaj.

El la elsendo 06.09.2013. Legas Gabi