Sciencaj informoj

Kion emfazas niaj ŝatosignoj

Enretigita de: | Feb 3, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Laŭ sciencistoj el Cambridge neniu konas nin tiom bone kiom niaj komputiloj, do certe ne la familianoj aŭ koramikoj. Niaj fejsbukprofilaj ŝatosignoj estas vera minejo de tiaj konoj. Eksperimentoj kun dekoj da miloj da internaŭtoroj konfirmis, ke komputilo pere de speciala programo efektive deĉifras perfekte niajn verajn ŝatojn kaj inklinojn. Esplorrezultoj pri tiu temo aperis en la periodaĵo PNAS. Jam pli fruaj esploroj de la universitato en Cambridge kaj en Stanford-Universitato elmontris, ke baze de la ŝatosignoj kun granda verŝajno eblas difini tiajn personajn trajtojn, kiel politikaj vidpunktoj aŭ seksan orientiĝon. En la menciita komence esploro oni volis ekzameni, ĉu maŝinoj aŭ homoj pli bone difinas trajtojn de nia personeco kaj karaktero.

Evidentiĝis, ke analizinte 10 ŝatojn komputilo pli bone analizis tiujn donitaĵojn ol laborkolegoj. Kiam estis analizitaj 70 ŝatoj – pli bonaj ol amikoj aŭ personoj kunloĝantaj kun ni – estis maŝinoj. Analizinte 150 ŝatojn komputilo sciis pli pri nia personeco ol la membroj de la plej proskima familio. Post la analizo de 300 ŝatosignoj komputilo sciis pri ni pli ol kungeedzo. Sciencistoj do avertas, ke aktuale komputiloj disponas pri multaj delikataj informoj pri ni mem kaj samtempe ilia memorkapacito estas grandega. Ne havante tamen homajn trajtojn ili povas subiĝi al ies komisio kaj fari tiujn analizojn sen nia scio. Jam nun multaj konzernoj kaj firmaoj utiligas la komputilajn analizojn por krei pli diafanan bildon pri tio, kiu kaj kio envere ni estas. Aldone, virtualaj labordonantoj laŭ ĉi tiu vidpunkto por rekoni laborkandidaton povas ekzameni kaj ekzamenas sociajn portalojn. Tiel do envere internaŭto havas malgrandan kontrolon pri tio, kiajn informojn pri li aŭ ŝi oni kolektas.

  El la elsendo 03.02.2015. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0531186

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj