Sciencaj informoj

Anseroj flugantaj super Mount Everest

Enretigita de: | Feb 10, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Dank’ al aplikitaj miniregistriloj al 29 tibetaj anseroj (Anser indicus) el la regiono de la mongola lago Terkhiin Tsagaan oni sukcesis analizi la flugitineron de ĉi tiuj birdoj super Himalajo. La miniregistriloj monitoris multajn parametrojn, inkluzive de geografia situo, flugoalto, flugilfrapado kaj korfunkciado. Kiam post unu jaro la anseroj revenis oni sukcesis kapti 14 ekzemplerojn kun enplantaĵoj kaj akiri sufiĉe da analizendaj donitaĵoj el 7 registriloj.

La tibetaj anseroj apartenas al birdoj flugantaj plej alte. Por atingi al la varma Hindio, kie ili pasigas vintron el la malvarma Mongolio ili ĉiujare superflugas Himalajon. Oni notis ilian transflugon ankaŭ super Mount Everest, ĉirkaŭ 9 kilometrojn super la marnivelo. Tio estas la unusolaj grandaj birdoj flugantaj tiom alte sen glisado. Kvankam super Himalajo traflugas ankaŭ stepaj gruoj (Grus virgo), sed ili ofte glisas dank’ al siaj larĝaj flugiloj. La tibetaj anseroj ne glisas eĉ dum la descenda flugo.

Eksterordinaraj kapabloj de tiuj birdoj fascinas sciencisojn de jarcentoj. Estis i.a. konstatie, ke iliaj pulmoj estas je unu kvarono pli grandaj ol ĉe aliaj anseroj, kaj ke ilia hemoglobino kapalas efike absorbi oksigenon en granda alto. Ili disponas pri kromaj vejnoj provizantaj per sango koron kaj muskolojn. Nun sciencistoj el la brita  Bangor University konstatis, ke la tibetaj anseroj ne leviĝas tiom alte por flugi rektlinie super la montopintoj, sed ili flugas laŭ itinero kiu memorigas telferon fidele spegulanta la formon de montoj kaj valoj. Dank’ al tio ili povas ŝpari ĉirkaŭ 8 procentojn de la energio, kio estas des pli grava, ĉar dum la tuta traflugo ili svingas per la flugiloj ne farante paŭzon por la glisado.

El la elsendo 10.02.2015. Legas Maciek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526193

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj