Sciencaj informoj

Jaro de siluro en la Nacia Parko de Biebrza-rivero

Enretigita de: | Feb 17, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La 2015-a jaro pasas en la plej granda pola Nacia Parko de Biebrza-rivero [bjebĵa-rivero] kiel Jaro de Siluro. Dum la plej proksimaj tri jaroj entute ne eblos fiŝkapti silurojn.  Kvankam Biebrza-rivero riĉas je multaj taŭgaj vivejoj kaj nutrejoj favorantaj la vivkondiĉojn al siluroj, sed ilia populacio – pro civilizaciaj ŝanĝoj – malkreskas kaj necesa estas protekta programo. Krom tio kunlabore kun iĥtiologoj, fiŝkaptistoj kaj amikiĝintaj plonĝistoj siluro estos monitorata en la Parko dum la tuta jaro.

Siluro (Silurus glanis) estas la plej granda dolĉakva fiŝo de Eŭropo povante atingi la longecon de du metroj kaj pezon de pli ol 100 kilogramoj. Siluroj nutras sin per malgrandaj mamuloj, akvobirdoj, unuavice per malgrandaj fiŝoj. Ili vivodaŭro povas egali al. ĉ. 80 jaroj. La Nacia Parko de Biebrza-rivero ekde la komenco (1993) limigas permesojn kaj licencojn por la fiŝkaptado, sed ĝi ankaŭ frontas la problemon de ŝtelĉasado. Pli frue  pri la monitorado de siluroj okupiĝis Pola Fiŝkaptista Asocio kaj el ĝiaj raportoj rezultas, ke en la jaroj 1972-78 estis fiŝkaptitaj pli ol 5 tunoj da siluro. Nun pri vendado de fiŝkaptistaj licencoj okupiĝas la Nacia Parko. Ekde 2003 tamen oni notas nur sporadajn fiŝkaptojn de siluroj. Des pli estas pravigita la protektoprogramo rilate ĉi tiun fiŝspecion.

 El la elsendo 17.02.2015. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0525816

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj