Sciencaj informoj

Kameleonoj ŝanĝas sian koloron dank’ al kristalaj „speguletoj”

Enretigita de: | Mar 17, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Kiel informis la periodaĵo „Nature Communications” la kapablo de kameleonoj ŝanĝi sian haŭtkoloron ligiĝas ne kun diverskoloraj pigmentoj, sed kun la moviĝantaj en ilia haŭto etaj kristaloj.  Malkovris tion la kolektivo de Michel Milinkovitch en la uniwersitato en  Ĝenevo. Ĝis nun sciencistoj supozis, ke kameleonoj ŝanĝas la koloron dank’ al siaj kolrĉeloj, kromatofoj,  ene de kiuj moviĝas grajneroj de koloroj. Nun evidentiĝis, ke la procezo estas multe pli miriga. La lacertoj rapide  movas en sia haŭto etajn kristalojn efikantaj kiel reflektaj speguletoj,  dank’ al kio ili reflektas diverskoloran lumon. La ĝenevaj sciencistoj ekzamenis la vivantan sur Madagaskaro lampartan kameleonon (Furcifer pardalis). Kiam matura masklo  rimarkas rivalon aŭ atrakcian femalon ĝi kapablas dum du minutoj ŝanĝi la koloron de la maskanta verda en frapflavan aŭ ruĝan.  La mikroskopa ekzamenado de ĝia haŭto bildigis la troviĝantajn en ĝi kunmetitajn en regulan formon kristalojn de  guanino – unu el la strukturoj el kiuj estas konstruita la DNA-fadeno. Ĉiu el la ĉeloj (iridoforoj) enhavas centojn da miloj da tiaj kristaloj. Dank’ al la komputila simulado evidentiĝis, ke ŝanĝante distancon inter unuopaj kristaloj eblas reflekti ĉiun koloron de la videbla lumo. Kiam la kristaloj proksimis,  ili reflektis la bluan lumon, kiam ili malproksimiĝadis unue estis aperanta la flava kaj poste la ruĝa lumoj. La kolektivo de Milinkovitch pruvis ankaŭ, ke la haŭto de femaloj aŭ junaj lacertoj, kiuj ne kapablas ŝanĝi la kolorojn ne enhavas iridoforojn.

  El la elsendo 17.03.2015. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521239

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj