Sciencaj informoj

Perioda subnutro povas longigi vivon

Enretigita de: | Mar 3, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Perioda subnutro alterne kun periodoj de satmanĝo kaj eĉ abundmanĝo povas longigi vivon, same kiel la malaltkaloria dieto. Tion sugestas laboro de sciencistoj el Florido.

Jam eksperimentoj kun bestoj pruvis, ke limigo de manĝokalorieco longigas vivon kaj malaltigas la evoluriskon de multaj longiĝaj malsanoj.  Tio ligiĝas kun la fakto, ke la malaltkaloria dieto periode kreskigas la nivelon de liberaj oksigenaj radikoj, kio laŭvice stimulas aktivecon de la enzimoj el la la grupo sirtuin. Tiuj proteinoj partoprenas tre gravajn vivprocezojn, inkluzive tiujn ligitajn kun la maljuniĝado, kvankam ilia mekanismo daŭre estas esplorata.

Sciencistoj konscias, ke longdaŭra malmanĝado estas malfacila por plimulto de homoj, tial ili testis alternativan dietostrategion, kiu konsistas en alterna malaltkaloria dieto kun abundmanĝado. La eksperimenton patoprenis 24 studentoj, kiuj unu tagon povis manĝi nutraĵojn kun kaloria valoro egala al unu kvarono de ilia ĉiutaga dieto, la sekvan tagon la kalorieco de ilia manĝo povis egali al 175 procentoj de la energetika valoro de ilia ĉiutaga manĝo.  Tio evidentiĝis esti bone tolerita solvo kaj ne kaŭzis la pezokreskon. Laŭ studentoj estis pli facile malmulte manĝi unu tagon ol abundmanĝi la sekvan.

Laŭ unu el la sciencistoj estas necesaj pliaj esploroj por verkonformigi ĉu tiu manĝosistemo efektive estas sekura kaj salubra. Al esploroj devas esti subigitaj pli multaj homoj. Oni devas ankaŭ konsideri ŝanĝojn en muskoloj kaj grasohisto.

El la elsendo 03.03.2015. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526176

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj