Last­merkrede, t.e. la 5-an de februaro per koncerto en la londona Barbican Hall komenciĝis la solenaĵoj de la 100-a naskiĝ­datreveno de Andrzej Panufnik. La Londona Simfonia Orkestro sub la direkto de Michael Francis plenumis du liajn komponaĵojn – la 3-an Simfonion “Sinfonia Sacra” el 1963 kaj Lulkanton por 29 arĉ­instrumentoj kaj du harpoj el 1947. Panufnik plimulton de sia vivo pasigis en Britio. Lia “Sinfonia Sacra” komponita por la miljariĝo de la pola ŝtato enhavas citaĵojn el la plej malnova konserviĝ­inta religia pola kanto kaj poezia teksto “Dipatrino”, kiu en la Mezepoko rolis kiel –  laŭ nunaj konceptoj – ŝtata himno. Krome ĝi citas la favorpetan liturgian preĝon al Dipatrino. La Sinfonio Sacra entute emfazas la patriotajn kaj religiajn sentojn de komponisto.  En “Lulkanto” Panufnik kombinis siajn du tendencojn al eksperimentado kaj al tradicifideleco.

El la elsendo 07.02.2014. Legas Milada