86 renovigitajn vitralojn eblas rigardi en la ekspozicio „Majstroj de la lumo – vitraloj kaj pentraĵoj pentritaj sub la vitro” en la Nacia Muzeo de Vroclavo (la sudokcidenta Pollando). Dum kelkdek jaroj tiuj ĉi verkoj pro sia malbona stato ne povis esti ekspoziciataj. Nun finiĝis la konservistaj laboroj, kiuj estis kronitaj per la unua premio en la konkurso pri muzea evento de la jaro Sybilla 2013. La Nacia Muzeo havas la plej grandan en Pollando kolekton de vitraloj, kiuj kreiĝis ekde la mezepoko ĝis la komencoj de la 20-a jarcento. Ili devenas el la vroclavaj preĝejoj i.a. de la Sankta Kristoforo, Sankta Elizabeta kaj Sankta Maria Magdalena. La ceteraj devenas el privataj koletoj de aristokratoj, kiuj donacis ilin al la Muzeo de Sileziaj Historiaj Objektoj. La ceteraj estis kolektitaj en la 60-aj jaroj el la malnoviĝantaj historiaj objektoj en la regiono de Vroclavo. La plej valoraj prezentas la blazonojn de la burĝaj gentoj el la 1586 kaj de la silezia nobelaro el 1615. La plej granda kun la blazono de drapista gildo devenas el 1551; ĝi altas preskaŭ unu metron kaj estas 60 centimetrojn vasta.  La plej valoraj el la arta vidpunko estas kabinetaj vitraloj el la kastelo en Domanice. La plej malnovaj estas la mezepokaj vitraloj el la Mezepoko prezentantaj sanktulojn kaj scenon pri la anonco de Arĥianĝelo Gabrielo al Maria. La vitralekspozicion funkciontan ĝis la 4-a de januaro akompanas ekspozicio de 18 verkoj faritaj laŭ la tekniko konsistanta en la subvitra pentrado kun utiligo de arĝenumado kaj orumado.

El la elsendo 21.11.2014. Legas Tomek