Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

5 mil vitro­elfaraĵoj en la Apudkarpatia Muzeo en Krosno

Preskaŭ kvin mil elfaraĵoj el vitro troviĝas en la kolektoj de la Apudkarpatia Muzeo en Krosno (la sudorienta Pollando). En plimulto temas pri produktoj de fandistoj laborantaj en la regionaj fandejoj. Nun prezentataj kadre de la ekspozicio „Vitaĵoj de la apud­karpatiaj fandejoj” ili bildigas la ŝanĝiĝantajn modojn kaj ŝatojn je vitroelfaraĵoj.

Al la plej malnovaj eksponaĵoj apartenas cindrujo el 1924 kaj kalik­kompleto el ĉirkaŭ 1930. Plej riĉe estas reprezent­ita periodo post 1960, kiam oni komencis kolekti la produkto­modelojn el unuopaj fandejoj. Krom objektoj de la ĉiutaga uzo kiel kalikoj, karafoj, kruĉoj, glasoj, pokaloj, sukeraĵujoj interesan grupon konsistigas elfaraĵoj kun arta karaktero kiel florvazoj, kandelingoj, dekoraĵoj. Por tiu periodo estas karakterizaj leĝerformaj, riĉe ornamitaj vitroobjektoj. En la sekva jardeko la vitroelfaraĵoj fariĝis pli masivaj. Lime de la 20-a kaj 21-a jarcentoj la plej popularaj estis elfaraĵoj el kirlita vitromaso kun kolorigitaj en vitromaso elementoj. Tio sekvis en sia formo la plej modajn mond­tendencojn. En Krosno kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, difinataj kelkfoje kiel Vitroelfara Baseno – troviĝas plej multnmbre en Pollando fandejoj de mastrumaj vitroelfaraĵoj.

  El la elsendo 20.02.2015. Legas Maciek

Trezoro de antaŭ tri kaj duona mil jaroj

En la vilaĝo Rzepedź [ĵepeĝ] en la sudorienta Pollando estis retrovita trezoro de antaŭ tri kaj duona mil jaroj. La malkovro okazis iom hazarde, kiam dum promeno oni retrovis bronzan hakilon kaj fragmenton de kolringa ornamaĵo. En la daŭro de serĉlaboroj oni aldone retrovis  spiralajn kol­ornamaĵojn kaj braceleton. Ĉiuj objektoj el bronzo troviĝis en argila poto  kun 25-centimetra diametro. Antaŭ ĝia enfoso la ujo estis renversita kaj metita sur grejsan platon. Laŭ eksperto el la Arkeologia Muzeo en la loko Sanok la objektoj estis faritaj sude de Karpatoj kaj trans­portitaj laŭ la pasanta tie komerca itinero en la valoj de la riveroj Osława [osŭava] kaj San. Enkonduke oni taksas, ke ĉiuj objektoj estis faritaj 1500 jarojn antaŭ Kristo. Ne estas sciate, kiu kaj kial tiom zorgeme kaŝis la trezoron. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento en la troviĝanta 30-40 kilometrojn for de Rzepedź Trzcinica [t-ĉinica] estis malkovritaj la plej malnovaj en Pollando fortikig­itaj setlejoj de antaŭ pli ol 4 mil jaroj, kiuj portas spurojn de la trans­karpatia civilizacia influo.

 El la elsendo 20.02.2015. Legas Tomek

La 150-a naskiĝdatreveno de Kazimierz Przerwa-Tetmajer

Lige kun la 150-a naskiĝdatreveno de pola poeto, novel- kaj, romanverkisto, Kazimierz Przerwa-Tetmajer en la tombejo de Ludźmierz estis malkovrita porokaza obelisko. Dum la solenaĵo oni elstarigis la ĉarmon de lia poezio kaj prozo emfazanta lian sopiron al Tatry-montaro, al la hejmlanda regiono.  Unu el liaj poeziaĵoj tradukitaj de Antoni Grabowski omaĝis lian amatinon – Laura Rakowska, kiu neniam fariĝis lia edzino. Ni aŭskultu ĝin en la traduko de Antoni Grabowski.

El la elsendo 20.02.2015. Legas Maciek

La 100-jariĝo de la Lodza Filharmonio

Per ciklo da jubileaj koncertoj la Filharmonio de Łódź [la centra Pollando] inaŭguras en februaro solenaĵojn de sia 100-jariĝo. La Lodza Simfonia Orgestro el kiu originas la nuna orkestro de la Lodza Filharmonio sian unuan koncerton donis la 17-an de februaro 1915.

La  jubilean koncertocikon inaŭguras la 13-an la plenumo de la monumenteca oratorio de Haydn „La kreo de la mondo”. La 17-an de februaro, 100 jarojn post la debuto de la lodza orkestro,  denove aŭdiĝos la simfonia poemo „Finnlando” de Sibelius kaj la fortepiana konĉerto fa-minora de Chopin. Dum la jubilea vespero estos plenumita ankaŭ porokaze mendita konĉerto „Musica festiva” por du orgenoj kaj simfonia orkestro de elstara pola komponisto Krzysztof Meyer. La unuan fojon la publiko aŭdos la sonadon de la simfonia orgeno kune kune la orgeno baroka. Kvankam ambaŭ disponas pri malsamaj sonskaloj kaj laŭaserte ili ne povas soni kune tiu ĉi principo ĉi-foje ne estos observita. La Lodza Filharonio estas la unusola koncertejo en la mondo disponanta pri ambaŭ orgenoj. La realigo de ĉi tiu projekto finiĝis en 2014. Dum laŭvica tago de la jubilea koncertociklo, la 20-an de februaro aŭdiĝos la komponaĵo „La citta futurista” mendita ĉe la lodza komponisto Artur Zagajewski. Kun orkestro ludos muzikistoj-amatoroj per tiaj instrumentoj, kiel muzikskatoloj, kristalaj pelvoj kaj polivinil-kloridaj tuboj. La jubileado finiĝos la 21-an de februaro per du orgen­recitaloj. Ludos Ludger Lohmann la aŭtoro de la koncepto pri orgenkonstruo en la filharmonio, lekcianto en la Supera Muzika Lernejo en Stutgardo. Recitalon donos krome Krzystof Urbaniak elstara pola orgen­ludisto kaj konsultanto rilate la orgenan projekton. La patrono de la Lodza Filharmonio estas mondfama pianisto devenanta el Lodzo, Artur Rubinstein.

 El la elsendo 13.02.2015. Legas Maciek

„Panoramo kun la mizerikorda Samaritano” de Rembrandt en Szczecin

Ĝis la komencaj tagoj de junio eblas la unuan fojon en Szczecin (la nordokcidenta Pollando) rigardi la tolaĵon de Rembrandt. La pentrita de la 32-jaraĝa artisto bildo estas unu el la ses pejzaĝoj pentritaj de Rembrandt inter liaj 400 verkoj. La prezentata en la ŝĉecina Nacia Muzeo tolaĵo estis disponigita de la Fondaĵo de Czartoryski-familio kaj apartenas al tri verkoj de Rembrandt en la polaj kolektoj. La ceteraj „Knabino en la kadro de la bildo” kaj „Sciencisto ĉe la pupitro” estas rigardeblaj en la Reĝa Kastelo en Varsovio (https://www.zamek-krolewski.pl/). Ambaŭ devenas el la familia artkolekto de profesorino Karolina Lanckoroński, kiu transdonis signifan parton de la familiaj kolektoj al Pollando.

El la elsendo 13.02.2015. Legas Tomek

Kolekto de la Vroclava Universitata Biblioteko bitigita kaj disponigita

Pli ol 400 dosierojn bildig­antajn 3 mil objektojn inkluzive de 1100 mezepokaj manuskriptoj disponigis en la reto la Universitata Biblioteko en Vroclavo. Tio okazis kadre de la programo „Heredaĵo de la regiono kaj Eŭropo”, kiu konsistis en bitigo de la plej valoraj kolekoj. Dank’ al tio eblis rete disponigi la plej valorajn manuskriptojn kaj malnov­presaĵojn, kiuj estas la plej atente gardataj pozicioj. Kvankam principe nedisponigeblaj nun ili estas detale rigardeblaj de ĉiuj.

Inter la plej valoraj troviĝas „Statuta synodalia episcoporum Wratislaviensium” eldonita en 1475 kun la plej malnovaj tekstoj presitaj en la pola lingvo aŭ „Legenda maior de beata Hedwigi” eldonita en 1504, verkoj de Luter, Cervantes kaj Ŝekspiro.   La Universitata Biblioteko en Vroclavo disponigas siajn provizojn pere de la Bita Biblioteko de la Universitato kaj per la portalo „La kultura heredaĵo en la esploroj de la Universitata Biblioteko. Speciala paĝo (www.dk.uni.wrocl.pl) disponigas ĉiujn materialojn bitigitajn kadre de diversaj projektoj.

La Universitata Biblioteko de Vroclavo enhavas ĉirkaŭ 30 procentojn de la konserviĝ­intaj sur la polaj teritorioj mezepokaj manuskriptoj. Ĝi disponas pri la plej granda kolekto de atlasoj el la 16-18-a jarcentoj kaj pri la plej granda en Pollando kolekto de malnov­presaĵoj eldonitaj ĝis 1800. Inter preskaŭ 317 mil malnov­presaĵoj 3200 estas inkunabloj eldonitaj ĝis 1500. Pli grandan kolekton posedas nur la Jagelona Biblioteko en Krakovo.

El la elsendo 06.02.2015. Legas Maciek

En Szczecin kreiĝas Galerio de la Eŭropa Arto

La 19-jarcentaj divers­skolaj verkoj kaj tiuj el la unua duono de la 20-a jarcentro troviĝos en la Galerio de la Eŭropa Arto kreiĝanta en Szczecin (la nordokcidenta Pollando)  baze de la provizoj de la loka Nacia Muzeo, novaj aĉetoj kaj deponoj i.a. de la kreanta propran kolekton Societo de Amikoj de la Ŝĉecina Nacia Muzeo. La societo, kiu fine de 2014 inaŭguris sian mecenatan mision transprenis patronecon super parto de la muzea spaco.   Ĝi en sia agado referencas al la komencoj de la Urba Muzeo en Szczecin de antaŭ 100 jaroj – kiam ĝiajn provizojn eniris elstaraj verkoj de eŭropaj artistoj dank’ al la kreiĝinta en 1911 Ŝĉecina Muzea Societo.

En la Nacia Muzeo de Szczecin daŭras nun la ekspozicio „Wojciech Gerson kaj lia skolo”, kiu estas la unua labora prezento de la muzeaj provizoj fariĝonte bazo por estonta konstanta ekspozicio. Aktuale la muzeo disponas pri kvar liaj tolaĵoj. La 19-jarcentaj pentraĵoj estos konfrontitaj kun verkoj de studentoj de la loka Belarta Akademio. Junaj artistoj inspiritaj per la pentraĵo de Gerson „Sen la tero. Pomerianoj forpuŝitaj de germanoj sur la insultojn de Baltiko” proponis kritikan re­interpreton de la pentraĵo. Tiun ĉi pentraĵon trovigantan aktuale en la privata kolekto klopodas akiri la Societo de Amikoj de la Nacia Muzeo en Szczecin.

El la elsendo 30.01.2015. Legas Milada

La 95-jariĝo de la Muzika Akademio en Poznano

Pli ol 20 koncertojn planis la Muzika Akademio de Ignacy Jan Paderewski en Poznano okaze de sia 95-jariĝo. La jubilea jaro estos dediĉita al la memoro de la muzikistoj ligitaj en ĉi tiu periodo kun la altlernejo. La solenadoj inaŭguritaj la 16-an de januaro finiĝos la 16-an de oktobro 2015 en la datreveno de ĝia kreiĝo. Kadre de la jubileo siajn apartajn koncertojn donos ĉiu el 5 fakultatoj de la altlernejo, estis planita komuna prezentiĝo de ĉiuj muzikistoj de la Akademio. Unu el la kuliminaj eventoj de la jaro estos la koncerto „Maria-vojo” la 1-an de aprilo, dum kiu estos prezentita Stabat Mater de Karol Szymanowski kaj Magnificat Re-maĵora BWV 243 de Johann Sebastian Bach.

Aktuale en la poznana Muzika Akademio lernas pli ol 740 studentoj, laboras ĉirkaŭ 240 akademiaj instruistoj, inkluzive de 50 kun la profesora titolo. La altlernejo ofertas studojn en kvin fakultatoj: pri komponado, direktado, muzika teorio kaj ritmiko; instrumenta; voĉista-aktora; pri korusa direktado, muzika edukado kaj religia muziko; pri arĉaj instrumentoj, harpo, gitaro kaj konstruado de arĉinstrumentoj.

 El la elsendo 30.01.2015. Legas Tomek

Vistulo la honora gasto dum la Festivalo de Luaro

Pollando,  la rivero Vistulo kaj amantoj de la tradiciaj vistulaj boatoj kaj ŝipetoj estos la honoraj gastoj de la Festivalo de Luaro en la franca Orleano. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj estas la plej bone konata en Eŭropo evento, prezentanta la riĉecon de la eŭropaj apudriveraj kulturoj. En la antaŭaj jaroj la apartaj gastoj de la festivalo estis italoj el la Venecia Laguno kaj nederlandanoj fierantaj pri pluraj kanaloj. En 2015 la pola stando troviĝos en la honora loko kaj poloj havos la eblon vaste konigi sian kulturon (polajn dancojn, arton kaj kuriarton) kaj Jaron de Vistulo, kiu estas planita por 2017.  Aparte oni deziras prezenti la polajn flosistajn tradiciojn. Apud muziko de Chopin eblos do konatiĝi kun tradiciaj flosistaj kantoj en la nova aranĝo.  Poloj prezentos krome kadre de la festivalo siajn tradiciajn lignajn boatojn kaj ŝipetojn. Aparta atrakciaĵo estos flosanta akvomuelejo kaj forĝejo.

La festivalo en Orelano okazos ekde la 23-a ĝis la 27-a de septembro. Jam somere el Krakovo elnavigos du rekonstruitaj platfundaj ŝipoj servantaj por la kontinenta var­transportado. Ilia itinero laŭ la eŭropaj riveroj longos 2700 kilometrojn kaj daŭros du monatojn. La ceteraj boatoj kaj ŝipetoj estos venigitaj al Francio per voja transporto.

El la elsendo 23.01.2015. Legas Gabi

Pupekspozicio en la poznana Teatro de Animado

Kelkcent pupoj el la teatraj spektakloj eblas rigardi en la poznana Teatro de Animado. Okaze de sia 70-jariĝo la teatro decidis prezenti parton de kolektoj el sia riĉa scenografia arkivejo.

Unu el la atrakciaĵoj estas scenografio el la unua enscenigo de la dramo de Stanisław Wyspiański „Nupto”, en kiu rolis pupoj. Ili estas faritaj el pajlo, delikata kolora papero, lignostangetoj, tre malgrandaj elementoj. Ili aspektas tre moderne kaj forte impresas la vizitantojn. Kadre de la ekspozicio en du salonoj de la Artgalerio de la teatro de Animado troviĝas kelkcent pupoj, kaj temas sole pri­ malgranda fragmento de la tuta kolekto. La teatro neniam forigadis siajn pupajn rolantojn.

La plej malvaj pupoj devenas el la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento. Parton de la eksponaĵoj konsistigas marionetoj. Parto pro sia delikateco kaj facila detruebleco neniam povos estis publike prezentataj. La ekspozico daŭros ĝis la jarfino. La historio de la poznana pupteatro radikas en la 1945. Tiam oni establis tie la unuan pupteatron en la postmilita Pollando. Inter ĝiaj spektantoj dominas infanoj kaj gejunuloj.

  El la elsendo 23.01.2015. Legas Maciek