La renovigo de la historia, 18-jarcenta Malnova Oranĝerio kaj la nova ekspozicio pri la Reĝa Skulptaĵkolekto estas la plej novaj projektoj ligitaj kun tiu konata al varsovianoj rezidejo de la lasta pola reĝo en Łazienki-Parko. Interalie oni klopodas, ke la Malnova Oranĝerio aspektu kiel en la epoko de Stanislao Aŭgusto. Helpas en tio inventariaj listoj el 1795, projektoj de Christian Kamsetzer kaj malkovritaj antaŭ du jaroj pentraĵoj. Laŭplane en Łazienki okazos teatraj, movaj kaj plastikaj  labor­renkontoj kaj ankaŭ novspecaj okupoj por blinduloj. Al la publiko estos dispongita skulptista laborejo kaj salono, en kiu eblos rigardi filmojn pri la reĝa skulptaĵ­kolekto. La ŝanĝoj rilatas ankaŭ al aliaj aspektoj de la reĝa Łazienki. De sur ĝia tereno estos forigita la asfalta pavimo, la parko jam nun  riĉiĝis per ses kaj duona mil novaj rozujoj. La moderniga projekto valora pli ol dek kelkajn milionojn da zlotoj estas krom­financata de la pola kultur­ministerio. La ĝardenon de la Reĝa Łazienki-Parko ĉiujare vizitas pli ol 2 milionoj da homoj. Ĉirkaŭ 240 mil biletojn oni vendas por tiaj vizitindaj objektoj sur ĝia tereno kiel Palaco sur Insulo, Blanka Biendometo, Ĉasista Palaceto kaj la Malnova Oranĝerio. La reĝa Łazienki-komplekso en novembro 2014 jam la duan fojon malfermas al la publiko siajn pordojn senpage. En 2013 vizitis ĝin dum unu monato pli ol 280 mil personoj kaj krome okazis tie 800 senpagaj muzeaj lecionoj.

El la elsendo 07.11.2014. Legas Gabi