En la nuna jaro la Muzeo de la Jagelona Universitato en Krakovo solenas la 50-jariĝon. Lige kun tio en la subterejoj de Collegium Maius, kie ĝi havas sian sidejon, funkcias ĝis la jarfino foto­ekspozicio dediĉita al ĝia historio. Ĝi foto­dokumentas plurecon de iniciatoj kaj de homoj ligitaj kun ĝia funkciado. La muzeo kreiĝinta laŭ la iniciato de elstara arthistoriisto Karol Estreicher entenas iamajn universitatajn kolektojn – valorajn pentraĵojn, skulptaĵojn, sciencajn instru­mentojn, dokumentojn k.a. Collegium Maius estas la plej malnova universitata konstruaĵo de Pollando, kreiĝinta dank’ al la testamento de reĝino Jadwiga, kiu heredigis al la universitato en la 14-a jarcento siajn juvelojn. Ĝis hodiaŭ oni gardas tie ŝiajn perlojn. Dank’ al profesoro Esteicher Collegium Maius reakiris sian originan aspekton el 1400-a jaro post la alikonstruo meze de la 19-a jarcento en la novgotika stilo. La muzeaj kolektoj senĉese riĉiĝas dank’ al aĉetoj kaj donacoj.  Okaze de la jubileo la placo antaŭ Collegium Maius ricevis la nomon de profesoro Estreicher. Krom lia busto la placon ornamas la skulptaĵoj de reĝo Kazimiro la Granda, sankta Johano Paŭlo la 2-a, pastro Józef Tischner kaj profesoroj Julian Alksandrowicz kaj Antoni Kępiński.

El la elsendo 14.11.2014. Legas Tomek