Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Trezoro en la dominikana klostro en Krakovo

Dum la ordigado de la trezorejo en la dominikana klostro en Krakovo estis malkovrita ne pritakseble valora kolekto de oraj objektoj. Tri el ili havas gravuritajn literojn SPDGRP kio signifas Sigismundus Primus dei gratia rex Poloniae kaj blazonojn de Pollando kaj Litovio. Laŭ artkonservisto kaj prizorganto de la trezorejo tiuj indikas, ke temas pri elementoj devenantaj el objekto kun reprezenta karaktero, ekzemple, la reĝa sceptro. Povas esti de Reĝo Sigismundo la unua maljuna. Se tio konfirmiĝus temus pri sensacia malkovro ĉar ĉi-specaj objektoj ne troviĝas en la polaj kolektoj. Krom tio interalie oni retrovis romiajn ringojn kun valoraj gemoj, orelo-ornamaĵojn kaj scitan arĝentan pinglon. Povas esti, ke la malkovritaj trezoroj devenas el la kolekto de dominikano pastro Adam Studziński kiuj ekde la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento serĉis objektojn kaŝatajn de monakoj por proteki ilin kontraŭ la rabado de Sovetunio en la orienta parto de la iama Pola Respubliko. En la 1970-a jaro pastro Adam Studziński magistriĝis en la Krakova Belarta Akademio pri la artobjekta konservado. Pri tio li okupiĝis ĝis la vivofino unuavice en la Krakova dominikana klostro en kiu li malkovris kaj restaŭris ĝian plej malnovan parton.

El la elsendo 01.04.2016. Legas Maciek – 01′ 41″

Julia Hartwig distingita per la Oficira Ordeno de Honora Legio

Julia Hartwig, unu el la plej rekonitaj polaj nuntempaj poetinoj, verkistino, eseistino kaj tradukistino, estis distingita de francoj per la Oficira Honora Legio. Pli frue, en 2007, ŝi ricevis la titolon de Kavaliro de Honora Legio. Dum la enmanigo de la ordeno la franca ambasadoro en Pollando, Pierre Buhler, elstarigis, ke la distingo venas rekone por ŝia impona verkaro aparte en la traduka sfero kaj popularigado de grandaj dudekjarcentaj plumhomoj verkantaj franclingve en Pollando. La 95-jara poetino komencis la popularigadon kaj tradukadon de la franca literaturo ankoraŭ antaŭ poezia librodebuto. Ŝia traduko de la poeziaĵo En la centro de la mondo de Cendrars aperis en 1947 en antologio de nuntempa franca literaturo. En la periodo 1947-50 ŝi estis stipendiitino de la franca registaro. En 1962 en Pollando aperis ŝia monografio dediĉita al Apollinaire dek jarojn poste eldonita ankaŭ en Francio. En 1972 ŝi dediĉis libron al granda romantika poeto Gérard de Nerval. Hartwig tradukis en la polan poeziaĵojn de Paul Éluard, Max Jacob kaj Pierre Reverdy kaj prozon de Louis Aragon kaj Romain Rolland. Ŝi mem kiel poetino eldonis plurajn poezivolumojn, verkis poezian prozon. Ŝiaj verkoj estis tradukitaj interalie en la lingvojn francan, anglan, germanan, italan, rusan, grekan, hungaran kaj finnan.

El la elsendo 01.04.2016. Legas Barbara – 02′ 04″

Pasiono en la survitra pentroarto en Varsovio

Ĝis la 3-a de majo en la Katolika Kulturcentro Bona Loko en Varsovio funkcias ekspozicio de la survitra pentroarto sub la titilo la Pasiono, la karesma meditado. Tiujn verkojn aŭtoras Janina Walczak-Budzicz el Zakopane forte ligita kun la montarana tradicio kaj literaturo. La popularan en la apudmontara regiono pentristan teknikon ŝi lernis de sia edzo, konata kaj renoma popolkreinto. Ŝiaj artaj atingaĵoj estis prezentitaj en la kolektivaj kaj individuaj ekspozicioj en la lando kaj eksterlande, en Novegio, Rusio, Germanio, Aŭstrio, Kanado, Japanio, Ĉinio, Peruo kaj Slovakio. Janina Walczak-Budzicz estas ankaŭ renoma poetino publicistino, kaj socia aktivulino. Ŝi verkas en la montara lingvaĵo, en literatura pola lingvo kaj ankaŭ slovake. Ŝi estis multfoje premiita en la polaj kaj internaciaj konkursoj. Pro sia arta kaj socia laboro, ŝi ricevis multajn ŝtatajn distingojn. Janina Walczak-Budzicz ricevis ankaŭ la premion de Oskar Kolberg pro la meritoj por la popola kulturo kaj la tuto de la tiukampa laboro.

El la elsendo 25.03.2016. Legas Maciek – 01′ 23″

Karesmaj Tradicioj de Oriento kaj Okcidento

Meze de marto la Fondaĵo de la Akademio de Malnova Muziko en Szczecin (la nordokcdenta Pollando) per la koncerto „La karesmaj tradicioj de Oriento kaj Okcidento” solene inaŭguris novan artan sezonon. La fondaĵo daŭrigos en 2016 siajn ĉiujarajn projektojn kiel „Muziko en Malnova Szczecin” (en la historiaj internoj de la urbo), la 13-a ĉi-jare Ŝĉecina Festivalo de la Malnova Muziko okazos sub la devizo „Inter la ĉielo kaj la tero”. La celo de la festivalo estas formado de la muzika identeco de Okcidenta Pomerio lime de slava, nordia kaj germana kulturoj, en dialogo kun landaj centroj de la malnova muziko. Nunjare okazos krome la 7-a eldono de la koncerta ciklo „Laŭ la Gotika Intinero” prezentonta la malnovan muzikon en la historiaj, gotikaj konstruaĵoj de la Okcidenta Pomerio. La fondaĵo  realigos ankaŭ koncertan ciklon sub la titolo „Muzeaj koncertoj”. Entute temos pri kelkdek koncertoj de la malnova muziko en Pollando kaj eksterlande. La orkestro de la fondaĵo turneos tra Germanio. Koncerta itinero en Ukrainio kun la programo „La perdiĝinta mondo de la operoj de Józef Elsner” okazos kadre de la projekto de la pola kulturministerio populariganta la polan kulturon eksterlande.

El la elsendo 25.03.2016. Legas Maciek – 1’27”

Stimuli la legadon

La Nacia Biblioteko ĉiun duan jaron anoncas la esplorrezultojn pri legado de poloj. Ĝi finas la pilaboradon de la nunjara raporto, baldaŭ publikigota. Tamen jam nun estas sciate, ke 63 procentoj de la enketiaj personoj dum unu jaro legis neniun libron, kaj tio signifas kreskon kompare al esploroj de antaŭ du jaroj. Tiun negativan fenomenon celas renversigi plurjara programo pri evoluigo de la legado por la jaroj 2016-2020. Por ĝia realigo estos destinitaj 669 milionoj da zlotoj. 435 milionoj devenos el la ŝtata buĝeto kaj 234 milionoj estos investitaj el komunumaj rimedoj. La unuan fojon por plibonigi la situacion estis prezentita  solvo baziĝanta sur la principo de sinergio, ĉi-kaze rilate kunlaboron de du ministerioj: por la kulturo kaj por la nacia edukado. Antaŭe pri similaj projektoj respondecis sole kulturministerio. Inter la prioritatoj troviĝas la aĉetado de eldonnovaĵoj por la publikaj biliotekoj. Jam en aprilo ili povos peti la tiucelan kromfinancadon. Alia prirotato kunordigata de Libroinstituto rilatas al investaĵoj en la biblioteka infrastrukturo, por kiu nunjare estos elspezitaj 30 milionoj da zlotoj. La tria prioritato estos realigata de la edukministerio. Temas pri popularigado de legado inter infanoj kaj junuloj per aĉeto de eldonnovaĵoj por lernejaj bibliotekoj.  Nunjare estos tiucele elspezitaj 30 milionoj da zlotoj – en la daŭro de la 5-jara programo 150 milionoj.

El la elsendo 18.03.2016. Legas Gabi – 1’59”

Nova pola objekto proponita al Unesko-listo

La Centro de la Monda Heredaĵo en Parizo pozitive pritaksis la peton de Pollando, ke la postministaj objektoj de Tarnowskie Góry ektroviĝu sur la listo de la monda Unesko-heredaĵo. La definitiva decido estas atendata meze de la 2017-a jaro. Nun pri la pola peto okupiĝas ICOMOS, Internacia Konsilio por la Protekto de Historiaj Objektoj kaj Historiaj Lokoj.  Meze de la jaro estas atendata vizito de eksperto de ĉi tiu organizo en Tarnowskie Góry. La polan dokumenton prilaboris Societo de la Amantoj de la regiono Tarnowskie Góry kun aferkerna helpo de Nacia Institucio pri la Heredaĵo. Komence ekspertoj kvalifikis al la petdokumento 26 postministajn objektojn, inkluzive de 150-hektaraj subterejoj post la malnova minado de plumbo, arĝento kaj zinko. Finfine el la subtera parto estis apartigitaj du ŝaktoj: Profunda Ŝakto Frederiko kaj Ŝakto Dio Helpu. Sur la monda listo de Unesko-heredaĵo troviĝas 1031 objektoj, el Eŭropo eĉ 442. Plej multaj sur la malnova kontinento estas en Italio – 15. Pollando okupas la 10-an lokon kun 14 objektoj.

El la elsendo 18.03.2016. Legas Gabi – 1’22”

Pentristoj el Normandio en la Nacia Muzeo en Szczecin

Ĝis la 22-a de majo en la Nacia Muzeo en Szczecin eblas rigardi la tolaĵojn de tiaj pentristoj kiel Eugene Delacroix, Claude Monet aŭ August Renoir en la ekspozicio „Pentristoj el Normandio”. Konsistigas ĝin 80 verkoj el pli ol 120 kolektitaj en 1992 fare de la Konsilio de la Regiono Malsupra Normandio. La spektanto malkovras la francan pejzaĝon per la rigardo de la plej renomaj francaj impresionistoj Monet kaj Renoir kaj inspirintaj ilin Delacroix i Boudin. La publikon allogas ne sole famaj nomoj. Ĝi prezentas multajn superbajn tolaĵojn de pentristoj malpli konataj. La ĉarma Normandio ĝuis inter ili popularecon dank’ al aparta lumo, kiun filtris la mara aero. La ekspozicio estas dividita laŭ kvar grupoj lige kun la loko de tolaĵkreiĝo. Temas pri la ĉirkaŭaĵoj de la farmbieno Saint-Simeon, normandaj vilaĝoj kaj urbetoj, normada marbordo kaj pejzaĝoj de apud Sejno. La pentraĵoj por konstante troviĝas en Abbaye aux Dames en Caen. La elektita pentraĵkolekto „turneas” tra la mondo popularigante la francan arton kaj Normandion. Ĝi jam estis prezentita i.a. en Usono, Japanio, Estonio, Ukainio. Szczecin estas la dua en Pollando urbo, en kiu eblas rigardi la ekspozicion antaŭe okazintan en Poznano.  La ŝĉecinan ekspozicion akompanas riĉa eduka programo.

El la elsendo 11.03.2016. Legas Maciek – 1’46”

Perdo por la pola kulturo: mortis Karl Dedecius

Lastvendrede en Franfurto ĉe Majno mortis Karl Dedecius, elstara tradukisto, populariganto de la pola kulturo en Germanio, pledanto por la pola-germana interkompreniĝo. Karl Dedecius naskiĝis en 1921 en Lodzo. Rekrutigita al Wehrmacht li patoprenis en la staliningrada batalo. Li estis malliberigito de sovetuniaj ostaĝejoj. Post la fuĝo el Germana Demokratia Respubliko Dedecius laboris en iu el la okcidentgermanaj asekursocietoj. Tiam li komencis sian krean laboron. Li tradukis pli ol 3 mil poeziaĵojn, publikigis en germanaj eldonejoj kelkdek volumojn de la pola liriko, li verkis vicon da artikoloj pri la pola literaturo, kulturhistorio kaj humanistiko. Dum dekoj da jaroj li tenis amikajn rilatojn kun polaj aŭtoroj kaj homoj el la kultura mondo, organizis ekspoziciojn, literaturistajn renkontojn, prelegojn kaj konferenojn dediĉitajn al la polaj aferoj. Dank’ al li multaj polaj aŭtoroj, tradukistoj, eldonistoj partoprenis stipendiajn programojn kaj studvojaĝojn tra Germanio. Sen Karl Dedecius signifa parto de la pola literaturo restus nekonata al leganto en Germanio, Aŭstrio aŭ Svislando. Dum pli ol 60 jaroj li tradukadis verkojn de polaj klasikaj poetoj en la germanan, eldonis multajn teoriajn disertaĵojn pri la literaturo de la slavaj landoj kaj pri tradukteorio. Al liaj ĉefverkoj kalkuliĝas i.a. la 50-voluma “Pola Biblioteko” kaj “Panoramo de la Pola Literaturo de la 20-a jarcento”. En 1979 Karl Dedecius establis Germanan Instituton pri la Pola Kulturo  en Darmstadt kaj ekde 1997 estis ĝia direktoro. La Instituto kune kun la fondaĵo de Robert Bosch atribuas ĉiujare premion – al kiu patronecas Karl Dedecius – al tradukistoj de la germana literaturo en Pollando kaj de la pola en Germanio rekone pro elstaraj tradukatingaĵoj kaj pro la kontribuo al la pola-germana interkompreniĝo.  Pro sia agado Dedecius estis distingita per la titolo de honorofica doktoro,  doktoro Honoris Causa de pluraj universitatoj en Pollando kaj Germanio. Li ricevis ankaŭ multajn altgradajn ŝtatajn distingojn.

El la elsendo 04.03.2016. Legas Gabi – 3’47”

Tunelo sub la Urba Arsenalo en Krakovo

Arkeologoj ekzamenis la misterojn de tunelo sub la Urba Arsenalo en Krakovo, kiu plej verŝajne rolis kiel sekreta pasejo. Evidentiĝis, ke la troviĝanta tie en la profundo de 6 metroj sub la ternivelo ŝtona muro vasta je 1,2 metroj estas restaĵo de la dua murdefenda ringo de Krakovo. La tunelo mem longas 16 metrojn, altas 2 metrojn kaj estas vasta je unu kaj duona metroj. La koridoro tutece estas pioĉita en la kalka roko. Komence arkeologoj taksis, ke ĝi povis kreiĝi en la dua duono de la 14-a jarcento aŭ lime de la 14-a kaj la 15-a jarcentoj servante kiel forfluejo de la urbaj forfalaĵoj en la foson aŭ kiel sekreta pasejo. La duan version favoras la fakto, ke tunelo ne havis kompaktan ŝtonan fundon. Sekretaj pasejoj plenumis diversajn funkciojn. Eblis laŭe de ili venigi helpon aŭ provizojn por la sieĝata urbo, eblis organizi militistan atakon kontraŭ malamiko. En la tersuperŝutita tunelo estis malkovrita arkitektura detalo el ruĝa marmoro kun plantornamaĵoj kaj orumaĵoj. Evidentiĝis, ke temas pri altarfragmento el ĉ. 1533 jaro aŭtorita de itala skuptisto Giovanni Maria Padovani. Tio estas eksterordinara detalo. La altaro projektita de Padovani povas esti difinita kiel perlo de Renesanco, unu el la unuaj polaj renesacaj verkoj. Kiel misteran eblas trakti la demandon kiamaniere ĝi ektroviĝis en la subarsenala tunelo. La altaro de Padovani farita por Wawel-katedralo  en la postbaroka periodo estis malkomponita. Kelkaj ĝiaj fragmentoj troviĝas en difinitaj lokoj, kelkaj perdiĝis. La retrovita fragmento troviĝos ekde nun en la krakova muzeo de Czartoryski-familio, en kies protekto troviĝas la Arsenalo. La Urba Arsenalo apud la Reĝa estas la dua ĉi-speca konstruaĵo en Krakovo. Konstruita apud la defendomuroj servis por staplado de armiloj kaj militakcesoraĵoj. En 1874 la komunumo trandonis ĝin por la muzeaj celoj al princo Władysław Czartoryski. Aktuale troviĝas tie sidejo de la Artgalerio de Moderna Arto, krome historiaj eksponaĵoj de antikvaj meditereaneaj kulturoj.

 El la elsendo 04.03.2016. Legas Gabi – 2’50”

Planoj por Sienkiewicz-Jaro en Kielce

Riĉan kulturan oferton lige kun la daŭranta Sienkiewicz-Jaro pretigis la Nacia Muzeo en Kielce. Okazos multaj ekspozicioj, i.a. en ĝia filio, kiu estas Sienkiewicz-palecento en Oblęgorek. Henryk Sienkiewicz ricevis la palacon kiel dankdonacon de la pola socio en 1900 por la 25-jariĝo de sia verkista laboro. La monkolekton partoprenis poloj el ĉiuj tri dispartigitaj partoj de Pollando. La verkisto vivis en Oblęgorek ekde 1902-1914, kiam post la eksplodo de la 1-a mondmilito li forveturis al Svislando, kie en Vevery li mortis. La unua ekspozicio planita en Oblęgrek estos dediĉita ĝuste al la lasta vivetapo de Sienkiewicz en Vevey apud Laŭzano, kiam kune kun Igancy Jan Paderewski li organizis Svisan Ĝeneralan Komitaton por Helpo al Militviktimoj en Pollando. La ekspozicio titolita „Tempo mezurita per svisa horloĝo” prezentos fotojn el tiu periodo, dokumentojn ligitajn kun la agado de la komiteto, korespondaĵojn, distingojn kaj diplomojn, omaĝantajn la rolon de Sienkiewicz. Ĝi daŭros ekde mezo de aprilo ĝis la fino de aŭgusto.  Dum du semajnoj de novembro Oblęgorek prezentos ekspozicion „La fontplumo de Sienkiewicz”, kiu proksimigos la historion de liaj manuskriptoj, per kiuj li kutimis pridonaci siajn amikojn kaj konatojn. Plej multaj manuskiptoj de la pola Nobel-premiito troviĝas nun en la kolektoj de Ossoliński-Instituto kaj Nacia Biblioteko. La vivon kaj verkaron de Henryk Sienkiewicz bildigos la novembra ekspozicio en la Senato de Pola Respubliko en Varsovio. Similian karakteron havos ekspozicio en Brno laŭ peto de la praga Pola Instituto.  Krome estas planataj datrevenaj eldonaĵoj: katalogo de la kolektoj el Oblęgorek-palaco kaj taglibroj de Maria Szetkiewicz, la edzino de la verkisto. En la planoj de la Nacia Muzeo de Kielce estas ankaŭ tutlanda scienca sesio, ciklo da koncertoj kaj kunflugo de lernejanoj el  lernejoj, kies patrono estas Sienkiewicz. Okazos trarigardo de filmoj kamereaitaj baze de Sienikiewicz-romanoj kaj familia literatura pinkino ĉirkaŭ la romano „Quo Vadis”.

El la elsendo 04.03.2016. Legas Tomek – 2’22”