Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Unutaga prezento de la historia dokumento Psałterz Floriański – Florian-Psalmaro

La plej proksiman sabaton en la Prezidenta Palaco en Varsovio eblos rigardi nepritakseble valoran historian manuskripton, kiu estas Psałterz Floriański, Florian-Psalmaro. Ĝia teksto kreiĝis lime de la 14-a/15-a jarcentoj en latino, la pola kaj gemana lingvoj. Plej verŝajne ĝi estis donaco por la reĝino Jadwiga. La manuskripto malgraŭ paso de la jaroj en tre bona stato estas konservata en speciala kesto en la trezorejo de la Nacia Biblioteko. Temas pri belega pergamena kodo pezanta 4 kilogramojn kaj konsistanta el 300 – riĉe ilustritaj per minaturaj ornamoj – paĝoj. El pli posta, 16-jarcenta periodo devenas ĝiaj kovrilpaĝoj. La manuskripto inter la 17-a  kaj la 20-a jarcentoj troviĝis en la Abatejo de Sankta Floriano en Aŭstrio. Pollando post longaj kaj malfacilaj intertraktoj elaĉetis ĝin en 1931. Antaŭtage de la eksplodo de la 2-a mondmilito la tuta trezorejo de la Nacia Biblioteko inkluzive de la Psalmaro estis evakuita al Kanado. Al Pollando ĝi revenis post 20 jaroj. Kun la mezepoka manuskripto ligiĝas multaj misteroj. Sciencistoj disputas pri la loko de ĝia kreiĝo kaj uzanto. Al la plej grandaj misteroj kalkuliĝas ornamaj miniaturoj, kiuj prezentas ofte fantaziajn figurojn. La publika elmontro de Florian-Psalmaro okazas kadre de la ciklo „La unuaj/la plej malnovaj” pretigita okaze de la 1050-a datreveno de la bapto de Pollando. Ĉiumonate la Nacia Biblioteko publike disponigas en la Prezidenta Palaco la unuajn tekstojn  kaj la plej malnovajn historiajn dokumentojn, historiajn objektojn de la pola kultuo kaj historio, dokumentantajn la komencon de la pola ŝtato.

El la elsendo 22.04.2016. Legas Barbara – 2’18”

Ekspozicio pretigita en Gniezno pri la komenco de la pola ŝtato

Muzeo de la origino de la pola ŝtato en Gniezno en la okcidenta Pollando pretigis porokazan ekspozicion lige kun la 1050-a datreveno de la bapto de Pollando kiam estis baptita ĝia princo Mieszko la unua. Sian premieron ĝi havos la 19-an de aprilo en Bjalistoko. Tio konformas al la ideo de la muzeo, ke el la regiono kie okazas tre multaj porokazaj eventoj la historian eventon oni samtempe solenu ekster ĝi. Post Bjalistoko ĝi estos prezentita en kelkaj aliaj urboj de la regiono, en aliaj landopartoj kaj fine ankaŭ eksterlande. La ekspozicio ne grupigas historiajn dokumentojn sed dank’ al sia intelekta koncepto respondas ĉiajn demandojn ligitajn kun la cirkonstancoj de la historia bapto. En la prilaboro de la respondendaj demandoj partoprensis ne sole muzeaj laborantoj sed ankaŭ liceaj lernantoj. Oni povas do ekscii kiel povis aspekti la bapto, kie ĝi okazis, kial ĝuste tie? Ĉu Mieszko la unua estis bona kristano? Kion kredis slavoj? La ekspozicio konsistas el grafikaj paneloj kaj elektronika aplikaĵo servanta samtempe kiel gvidilo tra la ekspozicio dank’ al kio la ekspozicio estas vizitebla de homoj kun diversaj misfunkcioj. Elemento de la aplikaĵo estas animaĵo prezentanta kiel povis aspekti la pagana sanktejo sur la monto de Lech en Gniezno mallonge antaŭ la bapto. Temas pri la plej malnova parto de la urbo sur kiu jam fine de la 9-a jarcento troviĝis ununava ortangula preĝejeto alikonstruita de Mieszko la unua fine de la 10-a jarcento en sanktejon sur la plano de kruco.

El la elsendo 15.04.2016. Legas Maciek 1′ 51″

Ekspozicio pri afrika pupteatro en Szczecin

Ĉirkaŭ ducent afrikaj pupoj el interalie Malio, Niĝero, kaj Niĝerio estas rigardeblaj en la Nacia Muzeo de Szczecin, la nordokcidenta Pollando. La ekspozicio, Infanoj de magio – afrikaj pupoj kaj marionetoj, estas dediĉita al afrika pupteatro. Kvankam ili ĉiuj radikas en la loka ritaro ili tamen ligas religian kaj nereligian mondon. Per formvarieco kaj funkcidiverseco ili reliefigas la bunton de Afriko. La pupteatro en Afriko signife malsimilas disde tiu konata el la Eŭropa realo. Spektakloj konsistas el mallongaj scenprezentoj ligantaj dancon kun muziko sen aparta beletra dramverko. Ofte ili estas spontanaj kaj neprognozeblaj. La afrikaj pupoj malsimilas laŭ formo kaj dimensio. Iuj estas tre malgrandaj. Por animi pli grandajn estas necesaj kelkaj pupistoj. La pupojn oni animas per manoj, piedofingroj, portante ilin sur la kapo, en la brakoj aŭ antaŭ si. Krome en la Nacia Muzeo de Szczecin funkcias aktuale alia ekspozicio dediĉita al Afriko. Ĝi prezentas tradiciajn kaj nuntempajn afrikajn teksaĵojn kaj kostumojn. Eblas konatiĝi ankaŭ kun la aplikataj teksoteknikoj kaj ornamteknikoj popularaj en Afriko. La ekstereŭropaj kolektoj de la Szczecin-a-muzeo enhavas pli ol tridek ses mil eksponaĵojn inkluzive de ĉirkaŭ dudek kvin mil arkeologiaj objektoj en la ŝtona epoko en Afriko.

El la elsendo 10.04.2016. Legas Maciek – 1′ 34″

Infanaĝo kaj klerigo de junaj polaj aristokratoj (Kozłówka)

Ekspoziciojn dediĉitajn al la infanaĝo kaj klerigo de junaj aristokratoj prezentos en la nova sezono Zamoyski-Familia Muzeo en Kozłówka, la orienta Pollando. Ĝi troviĝas en la palaca parka komplekso unu el la plej bone konservitaj magnataj rezidejoj en Pollando. Jam ekde aprilo en la palaca teatrejo funkcias ekspozicio laŭtitole dediĉita al abiturientaj ekzamenoj baccalaureate aristocrate prezentanta la infanaĝon kaj edukperiodon de junaj aristokratoj kaj idoj de grandbienuloj. Ĝi reliefigas diversajn etapojn de la maturiĝado kaj edukado en Zamoyski-familio kaj ankaŭ de personoj kun ili parencaj. Ĝi ĉirkaŭprenas la vivperiodon de Jan Zamoyski, 1542-1605, granda reĝa kanceliero, establinto de Zamoyski-Akademio kiu estis la unua pola privata altlernejo ĝis la unua duono de la dudeka jarcento. Inter la eksponaĵoj troviĝas interalie protretoj de infanoj, iliaj desegnaĵoj kaj eksponaĵoj ligitaj kun ilia mondo de ludoj kaj distro. Parto de ekspozicio estas aranĝita kiel infanĉambro el la pasinta epoko. Videbliĝas ankaŭ diversaj lernoakcesoraĵoj kiel inkujoj, korespondaĵoj pri eduko de junularo. La unuan de julio kiu estas tago de infano estos malfermita ekspozicio Ni desegnos al vi fabelon en kiu estos prezentitaj ilustraĵoj el malnovaj libroj por infanoj kaj junuloj en Zamoyski-biblioteko en Kozłówka el aliaj institucioj kaj privataj kolektoj. La ekspozicion akompanos muzeaj lecionoj ligantaj al la temaro de malnovaj libroj kaj infandistroj. Aŭtune estas planita scienca sesio dediĉita al la infanaĝo kaj edukado de junaj aristokratoj.

El la elsendo 10.04.2016. Legas Maciek – 01′ 54″

La 130-a naskiĝdatreveno de prof. Tadeusz Kotarbiński

La 31-an de marto 2016 pasis la 130-a naskiĝdatreveno de Tadeusz Kotarbiński unu el la plej elstaraj polaj filozofoj. Kotarbiński estas konata unuavice kiel kreinto de la ideo de reismo priskribanta mondon baze de ekzistantaj materialaj objektoj kio ligiĝas ankaŭ kun la koncepto, ke ĉiu esto estas korpo. Laŭ Kotarbiński ne eblas distingi inter animo kaj korpo ĉar ambaŭ vortoj signifas sentantan kaj rezonantan homon. Filozofoj agnoskas reismon kiel esencan kontribuon al metodologio de sciencaj esploroj en diversaj branĉoj. Kotarbiński engaĝiĝis ankaŭ al rekonstruo de teorio de prakseologio. Temis pri kolekto de ĝeneralaj principoj laŭ kiuj devas esti planataj kaj entreprenataj agadoj por ke ili estu efikaj. Tadeusz Kotarbiński interesiĝis ankaŭ pri Esperanto. En la kolekto de eldiroj de eminentaj polaj intelektuloj el 1964 li interalie konstatis, ke Esperanto estas la plej racia el ĉiuj lingvoj al li konataj, ke li studis ĝian gramatikon, lernis vortojn, ke li legis Esperanto-versaĵojn kaj ankaŭ lernis parkere tekstojn. Liaopinie ne malmulte grava estas la fakto, ke al Esperanto fremda estas rasismo, ke ĝi incitas nenies naciajn ambiciojn. Kiel li vortumis, la neŭtraleco de Esperanto tiurilate apud la ĉiuokaze frapanta simpleco estas la plej granda valoro por la fratiĝado de la nacioj loĝantaj sur ĉiuj kontinentoj.

El la elsendo 01.04.2016. Legas Barbara – 01′ 59″