Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Historiaj restaĵoj el la batalkampo de Grunwald

Finiĝis la konservistaj laboroj pri 100 plej interesaj historiaj objektoj retrovitaj dum la lastaj du jaroj sur la batalkampo de Grunwald el 1410. La publiko povos ilin rigardi en la Muzeo de la kontraŭteŭtonkavalira batalo en la loko Stębark dum la maja Nokto de Muzeoj. Krom elementoj de armiloj kaj fragmentoj de batalakcesoraĵoj al la konservado estis subigitaj preskaŭ ĉiuj numismataĵoj  trovitaj sur la esplorata tereno,  ne nur devenataj el la mezepoko. Dank’ al la pasintjara esplorado de la bataltereno la bazo de arkeologiaj fontoj de la muzeo riĉiĝis pli ol 100-procente. Temas pri malgranddimensiaj objektoj, ĉar pli grandaj kaj valoroj estis kolektitaj tuj post la batalo. Oni ne ekskludas retrovi ankaŭ tiajn en la sekvaj esplorsezonoj. Muzeistoj elstarigas la signifon de la retrovo de objektoj atestantaj pri la komercaj kontaktoj de la Romia Imperio kun la loĝantoj de la ĉirkaŭaj terenoj, pri kio atestas romiaj numismataĵoj kaj retrovon sur Grunwald-kampo de militrestaĵoj el la 1-a kaj la 2-a mondmilitoj. Sur la batalkampo de Grunwald la arkeologiajn esplorojn kun la partopreno de sciencistoj kaj arkeologoj krom laborantoj de la muzeo partoprenas ankaŭ esploristoj el Danio, Norvegio, Britio kaj Pollando. Sciencistoj volas nun identigi lokon de la ĉefa batalo de la polaj kaj alianciĝintaj soldatoj kontraŭ la teŭtonkavalirajn trupojn.

El la elsendo 15.01.2016. Legas Barbara – 1’48”

Vroclavo, Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo

Kiel ni jam plurfoje informis Vroclavo en la sudokcidenta Pollando en 2016 rolas kiel Eŭropa Ĉefurbo  de Kulturo. La solenaĵo inaŭguranta ĉi tiun eventon okazos inter la 15-a kaj la 17-a de januaro. La ĉefa urbo de la Malsupra Silezio kundividas ĉi tiun titolon kun la hispana San Sebastian, kiu estas la ĉefa urbo de la regiono Gipuzkoa en la Vaska Aŭtonomia Komunumo. La ĉefevento de la inaŭgura solenaĵo estos spektaklo el la speco „perfomace” „Vekiĝo”, en kiu la historion de la urbo ŝpinos kvar spiritoj: Spirito de Grandaj Defioj, Spirito de Novumoj, Spirito de Rekonstruo kaj Spirito de Inundo. La 17-an de januaro ili vekiĝos en kvar diversaj  lokoj de la urbo kaj laŭ kelkkilomentra itinero ili celos por renkontiĝi sur la vroclava urboplaco. Kadre de la solena inaŭguro la 16-an de januaro en la Muzeo de Arkitekturo estos prezentita ekspozicio „Made in Europe. 25 jarojn de la Unia premio pri la nuntempa arkitekturo Mies van der Rohe Award”. Estos en ĝi prezentitaj modeloj de 170 plej bonaj arkitekturaj verkoj. La 15-an de januaro en la artgalerio „Awangarda” estos solena inaŭgurita la ekspoicio „Sonado” prezentanta la kreadon de la vaska skulptisto Eduardo Chilida, unu el la plej gravaj hispanaj artistoj el la 2-a duono de la 20-a jarcento. Sume dum la tri inaŭguraj tagoj estas planitaj ĉirkaŭ 100 kulturaj eventoj disvolviĝontaj en diversaj urbopartoj. Por la periodo, kiam Vroclavo plenumos la rolon de la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo estas planitaj entute mil arteventoj el diversaj artbranĉoj. Vroclavo preparis sin por ĉi tiu rolo ekde la 2013-a jaro.

El la elsendo 10.01.2016. Legas Maciek 

Ligna trezoro, projekto savi la malnovan arkitekturon

Elektronikaj modeloj de malnovaj lignokonstruaĵoj kaj itinero de polaj urbetoj en la lublina vojevodio, kiuj fieras pri ĉi-specaj historiaj kostruaĵoj, publikaĵoj pri la ligno en la pola arkitekturo kaj rondiranta ekspozicio pri la pola kaj norvega ligna arkitekturo estas frukto de la pola-norvega projekto “Ligna trezoro”. Protektante la heredaĵon ni kreas estontecon”. La ekspozicio estis jam prezentita en la Norvega Esplorinstituto pri la Kultura Heredaĵo en Oslo kaj en la Muzeo de Larvik. Ĝis la 10-a de januaro ĝi estas rigardebla sur la korto de la Kastelo en Lublin (la orienta Pollando). Pli frue ĝi estis ekspoziciata en urbetoj, kiujn ĉirkaŭprenis la projekto. Akompanis tion laborrenkontoj i.a. por lernejoj, komunumoj, lokaj socioj pri tio, kiel protekti lignajn historiajn objektojn. Elektronikaj modeloj de kvin polaj urboj en la lublina vojevodio – Krasnobród, Szczebrzeszyn, Dubienka, Wojsławice kaj Tyszowiec, kaj krome de la norvega Larvik kun la historiaj stratplanoj estos rigardeblaj ankaŭ en la Interreto.

El la elsendo 10.01.2016. Legas Tomek 

Slavoj en la orienta Bavario

La ekspozicio Slavoj en la orienta Bavario funkcianta en la Arkeologia Muzeo de Varsovio prezentas eksterordinare valoran kolekton de historiaj objektoj ligitaj kun la slava setliĝado sur la tereno de Bavario. La esploroj de la germanaj arkeologoj elmontris, ke ĉi tiu tereno en la frua mezepoko estis enloĝata same de ĝermanoj kiel ankaŭ slavoj. La apogea periodo de la slava setliĝado datiĝas je la 8-a kaj 9-a jarcentoj, sed ĝia komenco estas multe pli frua. La sensaciaj malkovroj en Ratisbono pruvas, ke la unuaj slavoj venis al la tereno de Bavario jam fine de la 6-a jarcento. La prezentataj eksponaĵoj, kiel ora kaj arĝenta juvelaro, objektoj de la ĉiutaga uzo kaj malmulte konataj el Pollando unutranĉaj glavoj de la speco sax pruvas la reciprokajn influojn de la slava kulturo kun la ĝermanaj bajuvaroj (malnova nomo de bavaroj). Ili ankaŭ reliefigas komplikan bildon de la slava setliĝado – de la ĉiutaga vivo kaj pagana ritaro ĝis kristanigaj procezoj kaj asimiliĝo. La ekspozicio daŭranta ĝis la mezo de marto 2016 estis pretigita kunlabore kun la Muzeo de Ratisbono kaj la Arkeologiaj Muzeoj en Varsovio kaj Krakovo.

El la elsendo 01.01.2016. Legas Tomek – 1’24”

La 2016-a la Jaro de Henryk Sienkiewicz

La pola Senato proklamis la 2016-an jaron kiel Jaron de Henryk Sienkiewicz lige kun la 100-a datreveno de lia morto relifigante liajn meritojn en la instruado de fiero esti polo kaj pro la amo al la patrolando. Kiel substrekis polaj senatanoj pere de sia kreado, publica agado kaj socia aktiveco li vekis la nacian konscion, li instruis ami la patrolandon, li instruis la kapablon al sinoferoj. Kiel estis konstatite, en la rezolucio la Jaro estas proklamita ne nur por  omaĝi tiun ĉi Grandan Polon, sed ankaŭ por popularigi lian kreadon kaj ideojn troviĝantajn en liaj libroj,  unuavice temas pri patriotismo kaj ligiĝo al la tradiciaj valoroj. Dum la epoko de dispartigoj li verkis por animlevi la korojn kaj liaj verkoj trafis sub ĉies tegmentojn. Liaj romanoj publikigigataj poparte en gazetaro per la komuna kunlegado kunigis reprezentantojn de ĉiuj socitavoloj. La influo de Sienkiewicz-lingvaĵo je la nuntempa pola lingvo estas malfacile trotaksebla. Sienkiewicz estis kaj estas ambasadoro de poleco i.a pro la romano enhavanta universalajn valorojn, kiu estas „Quo Vadis”. Tio alprenas en la nuna momento de la kontraŭpuŝiĝo de civilizacioj kroman, nuntempan signifon. Henryk Adam Aleksander Pius Sienkiewicz blazone Oszyk, pseŭdonome Litwos estas unu el la ple popularaj polaj verkistoj kiel la aŭtoro de „Trilogio”, „Teŭtonkavaliroj”, „Quo Vadis”, „Połaniecki-Familio”  kaj en „Tra Dezerto kaj Praarbaro”. Pro la tuto de sia literaturista verkado li ricevis literaturan Nobel-premion en 1905. En sia tiuokaza parolado Henryk Siekiewicz reliefigis, ke tiu honoro estas aparte valora por li kiel  la filo de Pollando, kiun oni proklamis morta kaj jen unu el la pruvoj, ke ĝi vivas. Oni deklaris ĝin konkerita, kaj jen nova pruvo, ke ĝi kapablas venki.

El la elsendo 01.01.2016. Legas Tomek – 2’07”

Jan Potocki. Manuskripto trovita en Zaragozo

Lige kun la 2015-a jaro  solenata i.a. kiel Jaro de Jan Potocki en la Reĝa Kastelo en Varsovio estas vizitebla ĝis la fino de januaro 2016 porokaza ekspozicio „Jan Potocki. Manuskripto trovita en Zaragozo”. Jan Potocki (1761-1815) blazone Pilawa estis ido de konata aristokrata gento, verkisto, dramverkisto, politikisto, historiisto, vojaĝanto, esploristo de antikva historio kaj de popolaj kutimoj. Li aŭtoris ankaŭ tekstojn historiajn, vojaĝraportojn el diversaj landoj, filozofiajn disertaĵojn kaj dramojn. La verko, kiu famigis lian nomon estas „Manuskripto trovita en Zaragozo” verkata ekde 90-aj jaroj de la 18-a jarcento. Ĝiaj unuaj fragmentoj aperis en presita formo franclingve en 1805. Temas pri la plurvefta romano, en kiu realo miksiĝas kun fantazio kaj historiaj kaj politikaj faktoj kun elementoj ĉerpitaj el legendoj kaj orientaj fabeloj. Jam ekde la unua eldono la verko inspiris multajn kreantojn. Unu el la plej novaj estas la serio de 12 grandformataj komponaĵoj de Sławomir Chrystow kreiĝintaj laŭ la mendo de Marek Potocki. Ili estas faritaj per la tekniko de tuĉdesegno, guaŝo kaj akvarelo. Krom tiuj ilustraĵoj en la ekspozicio vizitebla en la Reĝa Biblioteko estas prezentataj portretoj de la membroj de Potocki-familio i.a. de Anton Graff kaj Johann Baptist von Lampi, kelkaj objektoj apartenantaj al la aŭtoro de la Manuskripto kaj ankaŭ kajeroj kun la manuskripto de la romano. La objektoj kaj memoraĵoj devenas el la kolekto de Marek Potocki, la Kastela Muzeo en Łańcut, la Fondaĵo de Teresa Sahakian kaj la Reĝa Kastelo en Varsovio. Vidu la elsendon el la 26.06.2015.

El la elsendo 01.01.2016. Legas Maciek – 2’06”

Kristnaskaj Kripetoj en la Urba Muzeo de Vroclavo

Pli ol 130 kristnaskaj kripetoj de profesiaj kaj popolaj kreantoj el diversaj mondopartoj estas  rigardeblaj ĝis la fino de januaro 2016 en la Urba Muzeo de Vroclavo en la sudorienta Pollando. Temas pri rava kolekto de artobjektoj el Eŭropo, Afriko, ambaŭ Amerikoj, Azio kaj Aŭstralio.  Apartan atenton meritas sileziregionaj kestaj kripetoj, kies tradicio radikas en la 16-a jarcento. Ili prezentas kvazaŭ spektaklan spacon kun kripeto en la montara perspektivo kun arkitekturo inspirita de sileziaj vilaĝoj kaj urboj kaj asisto de figuroj personigantaj diversajn sociajn grupojn kaj profesiojn. En la ekspozicio troviĝas ankaŭ dek kelkaj buntaj, akrakoloraj krakovaj kripetoj, kiuj spegulas la arkitekturon de la urbo. Interesaj estas kripetoj faritaj el materialoj ekzotikaj, sed karakterizaj por la regiono, kie ili estis produktitaj, ekzemple el perlamoto, ekzotika ligno, teksaĵoj, vitro, ceramiko, alabastro. La ekspozicion titolitan „Alrapidis Bet Leĥem-on. Kristnaskaj Kripetoj el la tuta mondo” akompanas aĉetebla katalogo.

El la elsendo 25.12.2015. Legas Tomek – 1’22”

Historiaj „Registroj de malsanuloj” en la renovigado

Unikaj „Registroj de malsanuloj” el la kolekto de la krakovaj Bonfratuloj estis subigitaj al konservistaj laboroj. Troviĝas en ili informoj pri pacientoj, kiuj en la 17-a/18-a jarcentoj estis kuracitaj en la gviditaj de la monakoj hospitaloj, pri iliaj malsanoj kaj ilia bonstato, kaj eĉ pri malnovaj vestoj. La hospitala ordeno de s-ta Johano Dia, populare nomata Bonfratuloj estis venigita al. Pollando en 1609. Dum jaroj la monakoj gvidis hospitalojn, en kiuj estis kuracataj ĉefe la plej mizeraj loĝanoj de la urbo, kvakam ili ankaŭ akceptatis pacientojn pli bonstatajn kaj gastojn, ekzemple soldatojn, pilgrimantojn aŭ sacerdotojn. En la registro de pacientoj troviĝas ĉefe mizeruloj, difinataj kiel „pauperum” aŭ oldulo, studentoj kaj lerantoj de malatgradaj lernejoj, servistojn kaj diversspecajn metiistojn membriĝintaj en gildoj kiel ŝufaristoj, kudristoj, buĉistoj, franĝistoj, sapfaristoj, barborazistoj, bindistoj kaj ankaŭ muzikistoj. Temas pri la plej malnovaj registroj de malsanuloj konserviĝintaj en Pollando devenantaj el la bonfratulaj hospialoj en Zebrzydowice, Lublin kaj Krakovo. Troviĝas en ili ĉio, kion nun registras „informkarto de paciento”, do persona nomo, kelkfoje familia nomo, aĝo, konstatita malsano, longdaŭro de la hospitala estado kaj informo pri tio, ĉu la paciento estis kuracita aŭ mortis.  La plej malnova el la konservitaj registroj – latinlingva – devenas el la jaroj 1628-41 el Zebrzydowice. La tri ceteraj estis faritaj pollingve en Lublino kaj Krakovo en la dua duono de la 17-a jarcento kaj en la 18-a jarcento. La konservistaj laboroj daŭris ekde marto kaj ilian rezulton eblos rigardi en februaro en la organizota en la bonfratula klostro en Krakovo ekspozicio. La monako atendas, ke e 2016 al konservistaj laboroj estos subigitaj aliaj historiaĵoj el la klostra kolekto. Pliaj registroj de malsanuloj, registroj de medicinistaj rekomendoj kaj malnovpresaĵoj pri medicino. Aktuale Bonfratuoj gvidas kvar hospitalojn en Krakovo, Lodzo, Piaski (en la poznana provinco) kaj en Katowice.

El la elsendo 18.12.2015. Legas Tomek – 2’31”

Festivalo de malnova muziko Actus Humanus

Ekde lundo ĝis la plej proksima dimanĉo en Gdansko daŭras la 5-a Festivalo Actus Humanus, dum kiu prezentiĝas tiom elstaraj artistoj de la malnova muziko kiel violonisto  Giuliano Carmignola kun Accademia Bizantin kaj Ottavio Dantone, kontratenorulo Franco Fagioli, la formacio Graindelavoix kaj Björn Schmelzer,  Akademie für Alte Musik Berlin. Actus Humanus estas renoma festivalo, kies famo jam delonge transpaŝis la limojn de Pollando. Kun zorgeme prilaborita repertuaro prezentata de elstaruloj de la malnova muziko Actus Humanus de kelkaj jaroj okupas pintan lokon en la kulturaj rangolistoj. En la nuna jaro ĝi ricevis prestiĝan distingon EFFE – Europe for Festivals, Festivals for Europe. Atribuas ĝin la brusela societo Eŭropa Festivala Asocio. Tiamaniere la internacia ĵurio agnoskis la festivalon, kiu popularigas la eŭropajn heredaĵon kaj valorojn, artan rafinitecon kaj pripensitan, koheran programon. Konforme al la tradicio en la festivalo aŭdiĝas komponaĵoj ligitaj kun Kristnasko. La festivalaj koncertoj okazas en la gotikaj preĝejoj de sanktaj Johano kaj Jakobo, kaj ankaŭ en la historia 14-jarcenta Artus-Kortego. La festivalajn trasmisiojn realigas la 2-a Programo de la Pola Radio kaj rete Nacia Aŭdiovida Instituto.

El la elsendo 11.12.2015. Legas Tomek – 1’33”

Poloj aĉetas librojn en amasvendejoj

En 2014 okazis preskaŭ 15-procenta kresko de aĉetebleco de libroj en la amasvendejaj retoj kompare al 2013. La klientoj povas aĉeti laŭ atrakcia financa oferto ĉiasepcajn konsillibrojn, biografiojn, sensacitemajn librojn kaj kvalitan literaturon. La nombro de reklamoj rilataj al libroj en la varbfolioj de la komercaj retoj en 2014 egalis al 5255 kaj estis je 681 pli granda ol en 2013. Je pli ol 18 procentoj kreskis la nombro de reklamoj rilataj al la infana literaturo kaj je preskaŭ 13 procentoj rilate al libroj por plenkreskuloj. La komercaj retoj tiamaniere logas pli ambician klienton,  al kiu ili vendas kroman varon kun malgranda krompago. Tiu strategio tamen negative influas la librovendan merkaton pere de la ruiniga por ĝi prezobatalo.  Kvankam la komercaj retoj ne disponas pri same vasta librooferto kiel la tradiciaj librovendejoj, sed ili koncentriĝas pri la plej bone vendiĝantaj titoloj, eldonnovaĵoj, libroj de popularaj aŭtoroj, konsillibroj, kio forprenas la tradician klientaron de la librovendejoj. Malgraŭ tio ne la komercaj retoj estas la plej danĝeraj por tradiciaj librovendejoj, sed la interreto, kie la prezooferto estas multe pli favora.

El la elsendo 08.12.2015. Legas Milada