Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Skulptaĵoj de Igor Mitoraj en Pompejo

Skulptaĵoj de Igor Mitoraj estos ekspoziciotaj sur la arkeologia tereno en Pompejo en la suda Italio. En la subĉiela ekspozicio daŭronta inter la 15-a de majo 2016 kaj la 8-a de januaro 2017 eblos rigardi liajn 28 monumentecaj verkojn. La ekspozicio de la mortinta en 2014 skulptistoloĝanta en Toskanio rolos kiel daŭrigo de granda prezento de liaj skulptaĵoj en la Valo de Temploj en Agriĝento, Sicilio okazinta antaŭ 5 jaroj kaj difinta kiel granda arta evento. Skulptaĵoj de Mitoraj estos dislokitaj en diversaj lokoj sur la tereno de la arkeologiaj foslaboroj en Pompejo. Imponaj laŭ la grandeco verkoj, inspirataj de la antikva arto kaj mitologio estos enkomponitaj en la antikvan arkitekturon de la urbo, detruita pro la erupto de Vezuvio en la 79-a jaro. Igor Mitoraj dum kelkdek jaroj loĝanta en Italio estis unu el la plej  konataj kaj aprecataj artistoj. La subĉiela ekspozicio de liaj skulptaĵoj post lia morto okazis en Pietrasanta, kie li havis domon kaj laborejon, liaj verkoj estis prezentitaj ankaŭ en la proksima Pizo.

El la elsendo 26.02.2016. Legas Barbara – 1’27”

La malfrumezepoka religia skulptaĵo restaŭrita

La malfrumezepoka grejsa figuro de Dipatrino kun Jesuo-Infaneto aŭtorita plej verŝajne de  Jacob Beinhart, konata silezia skulptisto kaj pentristo estas restaŭrita. En aprilo ĝi estos ekspoziciita en la Nacia Muzeo de Vroclavo. Ĝia kopio trovos lokon en la preĝejo de s-ta Maria Magdelena kaj Apostolo Andreo, kie antaŭe troviĝis la originalo. La skulptaĵo estis grave damaĝita en 1945 dum la sieĝado de la fortreso Breslau, kiam la preĝejo pro la bombeksplodo estis senigita je tegmento kaj turkaskoj. En la vroclava preĝejo konserviĝis sole la skulptaĵa trunko. La ceterajn elementojn oni opiniis perditaj aŭ detruitaj. Post jaroj evidentiĝis, ke la kapo de la Madono troviĝas en la Dioceza Muzeo en Poznano, kion oni malkovris en 2013. Dank’ al la interkompreniĝo kun ĝi eblis reakiri kaj restaŭri la historian skulptaĵon. Bedaŭrinde ne estis retrovita la originalo de Jesuo-infaneto. Sen tiu fragmento ĝi estos ekspoziciita. En la kopio de skulptaĵo por la preĝejo tiu ĉi fragmento estis rekreita.

El la elsendo 19.02.2016. Legas Maciek – 1’18”

La 2-a festivalo „Gorzkie Żale – Nowe Epifanie”

Inter la 10-a de februaro kaj la 20-a de marto 2016 en Varsovia daŭras la dua eldono de la karesma festivalo. Ĝia nunjara devizo „Libera volo ĉe la vojforkiĝo” riĉas je ekspozicioj, filmprezentoj, koncertoj, spektakloj, debatoj kaj labordiskutoj referencantaj al la komenciĝonta  daŭranta en la Katolika Eklezio  Karesmo. Por preskaŭ 6-semajna periodo la Centro de Penso de Johano Paŭlo la 2-a prilaboris eventojn, kies gvidmotivo estas vojforkiĝo aŭ vojkruĉiĝo kiel simbolo de kristanimso por unuj,  dum por aliaj kiel simbolo de multaj elektoebloj. Tiu motivo jen emfazas la alieniĝon de homo, jen sekvojn de ties decidoj, jen la forton de libera volo. La programo baze de la malnovpolaj verkoj reliefigas la riĉon de la tradiciaj teatraj formoj. Ĝi proksimigas ankaŭ modernejn scenejajn formojn reference al. la nuntempaj verkoj. La festivalon akompanos/as i.a.  tiaj eventoj kiel „Rito de la perdo. Funebra bankedo” aŭ diversaj laborrenkontoj por plej junaj partoprenantoj. La Centro de Penso de Johano Paŭlo la 2-a funkcianta ekde 2006 esploras, pridokumentas kaj en noveca maniero popularigas la instruon de Johano Paŭlo la 2-a”.

El la elsendo 12.02.2016. Legas Tomek – 1’27”

Pilgrimmemoraĵoj de antaŭ 600 jaroj bitigitaj

Pli ol 700 historiaj objektoj ligitaj kun la pilgrimadoj en la 14/15-jarcenta Gdansko (la norda Pollando) estas jam konsulteblaj interrete (http://archeoportalpl/). La kolekto 99-procete devenas el sistemaj fosesploroj kaj estas provizita per kompleta dokumentaro. Temas i.a. pri pilgrimplaketoj, kiujn oni fiksis al vestaĵo dum la pilgrimado kaj ankaŭ alispecaj pilgrimmemoraĵoj kiel sonoriletoj, etaj speguloj,  etaj relikvujoj k.s. Ĉiuj objektoj devenas el foslaboroj, kiujn oni efektivigis sur la tereno de Gdansko dum la lasta jarcentkvarono kaj nun troviĝas en la loka Arkeologia Muzeo. Tiu ĉi riĉa kolekto laŭ muzeaj laborantoj pruvas unuflanke la religiemon de gdanskanoj kaj aliflanke pruvas la signifan rolon de Gdansko laŭe de la mezepokaj itineroj de eŭropaj pilgrimantoj. La unua parto de kolekto jam rete vizitebla enhavas 739 eksponaĵojn. Nunjare aldoniĝos pliaj 300 atestantaj pri la la kulto de la Plej Sankta Maria-Virgulino.  La elektronikaj donitaĵoj ebligas retrovi kaj identigi ne nur lokon kaj esplorsezonon, dum kiu estis efektivigita malkovro, sed ankaŭ institucion, kiu gvidis arkeologiajn esplorojn, nomon de la esplorestro, registritajn kuntekstojn kaj rilatajn  historiajn objektojn.

El la elsendo 07.02.2016. Legas Maciek – 1’36”

Poloj pri la prahistorio de la Iberia Duoninsulo

Laŭ esploroj de polaj esploristoj la venigado de fajnaj ceramikaĵoj el la fora Fenicio al la antikva Iberiio estis malpli ofta ol supozite. Objektoj taksataj kiel origine fenicaj evidentiĝis lokaj imitaĵoj. Tio estas unu el la rezultoj de la dujara esplorprojekto, dum kiu arkeologoj ekzamenis de kie devenis importitaj fenicaj ujoj retrovataj en tombejoj kaj setlejoj el la frua fera epoko en la valo de la rivero Gwadalkiwir. „La komenco de feroepoko en la sudokcidenta parto de la Iberia Duoninsulo: kronologio kaj materiala kulturo” estas la unua pola esplorentepreno sur la Iberia Duoninsulo. Inter polaj specialistoj estis ne sole arkeologo, sed ankaŭ kemikiistoj kaj specialistoj pri fizikokemiaj metodoj. La kemia ekzamenado de onidire fenicaj ujoj elmontris, ke temas pri lokaj imitaĵoj. Nur malmultaj ekzamenitaj objektoj verŝajne venis el Fenicio. Alia problemo, kiun esploris poloj estis detaligo de kronoliogio de arkeologiaj loĝtrovaĵoj en la suda Iberio dum la unua jarcento antaŭ nia erao. Tiurilate estis aplikita la metodo C14 kaj la analizo de la provaĵoj okazis en laboratorio en la irlanda Belfasto kadre de la akademia kunlaboro. Tiu esploro ebligis dubigi la ĝisnun rekonitan kronologion kaj kelkkaze evidentiĝis,  ke la spuroj estas je 200 jaroj malpli novaj ol supozite. Tradicie oni asertas, ke influite de fenicoj inter la iberia socio aperis la rito de la postmorta korpobruligado. Sed fenicaj komercistoj aperis tie en 9 jarcento antaŭ nia erao. Polaj esploroj elmontris, ke la rito de la korpobruligado sur la Iberia Duoninsulo estis praktikata jam lime de la 11-a kaj 10-a jarcentoj antaŭ nia erao.  Nun la polaj esploristoj ricevis inviton ekzameni antikvajn olivlampojn el la egipta Berenike.

El la elsendo 29.01.2016. Legas Maciek – 2’18”

Bitigotaj provizoj de la Reĝa Kastelo en Varsovio

Bitigotaj muzeaj objektoj, i.a. pentraĵoj, skulptaĵoj, grafikaĵoj kaj arkivaĵoj de la varsovia Reĝa Kastelo ekde 2019 troviĝos en nova scienca-eduka portalo. Ĝi prezentos ankaŭ rezultojn de la sciencaj esploroj kaj didaktikajn materialojn por lernejoj. La projekto celas grandigi la alireblecon al. la kastelaj provizoj, al. ĉio ĉi kio estas la Reĝa Kastelo kiel konstruaĵo, muzeo kaj homoj, kiuj pri ĉi tiu heredaĵo okupiĝas. Dum la pretigado de la portalo unuavice oni konsideris la bezonojn de la utiligantoj kaj de la socio interesiĝanta pri kulturo kaj deziranta utiligi ĝiajn bonaĵojn en maniero moderna kaj facila. La platformo prezentos la esplorrezultojn el la sfero de historio, arthistorio kaj muzea agado. Ĝia eduka parto liveros plurkomunikilan oferton kun muzeaj lecionoj kaj didaktikaj materialoj por ĉiuj edukniveloj. La trian parton konsistigos virtuala gvidilo tra la muzeaj kaj arkivaj kolektoj. Kadre de la projekto estos disponigitaj pli ol 9 mil objektoj kun adekvata priskribo ankaŭ en la angla lingvo. La laboroj komenciĝos la 1-an de julio nunjare kaj finiĝos la 30-an de junio 2019.

El la elsendo 29.01.2016. Legas Tomek – 1’23”

Konservita sarkofago de reĝo Stefan Batory

Finiĝis la konservado de la sarkofago de reĝo Stefan Batory. Dum la plej proksima monato eblos admiri ĝin en la krakova Wawel-kastelo en la kapelo de Vazoj. Poste estos en ĝin metita kupra ĉerko kun la teraj restaĵoj de la monarko. Personoj vizitontaj estonte la Reĝajn Tombojn povos vidi nur unu flankon de la sarkofago, tial la nuna estas escepta okazo. La stanaj platoj – imitontaj arĝenton – estis koroditaj kaj ilia protekto dum la antaŭaj konservistaj laboroj kaŭzis, ke ili ekhavis kompakte grizan koloron. Forigo de oksidaĵoj ebligas rigardi la sarkofagon en plena brilo. Dum konservistaj laboroj la ligna kesto enhavata stanajn ornamplatojn estis anstataŭita per speciala konstruaĵo el nekorodebla ŝtalo. Konservistoj revenigis polikromiaĵojn, orumaĵojn kaj rekonstruis detalojn de skulptaj elementoj baze de dokumetaro en 1877. Sur la supron de la sarkofago revenis portreto de la reĝo Stefan Batory. Temas pri kopio baze de la ekzistanta bildo. Nur nun eblas rigardi ankaŭ fajnajn dekoraĵojn antaŭe tute nevideblajn. Pli fruaj rekonstruoj de la sarkofago okazis en la jaroj 1877 kaj 1931. Ekde 2008 estis restaŭritaj sep sarkofagoj troviĝantaj en Wawel-katedralo. La konservistajn laborojn atendas 11 pliaj.

El la elsendo 22.01.2016. Legas Gabi kaj Barbara – 1’50”

„Kamparanoj” de Władysław Reymont en 160 eldonoj

Ĝis la mezo de marto la loĝantoj de Skierniewice en la centra Pollando povas viziti ekspozicion „Kamparanoj” de Reymont en 160 eldonoj. La ekspozicio prezentas diverslingvajn versiojn de la fama verko de Władysław, i.a. ĉinan, svedan, kroatan, hebrean el la privata kolekto de Zbigniew Stania, la posedanto de la Artgalerio  de Arkivaĵoj kaj Regionaj Memoraĵoj en la vilaĝo Lipce Reymontowskie. Ĝuste tiun lokon elektis la aŭtoro por la intrigo de sia romano “Kamparanoj”. Li estis ligita kaj kun ĝi  kaj kun ĉirkaŭaj lokoj inkluzive de Skierniewice. En  Skierniewice Reymont havis amikojn kaj rolis en la amatora teatro. En decembro 2015 pasis la 90-a mortodatreveno de Reymont, kiu akiris la mondan famon ĝuste dank’ al la romano “Kamparanoj”,  pro kiu en 1924 li ricevis literaturan Nobel-premion. En sia vivo Reymont paktikis diversajn profesiojn.  Li estis tajloristo, fervojoficisto, rolis en vagaj teatraj trupoj, laboris kiel ĵurnalisto, verkis novelojn. En siaj romanoj li traktis problemaron ligitan kun moraj transformiĝoj, socio, historio. Signifan lokon en la kreado de Reymont okupas la romano “Promesita Tero” – filmita de Andrzej Wajda – prezentanta la kreiĝon de la industria Lodzo lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. En decembro 2015 ĝi estis rekonita kiel entute la plej bona pola filmo.

El la elsendo 22.01.2016. Legas Gabi kaj Barbara – 1’57”

Ripozo kun arkitekturo

Homoj ofte klopodas distanciĝi de la urbo kaj ĉiutagaj zorgoj serĉante ripozon dum la semajnfina kontakto kun la naturo. Tamen kiel elmontras la plej novaj esploroj simile ripozige efikas tempo pasigita en la ĉirkaŭaĵo de bela arkitekturo. Laŭ esploristoj el la Universitato en Warwick ne estas necese fuĝi for de la urba bruo, sed promeni al lokoj karakteriziĝantaj per bela arkitekturo. Por plibonigi nian bonfarton ne estas necesa verda scenaro, sed unuavice plaĉa scenaro. Baze de pluraj analizoj specialistoj elmontris, ke pliboniĝon de nia animagordo kaj bonfarto simile kiel parkoj, arbaroj, naturbelaĵoj influas ankaŭ belaj arkitekturaj objektoj, estetikaj valoroj de la urbaj konstruaĵoj, interesa dezajno en la urba spaco. Simile kiel susurantaj arbaroj kaj florplenaj herbejoj ili ankaŭ kaŭzas kontentosenton, provizas nin per pozitiva energio kaj ĝenerale influas plibonige la animagordon. Kaj tio signifas, ke la medio en kiu ni troviĝas ĉiutage havas pli grandan influon je nia bonfarto ol oni komence pensis. Tio estas grava signalo por arkitektoj kaj personoj okupiĝantaj pri la planado de la urba spaco, ke jam ĉe la etapo de planado ili memoru ne sole pri funkcieco de koncerna loko, sed ankaŭ pri ĝiaj estetikaj valoroj.

El la elsendo 22.01.2016. Legas Tomek – 1’30”

Sensacia malkovro en Gniezno

En la Katedrala Arkivo de la unua pola ĉefurbo Gniezno estis retrovitaj pli ol unu kaj duona mil dokumentoj el la limperiodo de la 15-a kaj la 16-a jarcentoj, inkluzive de la procesa dokumento el 1462 kaj dokumento de la episkopa juĝisto el 1501. Tiu malkovro estas des pli grava, ĉar dokumentoj de antaŭ pli ol 500 jaroj konserviĝis nenie krom Gdansko kaj Vroclavo. La retrovo okazis dum la ordigado de la malnova sidejo de la Katedrala Arkivo fare de ĝiaj laborantoj kaj laborantoj de la Historia Instituto de la Pola Sciencakademio.  Krom ĉirkaŭ 1700 kompletaj dokumentoj aŭ konserviĝintaj en iom grandaj fragmentoj estas ankaŭ amaso da malpli grandaj folipecoj. Ĉiujn eblas kompari al la nuntempaj tribunalaj aktoj. Nun ili estas registrataj kaj ordigataj, sekve ili estos skanitaj kaj en pli fora estonteco disponigitaj publike. La laboroj same pro la stato de la dokumentoj, ilia lingvo (latino en la mezepoka varianto), skribmaniero (mallongigoj kaj gotika literformo) ne progresas rapide. Oni atendas kromajn rimedojn por ilia konservado kaj prilaboro de ilia katalogo kun preciza priskribo kaj resumo.

El la elsendo 15.01.2016. Legas Barbara – 1’33”