Sciencaj informoj

Vasabio kiel sekura biocido por konservado de papirusoj.

Enretigita de: | Apr 20, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La infektoj de papirusoj per fungoj estas grava problemo en muzeoj de la tuta mondo. Ĝi koncernas ne sole la plej konatajn papirusojn kun koloraj ilustraĵoj, sed ankaŭ objektojn faritajn el ĉi tiu materialo kiel boatoj aŭ korboj. Nun esploristoj el kelkaj esplorcentroj – la Konservista Fakultato de Granda Egipta Muzeo, egipta Nacia Muzeo de Normoj, de la Konservista Fakultato de la Instituto pri Artprojektado Toyo en Tokio kaj Taibah Universitato en la Saŭda Arabio informis pri trovita solvo. Iliaopinie vasabio povas estis sekura biocido utiligota por la konservado de papirusoj. Sciencistoj faris eksperimentojn pri la influo de vasabivaporoj kadre de ekzercoj pri konservado de papirusoj en la Konservista Fakultato de la Granda Egipta Muzeo. La subigita al eksperimento papiruso estis kolorigita per pigmentoj analogaj al tuj, kiuj estis uzataj en la antikva epoko. Sekve dum 120 tagoj ĝi estis subigita al la 100 celsiusaj gradoj, kio efikis je ĝi malnovige je unu mil jaroj. Poste ĝi estis elmetita je influo de diversspeciaj fungoj, kiuj kutime troviĝas sur papirusoj. Laŭvice sciencistoj el vasabipulvoro kaj distilita akvo preparis densan paston, kiu sur la aluminia folio esti metita proksime la testata papiruso por ke ĝiaj vaporoj influu la testatan objekton. Post la paso de tri tagoj ĝi estis subigita al detalaj analizoj. Laŭ la konkludo de esploristoj vasabio mortigis ĉiujn fungojn kaj samtempe la rezisto de la papiruso je disetendiĝo kreskis je 26 procentoj. La aŭtoroj de esploroj pri apliko de vasabio kiel konservista metodo intencas ripeti ĝin rilate aliajn organikajn materialojn, teksaĵojn kaj paperon. Oni faras ĉion – kiel ni scias -, ke dum la konservistaj laboroj la stato de historiaj objektoj ne malpliboniĝu, ne estu damaĝita. Tamen iuj el la antaŭaj metodoj kontraŭ fungoj estis egalae minacaj kiel la fungoj mem. Pri la sukceso de la nova metodo kun la apliko de vasabio atestas la decido de la Granda Egipta Muzeo, kiu jam anoncis, ke vasabio estos aplikata en ĝiaj konservistaj laboratorioj.

El la elsendo 20.04.2024. Legas Barbara – 03′ 01″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0532866

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj