Julia Hartwig, unu el la plej rekonitaj polaj nuntempaj poetinoj, verkistino, eseistino kaj tradukistino, estis distingita de francoj per la Oficira Honora Legio. Pli frue, en 2007, ŝi ricevis la titolon de Kavaliro de Honora Legio. Dum la enmanigo de la ordeno la franca ambasadoro en Pollando, Pierre Buhler, elstarigis, ke la distingo venas rekone por ŝia impona verkaro aparte en la traduka sfero kaj popularigado de grandaj dudekjarcentaj plumhomoj verkantaj franclingve en Pollando. La 95-jara poetino komencis la popularigadon kaj tradukadon de la franca literaturo ankoraŭ antaŭ poezia librodebuto. Ŝia traduko de la poeziaĵo En la centro de la mondo de Cendrars aperis en 1947 en antologio de nuntempa franca literaturo. En la periodo 1947-50 ŝi estis stipendiitino de la franca registaro. En 1962 en Pollando aperis ŝia monografio dediĉita al Apollinaire dek jarojn poste eldonita ankaŭ en Francio. En 1972 ŝi dediĉis libron al granda romantika poeto Gérard de Nerval. Hartwig tradukis en la polan poeziaĵojn de Paul Éluard, Max Jacob kaj Pierre Reverdy kaj prozon de Louis Aragon kaj Romain Rolland. Ŝi mem kiel poetino eldonis plurajn poezivolumojn, verkis poezian prozon. Ŝiaj verkoj estis tradukitaj interalie en la lingvojn francan, anglan, germanan, italan, rusan, grekan, hungaran kaj finnan.

El la elsendo 01.04.2016. Legas Barbara – 02′ 04″