Lastvendrede en Franfurto ĉe Majno mortis Karl Dedecius, elstara tradukisto, populariganto de la pola kulturo en Germanio, pledanto por la pola-germana interkompreniĝo. Karl Dedecius naskiĝis en 1921 en Lodzo. Rekrutigita al Wehrmacht li patoprenis en la staliningrada batalo. Li estis malliberigito de sovetuniaj ostaĝejoj. Post la fuĝo el Germana Demokratia Respubliko Dedecius laboris en iu el la okcidentgermanaj asekursocietoj. Tiam li komencis sian krean laboron. Li tradukis pli ol 3 mil poeziaĵojn, publikigis en germanaj eldonejoj kelkdek volumojn de la pola liriko, li verkis vicon da artikoloj pri la pola literaturo, kulturhistorio kaj humanistiko. Dum dekoj da jaroj li tenis amikajn rilatojn kun polaj aŭtoroj kaj homoj el la kultura mondo, organizis ekspoziciojn, literaturistajn renkontojn, prelegojn kaj konferenojn dediĉitajn al la polaj aferoj. Dank’ al li multaj polaj aŭtoroj, tradukistoj, eldonistoj partoprenis stipendiajn programojn kaj studvojaĝojn tra Germanio. Sen Karl Dedecius signifa parto de la pola literaturo restus nekonata al leganto en Germanio, Aŭstrio aŭ Svislando. Dum pli ol 60 jaroj li tradukadis verkojn de polaj klasikaj poetoj en la germanan, eldonis multajn teoriajn disertaĵojn pri la literaturo de la slavaj landoj kaj pri tradukteorio. Al liaj ĉefverkoj kalkuliĝas i.a. la 50-voluma “Pola Biblioteko” kaj “Panoramo de la Pola Literaturo de la 20-a jarcento”. En 1979 Karl Dedecius establis Germanan Instituton pri la Pola Kulturo  en Darmstadt kaj ekde 1997 estis ĝia direktoro. La Instituto kune kun la fondaĵo de Robert Bosch atribuas ĉiujare premion – al kiu patronecas Karl Dedecius – al tradukistoj de la germana literaturo en Pollando kaj de la pola en Germanio rekone pro elstaraj tradukatingaĵoj kaj pro la kontribuo al la pola-germana interkompreniĝo.  Pro sia agado Dedecius estis distingita per la titolo de honorofica doktoro,  doktoro Honoris Causa de pluraj universitatoj en Pollando kaj Germanio. Li ricevis ankaŭ multajn altgradajn ŝtatajn distingojn.

El la elsendo 04.03.2016. Legas Gabi – 3’47”