Ĉirkaŭ ducent afrikaj pupoj el interalie Malio, Niĝero, kaj Niĝerio estas rigardeblaj en la Nacia Muzeo de Szczecin, la nordokcidenta Pollando. La ekspozicio, Infanoj de magio – afrikaj pupoj kaj marionetoj, estas dediĉita al afrika pupteatro. Kvankam ili ĉiuj radikas en la loka ritaro ili tamen ligas religian kaj nereligian mondon. Per formvarieco kaj funkcidiverseco ili reliefigas la bunton de Afriko. La pupteatro en Afriko signife malsimilas disde tiu konata el la Eŭropa realo. Spektakloj konsistas el mallongaj scenprezentoj ligantaj dancon kun muziko sen aparta beletra dramverko. Ofte ili estas spontanaj kaj neprognozeblaj. La afrikaj pupoj malsimilas laŭ formo kaj dimensio. Iuj estas tre malgrandaj. Por animi pli grandajn estas necesaj kelkaj pupistoj. La pupojn oni animas per manoj, piedofingroj, portante ilin sur la kapo, en la brakoj aŭ antaŭ si. Krome en la Nacia Muzeo de Szczecin funkcias aktuale alia ekspozicio dediĉita al Afriko. Ĝi prezentas tradiciajn kaj nuntempajn afrikajn teksaĵojn kaj kostumojn. Eblas konatiĝi ankaŭ kun la aplikataj teksoteknikoj kaj ornamteknikoj popularaj en Afriko. La ekstereŭropaj kolektoj de la Szczecin-a-muzeo enhavas pli ol tridek ses mil eksponaĵojn inkluzive de ĉirkaŭ dudek kvin mil arkeologiaj objektoj en la ŝtona epoko en Afriko.

El la elsendo 10.04.2016. Legas Maciek – 1′ 34″