La 31-an de marto 2016 pasis la 130-a naskiĝdatreveno de Tadeusz Kotarbiński unu el la plej elstaraj polaj filozofoj. Kotarbiński estas konata unuavice kiel kreinto de la ideo de reismo priskribanta mondon baze de ekzistantaj materialaj objektoj kio ligiĝas ankaŭ kun la koncepto, ke ĉiu esto estas korpo. Laŭ Kotarbiński ne eblas distingi inter animo kaj korpo ĉar ambaŭ vortoj signifas sentantan kaj rezonantan homon. Filozofoj agnoskas reismon kiel esencan kontribuon al metodologio de sciencaj esploroj en diversaj branĉoj. Kotarbiński engaĝiĝis ankaŭ al rekonstruo de teorio de prakseologio. Temis pri kolekto de ĝeneralaj principoj laŭ kiuj devas esti planataj kaj entreprenataj agadoj por ke ili estu efikaj. Tadeusz Kotarbiński interesiĝis ankaŭ pri Esperanto. En la kolekto de eldiroj de eminentaj polaj intelektuloj el 1964 li interalie konstatis, ke Esperanto estas la plej racia el ĉiuj lingvoj al li konataj, ke li studis ĝian gramatikon, lernis vortojn, ke li legis Esperanto-versaĵojn kaj ankaŭ lernis parkere tekstojn. Liaopinie ne malmulte grava estas la fakto, ke al Esperanto fremda estas rasismo, ke ĝi incitas nenies naciajn ambiciojn. Kiel li vortumis, la neŭtraleco de Esperanto tiurilate apud la ĉiuokaze frapanta simpleco estas la plej granda valoro por la fratiĝado de la nacioj loĝantaj sur ĉiuj kontinentoj.

El la elsendo 01.04.2016. Legas Barbara – 01′ 59″