Ĝis la 20-a de majo en la Nacia Muzeo en Varsovio funkcias la ekspozicio „Paderewski” dediĉita al la renoma pola artisto, granda patrioto, politikisto Ignacy Jan Paderewski. Ĉi tiu ekspozicio inaŭguris ciklon da eventoj en la varsova muzeo ligitaj kun la 100-jariĝo de la reakiro de suvereneco fare de Pollando. En pliaj planoj estas la junia ekspozicio dediĉita al la historitema pentroarto de Józef Brandt kaj aŭtune ekspozicio dediĉita al la arto el la periodo, kiam Pollando estis reakiranta suverenecon. Ignacy Jan Paderewski renoma pola komponisto kaj pianisto, granda patrioto sian famon kaj muzikan talenton transformis en aktvadon favore al Pollando. Ĉie kie li koncertis antaŭ la internacia publiko, antaŭ plej signifaj figuroj de sia epoko li estis deklaranta, ke li devenas el la lando, kiu ne troviĝas sur la mapo de la mondo. Pri lia grandeco atestas ankaŭ tio, ke kiam Pollando reakiris la suverenecon en 1918 li rezignis pri sia arta kariero transprenante la ĉefministran postenon. La trunkon de la ekspozicio konsistigas la deponita en la Nacia Muzeo kolekto de Paderewski, kiun li en 1930 antaŭtage de sia operacio transdonis al ĝi. La operacio sukcesis, sed Paderewski ne ŝanĝis sian decidon. En la kolekto troviĝas dokumentoj, memoraĵoj, tolaĵoj, hejmaj memoraĵoj el lia domo en la bieno Riond-Bosson ĉe Morges en Svislando. Laŭ la arta vidpunkto la plej interesa estas lia artkolekto el la Fora Oriento, aparte la ĉinaj emajlaĵoj. Ĝis nun la kolekto estis prezentata nur fragmente,  nun oni ekspozicias pli ol 600 objektojn. Kadre de la ekspozicio estas rigardebla ankaŭ fragmento de la filmo „La Luna Sonato” el 1937, en kiu Paderewski ludas polonezon La Bemol Maĵoran de Chopin, Hungaran Rapsodion de Liszt, La lunan sonaton de Beethoven kaj sian faman menueton. La muziko el ĉi tiu filmo rolas kiel muzika fono de la varsovia ekspozicio.

El la elsendo 09.03.2018. Legas  Tomek – 2’12”