La pola Nacia Biblioteko la 24-an de februaro 2018 solenis sian 90-jariĝon en la sendependa Pollando. Ĝiaj tradicioj estas pli malnovaj kaj referencas al la biblioteko de polaj nobeloj Jędrzej kaj Józef Załuski disponigita al la publiko en 1747. Komence ĝi enhavis 200 mil volumojn, inkluzive de la plej valoraj historiaj dokumentoj el i.a. tiel nomataj reĝaj kolektoj. Post la morto de la fondintoj la protekton super ĝi transprenis Komisiono por la Nacia Edukado. Jam en 1780 la Sejmo decidis pri ĝia rajto ricevi senpage ĉiujn presaĵojn aperantajn en la Respubliko. Post la falo de Kościuszko-insurekcio en 1795 la librokolektoj en la kvanto de 400 mil volumoj – kiel militpredo – estis transportitaj al Peterburgo, kie ili fundamentis la Caran Bibliotekon. La ideo de la nacia librejo revenis post la reakiro de la suvereneco en 1918. Ĝia ideodoninto kaj la unua direktoro Stefan Demby – ankoraŭ antaŭ ĝia lanĉo – certigis al ĝi la privilegion ricevi ĉiun ekzempleron de presaĵoj aperantaj en la lando. Al la bibliotekaj kolektoj eniris parto de Załuski-biblioteko reakirita baze de Riga-Traktato (1921) kaj ankaŭ privataj bibliotekoj, krome tiuj kreataj dum la aneksoperiodo kun la penso de la sendependiĝonta Pollando. En 1939 la kolektoj de la Nacia Biblioteklo enhavis 700 mil objektojn, inkluzive de malnovpresaĵoj, muziknotoj, grafikaĵoj, mapoj kaj atlasoj kaj 24 mil manuskriptojn el la plej frua periodo de la pola presarto. Aŭtune de la 1939 la plej valorajn librojn eblis veturigi al Kanado kaj deponi en la montreala banko. Multaj el tiuj, kiuj restis en Varsovio estis rabveturigitaj al germanaj bibliotekoj. Dum la germana okupacio dum ka celkonscia detruado de la polaj kolektoj en Varsovio estis forbruligitaj preskaŭ 80 mil malnovpresaĵoj, 26 mil manuskriptoj, 2500 inkunabloj, 100 mil desegnaĵoj kaj grafikaĵoj, 50 mil muziknotoj kaj teatrodokumentoj, riĉaj kartografiaj kolektoj, parto de katalogoj. I.a estis forbruligita tiam la manuskripto de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Aktuale la kolektoj de la Nacia Biblioteko havas pli ol 9 milionojn da objektoj. Krom presaĵoj kaj manuskriptoj temas pri mapoj,  muziknotoj, krome son- kaj aŭdovidaj dokumentoj. Dum la pasintjara aŭtuno La Bita Nacia Biblioteko Polona.pl festis la aldonon de la dumiliona objekto, kiun ĉe la ĵus menciita adreso (polona.pl) eblas konsulti kaj utiligi ankaŭ komerccele. 

El la elsendo 02.03.2018. Legas  Barbara – 3’40”