La nuna jaro estis anoncita en la vintra ĉefurbo de Pollando, Zakopane kiel la Jaro de Władysław Hasior kaj la Jaro de la Loka Kreado. En 2018 pasas la 90-a naskiĝdatreveno de fama loka artisto Hasior, mortinta en 1999. La Jaro de Loka Kreado ligiĝas kun la jubileo de la plej granda regiona evento, la 50-a eldono de la Internacia Festivalo de la Montarana Folkloro. Władysław Hasior naskiĝis en Nowy Sącz, sed sian plastikistan lernadon li komencis en la Ŝtata Liceo de Plastikaj Artoj en Zakopane sub la gvido de la fama regiona kreanto Antoni Kenar. Li daŭrigis studojn en la varsovia Belarta Akademio. La arta debuto de Hasior datiĝas al la komenco de la 60-aj jaroj de la pasinta  jarcento. Hasior utiligis en sia kreado diversajn materialojn kaj teknikojn. Li praktikis kolaĝojn kaj tridimensiajn kolaĝoformojn. Li aparte famiĝis pro siaj spacaj formoj kaj spacaj monumentoj, kiel Fera Orgeno aŭ la Suna Militĉaro. Siajn verkojn Hasior prezentis en muzeoj kaj artgalerioj en la tuta mondo, i.a. en la Centro Pompidou en Parizo, Konsthall en Södertalje  – Svedio, en muzeo de moderna arto Louisiana w Humlebaek en Danlando, la Pola Instituto en Londono. Władysław Hasior partoprenis multajn prestiĝajn eventojn kiel Artbienalon en Venecio, Bienalon en San Paulo aŭ Bienalon de la Spaca Skulptaro en Montevideo. Dum ĉi lasta li ricevis Grand Prix pro la plurfigura komponaĵo „Golgota”.

El la elsendo 06.04.2018. Legas  Barbara kaj Milada – 2’15”