Pola kontratenorulo Jakub Józef Orliński fariĝis laŭreato de la prestiĝa Gramophone Classical Music Awards 2019 en la kategorio Juna Artisto. La enmanigo de la premio okazis lastmerkrede en Londono.  Temas pri unu el la plej gravaj distingoj por surbendigoj de klasika muziko kaj la ĉiujara solenaĵo tradicie estis festo liganta artistojn, muzikajn eldonistojn, recenzantojn kaj kritikistojn. La enmanigon de la premioj akompanis la muzika kadro en la plenumo de Arte dei Suonatori, kiu en 2003 fariĝis laŭreato de la premio pro la plej bona plenumo de baroka muziko. La partnero de la solenaĵo estis Adam Mickiewicz-instituto, kiu prezentis siavice laborojn kadre de la programo Pola Muziko. Tiukuntekste la Instituto inaŭguras plurjaran kunlaboron kun Wigmore Hall. Dank’ al tio pola muziko kaj nuntempaj artistoj estos en pli signifa grado proksimigitaj al la brita publiko. La 28-jaraĝa Orliński debutis pasintjare sur la scenejo de Wigmore Hall, unu el la plej gravaj londonaj koncertaj salonegoj. En decembro 2019 okazos tie lia laŭvica koncerto.

El la elsendo 18.10.2019. Legas  Tomek – 1’17”