Lastĵaŭde estis prezentitaj laŭreatoj de la literaturaj  Nobel-premioj. La Nobelpremia Komisiono de Sveda Akademio atribuis la premion pro la 2018-a jaro al verkistino el Pollando, Olga Tokarczuk. Pasintjare la premio ne estis aljuĝita pro la skandalo ĉirkaŭ la komisiono atribuanta la premion. La literaturan Nobel-premion pro la 2019-a jaro ricevis aŭstro, verkisto, dramverkisto Peter Handke pro „laboro, kiu kun lingva genieco esploras ka periferion kaj specifrecon de la homa sperto”. Motivante sian decidon rilate la aŭtorinon el Pollando la Sveda Akademio verdiktis, ke Olga Tokarczuk ricevas ĝin „pro la rakonta imago, kiu kun enciklopedieca pasio prezentas la transpaŝadon de limoj kiel vivoformon”. En junio 2018 en kulturfolio al ŝi dediĉita Maciej Jaskot diris i.a. ni citas Taśma:  Olga Tokarczuk naskiĝis en 1962 jaro en la loko Sulechów kaj aktuale estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la pola nuntempa literaturo. Ŝi estis dufoje distingita per la plej prestiĝa enlande literatura premio Nike. Profesie ŝi estas psikologo. Ŝia debutromano, “La vojaĝo de la homoj de la Libro” (pollingve “Podróż ludzi Księgi”) estis eldonita en la 1993-a jaro. Du jarojn poste ŝi publikigis sian sekvan libron – “E. E.”. La tria romano de Tokarczuk, “Praerao kaj aliaj tempoj” (pollingve “Prawiek i inne czasy”) el la 1996-a jaro, estis unu el ŝiaj plej sukcesaj verkoj, pri kio atestas la fakto, ke unu jaron poste ŝi ricevis pro ĝi du gravajn en la pola kultura medio premiojn, la tiel nomatan Pasporton de Polityka (temas pri distingo aljuĝita de opinikrea semajna revuo “Polityka”) kaj la premion de Kościelscy-Fondaĵo. La laŭvican fojon ŝi ricevis Nike-premion en 2015, pro la pli ol milpaĝa romano “La Libro de Jakobo” (eble la “Jakobaj Libregoj” (“Księgi Jakubowe”), eldonita en Pollando en 2014 kaj tradukita jam en kelkajn lingvojn, interalie en la svedan kaj ukrainan”. La libroj de Olga Tokarczuk, la 5-a literatura Nobel-premiito el Pollando aperis pli ol 100 fojojn kaj estis tradukitaj en 29 lingvojn. La angla, belorusa, bulgara, ĉina, ĉeĥa, dana, estona, finna, franca, germana, hidua, hispana, hungara, itala,  japana, kataluna, kroata, litova, makedona, nederlanda, norvega, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, sveda, turka kaj ukraina.

El la elsendo 11.10.2019. Legas  Milada – 3’38”