Kulturkroniko
Fabio Biondi kun la medalo Kuraĝo kaj Fidindeco
La itala violonisto kaj direktisto Fabio Biondi dum la 9-a Kongreso „Pollando Granda Projekto” estis honorita per la medalo „Kuraĝo kaj Fidindeco”. La kvinan fojon ĝi estis atribuita al persono, kiu aktivas favore al bildo de Pollando kaj ĝiaj civitanoj en la mondo. Fabio Biondi estas unu el la plej elstaraj figuroj de la nuntempa muzika mondo. Kun sia orkestro de la malnova muziko Europa Galante li tri fojojn partoprenis la festivalon „Chopin kaj lia Eŭropo” en Varsovio, plenumante la unuan fojon per historiaj instrumentoj operojn „Norma” (2010) kaj i “Capuleti e i Montecchi” de Bellini (2016), Makbeto” de Verdi (2017) kaj „Halka” de Moniuszko en la itala versio. Krome komponaĵojn de Frederiko Chopi, Ignacy Feliks Dobzyński kaj Adam Jarzębski. En januaro nunjare la Nacia Instituto de Frederiko Chopin eldonis la festivalan plenumon de „Halka”. La albumo fariĝis internacia evento akirinte entuziasmajn pritaksojn de muzikkritikistoj. I.a. ĝi estis agnoskita albumo de la monato en Japanio kaj albumo de la semajno en Nederlando.
El la elsendo 21.06.2019. Legas Maciek – 1’13”
Letero de George Sand por la Muzeo de Chopin
Marek Keller, artkolektanto kaj artaĵkomercisto donacis al la varsovia Muzeo de Frederiko Chopin leteron de Georg Sand. Ĝis la plej proksima dimanĉo ĝi estas ekspoziciata kaj rigardebla en la muzeo. La letero devenas el tre interesa vivperiodo de Chopin, el la periodo de la fama vojaĝo al Majorko. Ĝi komenciĝis en la etoso de eŭforio kaj fasciniĝo pri la meditereanea kulturo, en varma momento de amrilato inter George Sand kaj Fredriko Chopin kaj finiĝis preskaŭ tragike lime de la vivo kaj morto de la suferanta pulmomalsanon komponisto. Georg Sand en la okpaĝa letero el 26-a de februaro 1839 al amiko advokato Francois Rolliant [fransŭa rolina] detale priskribas la estadon sur la hispana insulo, la malsanon de la filo, la malbonan sanstaton de Chopin ĉe kiu la tieaj kuracistoj konstatis tuberkulozon. Ŝi mencias ankaŭ komponaĵojn, pri kiuj laboris tiam Chopin. La letero havas signifan literaturan kaj faktografian valoron kaj riĉigos la laŭvicajn volumojn de Leteroj de Chopin. Gravas ne sole leteroj de Chopin mem aŭ leteroj al li adresitaj, sed ankaŭ leteroj de personoj el la proksima al la komponisto medio direktitaj al aliaj adresitoj. La kunlaboro de la Muzeo de Frederiko Chopin kaj Marek Keller datiĝas ekde 1999. Dank’ al ĝi la muzea kolekto riĉiĝis je pli ol 60 objektoj, inkluzive de dek kelkaj leteroj.
El la elsendo 14.06.2019. Legas Gabi – 1’49”
Ekspozicio pri polaj karmelaninoj en Islando
Komence de junio en Islando estis inaŭgurita – en la ĉesto de la islanda prezidento – ekspozicio dediĉita al polaj karmelaninoj. Origne la klostron en 1939 establis monakinoj el Nederlando. Pro manko de vokiĝoj en 1983 venis ĉi tien polinoj. Ilia tempo estas dividita je individua kontempla kaj je komunuma preĝo, ĉiutaga partopreno en la sankta meso, ofte kun loĝantoj de Hapnafjyder, laboro en la malnova klostro kaj ĝardeno. La islanda prezidento esprimis dankemon de la urbo, en kiu ili vivas kaj laboras kaj de Islando pro ilia ĉeeso en la islanda socio kaj riĉigado de la loka kulturo. Du el la polaj monakinoj vivas en Islando ekde la komenco t.e. 35 jarojn. Ili memorigis tre korfavoran akcepton de islandanoj, kiuj ne kaŝis ĝojon, ke en la klostro en Hapnafjyder denove komencas pulsi la vivo, aŭdiĝas la sono de sonoriloj, daŭras preĝo. Aktuale en la klostro troviĝas 12 polaj monakinoj.
El la elsendo 14.06.2019. Legas Gabi – 1’22”
La konferenco We Are Museums en Katowice
Preskaŭ 300 ekspertoj, muzeaj laborantoj el la tuta mondo gastis en la Silezia Muzeo en Katowice dum la konferenco We Are Museums. Tiu ĉi unu el la plej gravaj platformoj de la media spertointerŝanĝo okazis fine de majo. La nunjara konferenco koncentriĝis pri respondeco de muzeoj pro la medioprotektado en ilia ĉiutaga laboro. Oni diskutis pri tio, kiamaniere muzeoj povas fariĝi institucioj konsciaj pri neceso de ekvilibra evoluo kaj kiel aktive transpreni la rolon de gvidantoj sur la vojo de intensaj sociaj, ekologiaj kaj ekonomiaj transformiĝoj.La konferencon partoprenis gastoj el Afriko, Azio, Amerikoj, Australio kaj Europo. La Silezia Muzeo en siaj agadoj traktas temojn ligitajn kun la transformado de postindustriaj regionoj, sengradigado de la medio, transformiĝoj de la postindustria socio, situacio de la nuntempa homo kaj la mondo. Baze je ofte doloraj spertoj en la historio de la regiono la muzeo klopodas averti kontraŭ procezoj, kiuj povas havi negativan influon je la komunumo kaj la medio.
El la elsendo 14.06.2019. Legas Barbara kaj Maciek – 1’28”
La 29-a Mozart –Festivalo en Varsovio
Per la solena koncerto en la varsovia Pola Teatro, la plej proksiman dimanĉon, komenciĝos la jam 29-a eldono de Mozart-Festivalo. La varsovia Ĉambra Orkestro pretigis en 2019 pli ol 40 artajn eventojn por la ŝatantoj de opero, oratoriaj, simfoniaj kaj ĉambraj koncertoj. En la programo troviĝas ankaŭ spektakloj por infanoj. Spektakloj kaj koncertoj formas nur parton de festivalaj eventoj. Oni planis i.a. la ciklon Café Mozart, kadre de kiu la muzikon de Mozart eblos ĝui en apudsceneja salonego trinkante kafon, funkcios la Mozarta five o’clock en la varsovia Teatro Scena, en kiu la publiko aŭdos la muzikon de Mozart trinkante teon. Por plej junaj muzikŝatantoj estis planitaj matenaj eventoj „Mozart por bona tago, alivorte muzikaj petolaĵoj”, dum kiuj infanoj lernos gustumi la muzikon de elstara salcburga komponisto. La koncertoj okazas en kelkaj varsoviaj lokoj. En la sidejo de Varsovia Ĉambra Orkestro, Reĝa Kastelo, en varsoviaj preĝejoj, en Wilanów-palaco. Preskaŭ unumonatan festivalon inaŭguros kaj fermos grandaj operkoncertoj. Unuopaj verkoj estos prezentitaj kiel bukedo de arioj en la plenumo de muzikgrupoj kaj korusoj. Krom elstaraj solartistoj, kantensemblo de la Varsovia Ĉambra Orkestro tradicie la festivalon partoprenos ensemblo de Malnovaj Instrumentoj MUSICAE ANTIQUAE COLLEGIUM VARSOVIENSE.
El la elsendo 07.06.2019. Legas Przemek – 1’40”
Ekspozicio omaĝe al 100-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj
En 2019 pasas la 100-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Japanio. Lige kun ĝi Instituto de Adam Mickiewicz preparis vicon da kultureventoj en Pollando kaj Japanio. I.a. en la Kastelo Nijo en Kioto – troviĝanta en Unesko-listo – estis inaŭgurita la plej granda en la historio pola-japana ekspozicio de la nuntempa arto „Celebration”. La ekspozicio prezentas laboraĵojn de 21 artistoj kaj artgrupoj el Pollando kaj Japanio aplikantaj diversajn artrimedojn – performans (artrealigo), video, pentroarto, skulptarto. Verkojn de polaj kaj japanaj artistoj eblas rigardi krome en Kyoto Art Centre, ROHM Theatre i Kyoto Terminal. La ekspozicion povos rigardi ankaŭ pola publiko en Poznano kaj Szczecin. Al “Celebration” akompanas aliaj eventoj kiel renkontiĝoj kun artistoj kaj prelegoj, revuo de la animitaj filmoj aŭtoritaj de studentoj el polaj kaj japanaj artlernejoj, koncertoj de Nao Nishihara kaj Paweł Romańczuk, artrealigaĵoj de Robert Kuśmirowski, Yuske Taninaki, Hyslom-grupo, koncerto de Hubert Kostkiewicz kaj de la ensemblo Kukangendai. En la programo entute partoprenas 40 artistoj.
El la elsendo 07.06.2019. Legas Przemek – 1’27”
Ekspozicio de polaj popolaj instrumentoj
Preskaŭ 80 instrumentoj karakterizaj por la pola popola muziko estas rigardeblaj ĝis la 1-a de septembro en la Etnografia Muzeo en Vroclavo. Inter ili estas kordinstrumentoj kiel vilonoj, violonĉeloj, zimbalonoj kaj blovinstrumentoj. En ĉi tiu sekcio troviĝas riĉa kolekto de pola ŝakŝalmoj kaj de paŝtistaj instrumentoj kiel trombitoj, pipoj, flaĝoletoj, fajfiloj. Krome temas pri vasta gamo de perkutinstrumentoj. La ĉeftrunkon de la eksponaĵoj konsisitigas objektoj el la Muzeo de Popolaj Muzikinstrumentoj en la loko Szydłowiec kompletigitaj per instrumentoj troviĝantaj en la vroclava Etnografia Muzeo. Ĉiuj eksponaĵoj estis grupigitaj laŭ unuopaj regionoj, por kiuj ili estas karakterizaj. Neniu el la instrumentoj estas malnova, nome ĉiuj estis faritaj kadre de la Tutlanda Konkurso por Konstruado de Popolinstrumentoj, kiuj okazas en Szydłowiec. La konkurso estas organizta ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. Nunjare ĝi okazis la kvinan fojon. En la antaŭa konkurso el 2016 partoprenis grizaĝaj kreantoj naskiĝintaj antaŭ 1935 kaj junaj entuziasmuloj, kiuj estis memlernantoj aŭ sub la gvido de majstroj malkovris muzikajn tradiciojn de sia regiono. La ekspozicion kompletigas biogramoj kaj fotoj de popolaj kreantoj.
El la elsendo 01.06.2019. Legas Maciek – 1’45”
Verkoj de August Zamoyski en la varsovia Nacia Muzeo
Ĝis la 25-a de aŭgusto en la varsovia Nacia Muzeo estas rigardebla kolekto de laboraĵoj de August Zamoyski, unu el la plej gravaj polaj skulptistoj de la 20-a jarcento. Temas pri la revuo de liaj verkoj ekde la plej unuaj, kreiĝintaj en la familia bieno en la orienta Pollando ĝis la lasta, kiu estis projekto de lia tomboŝtono en Francio. La deziro de la skulptisto estis, ke la kolekto ne estu erigita. Tio ebligas spuri la krean vojon de la artisto kaj lian tempestecan biografion pasigitan inter Eŭropo kaj Brazlio, kie li loĝis kaj kreis dum la 2-a mondmilito kaj poste dum lia elmigra estado en Francio. La kolekton formas 93 skulptaĵoj, krom kiuj troviĝas 12 desegnaĵoj kaj skulptoskizoj, krome kelkaj skulptaĵoj de liaj disĉiploj. Aldone eblas konatiĝi kun la laborstablo de la artisto dank’ al pli ol 200 liaj skulptistaj laboriloj. Post tri monatoj la kolekto estos prezentata en Muzeo de Literaturo en la ekspozicio „August Zamoyski. Pensi per la ŝtono”. Ĝi estos riĉigita per riĉa arkivaĵo de la artisto troviĝanta en ĉi tiu muzeo.
El la elsendo 01.06.2019. Legas Przemek – 1’22”
La ĉina porcelano atingis Eŭropon pli frue ol supozite
La arkeologiaj esploroj de sciencistoj el la angla universitato en Durham kaj la ĉina Palaca Muzeo en Pekino elmontris, ke restaĵoj de ĉinaj porcelanaĵoj malkovritaj en Saragossa, Almeria kaj Valencio devenas el la epoko de la ĉinaj dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1279). Tio atestas, ke jam en la epoko de Tang-dinastio ekzistis komercaj vojoj ligitaj kun la Mara Silka Vojo kondukantaj malrekte aŭ rekte al la landoj de la meditereanea baseno. Tiel la arabaj komercistoj povis venigadi al Hispanio porcelanaĵojn rekte el Ĉinio antaŭ ol ĉi-specaj varoj trafis poste al la havenoj ĉe la Hinda Oceano aŭ la Ruĝa Maro. Nome la ĉinaj porcelanaĵoj trafis al la eŭropaj klientoj jam en la 9/10-a jarcentoj kaj ne nur en la 16-a. Laŭ doktoro Zhang Ran el la Arkeologia Fakultato de la Universitato en Durham la ĉinaj-britaj esplorrezultoj atestas pri tre grava rolo de Ĉinio en la evoluo de la frua mara komerco kaj pri la fruaj ekonomiaj kaj kulturaj kontaktoj inter Oriento kaj Okcidento.
El la elsendo 24.05.2019. Legas Maciek – 1’24”
Bitigo de la kolektoj de Łańcut-Muzeo
La Muzeo-kastelo en Łańcut, en la apudkarpatia vojevodio – la sudorienta Pollando, en la daŭro de tri jaroj bitigos kaj publike disponigos pli ol mil sesent eksponaĵojn el siaj kolektoj. La magnata rezidejo de Lubomirski- kaj Potocki-familioj, kiel la kastela-parka komplekso troviĝas en la listo de la Polaj Historimonumentoj. Inter la bitigataj objektoj troviĝos ĉevalveturilaj, jungilaro, elektitaj skulptaĵoj, ceramikaĵoj, vitraj objektoj, tolaĵoj, horloĝoj, poŝtmarkoj, lampoj kaj ikonoj. Ĝis nun la muzeo en Łańcut bitigis kaj disponigis publike apenaŭ 617 objektojn. La bitprovizoj servos al sciencisoj, akademiaj lekciantoj, studentoj, instruistoj, lernantoj, muzeaj laborantoj, turistoj kaj ĉiuj interesiĝantoj. La publika disponigo de la bitaj provizoj de la kastela-parka komplekso en Łańcut favoras hejman kaj familian kulturedukon, kiel la plej efikan manieron formi kaj peri identecon, kulturajn modelojn, normojn kaj kutimojn.
El la elsendo 24.05.2019. Legas Przemek – 1’14”