Polaj grafikistoj fariĝis laŭreatoj de la internacia konkurso EX LIBRIS Grafica Italiana. La unuan egalrangan titolon kun Polina Kapurnika el Italio akiris Ryszard Baloń kaj Wiesława Kurdek. La duan premion akiris Natalia Leszczyńska egalrange kun Emilio Carrasco el Meksikio. Ĉiuj polaj laŭreatoj estas ligitaj kun la urbo Stargard. Ryszard Baloń gvidanta stablajn okupojn pri grafiko en la loka Junulara Kulturdomo estas diplomito de la Ŝtata Liceo de Plastikaj Artoj en Szczecin kaj de Supera Pedagogia Lernejo en Opole. Li praktikas pentroarton, aplikatan grafikon kaj grafikon artan. Ĝis nun li aŭtoris 261 miniaturaĵojn kaj ekslibrisojn. Baloń partoprenis multajn konkursojn kaj ekspoziciojn en Pollando kaj eksterlande. Liaj verkoj troviĝas en la ŝtataj kaj privataj kolektoj i.a. en la Nacia Biblioteko en Varsovio kaj Artgalerio de Ekslibriso en Krakovo. Krome en Muzeo de Ravensbrück, en la Artgalerio en Sint Niklaas en Belgio, Frederikshavn en Danlando, Nancy en Francji, ĉe la Fondaĵo de la Barono Taylor en Francio kaj en la Artmuzeo en Senigalia, Italio. Ekde 1969 Ryszard Baloń laboras kun instruistoj de plastikaj artoj kiel arta konsilanto kaj konsultanto.

El la elsendo 29.01.2021. Lagas Maciek – 1′ 34″