Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Pentrista frandaĵo en Wawel-kastelo en Krakovo

La 15-jarcenta tolaĵo „Madono en la protektomantelo” aŭ „Mizerikorda Madono”,  unu el la plej gravaj en la kreado de la itala pentristo Giovanni da Gaeta estas admirebla en la Reĝa Kastelo sur la krakova Wawel-altaĵo ĝis la mezo de februaro 2020. Ĝi estis pentrita en 1448 kaj estas la unua el inter kvar datitaj verkoj de da Gaeta. Ĝi devenas el preĝejo el la itala Ardara sur Sardio. Por la krakova kolekto ĝi estis aĉetita en 1938 de la viena atikvaĵiisto Szymon Szwarc. Ĝis la lastaj restaŭristaj laboroj la tolaĵo ne estis konservata en kompleksa maniero kaj ĝia stato ne estis la plej bona. La nun finiĝintaj  intensaj kaj ĉiuflankaj renovigaj laboroj daŭrintaj du jarojn redonis plenan brilon al la bildo. Bedaŭrinde ne estas konataj la cirkonstancoj, en kiuj ĝi kreiĝis, malmulto konata estas pri Giovanni da Gaeta, kies kreado  estas rekonstruata baze de la tolaĵoj, kiujn oni al li atribuas. La troviĝanta en Wawel-Kolekto Miserikorda Madono estas pentraĵo unika, ĉar la pentristo neniam ripetis ĉi-specan prezenton, kvankam ofte li estis ripetanta diversajn temojn.

El la elsendo 03.01.2020. Legas  Maciek – 01’25”

Portreto de junulo de Rafaelo

La portreto de junulo de Rafaelo Santi, de kelkiuj ekspertoj agnoskita kiel lia aŭtoportreto, estas sendube la plej granda militperdo, kiun suferis la polaj muzeaj kolektoj. La tolaĵo aĉetita ĉirkaŭ 1800 jaro por la Kolekto de Czartoryski-familio perdiĝis fine de la 2-a mondmilito kaj ĝis nun ne estas konata ĝia sorto. La Nacia Muzeo en Varsovio kunlabore kun la Nacia Muzeo en Krakovo memorigas ĉi tiun perdon prezentante de kelkaj semajnoj en Varsovio brilan 16-jarcentan kopion el Accademia Carrara en Bergamo. Eblas rigardi ĝin en la varsovia Nacia Muzeo ankoraŭ ĝis la 19-a de januaro 2020. Ĝi estas prezentata kune kun „Portreto de juna viro” de Jan Lievens, barokepoka nederlanda pentristo. Lia tolaĵo estas interesa imitekzemplo de la artverko de Rafael. Pri fasciniĝo atestas ankaŭ krokizoj el la 17-a, 18-a kaj 19- jarcentoj,  kiuj kompletigas la ekspozicion, kiu omaĝas la 500-an mortodatrevenon de Rafaelo, pasontan venontjare.

El la elsendo 28.12.2019. Legas  Milada  kaj Barbara – 01’31”

Tolaĵoj de elstara silezia artisto en Vroclavo

Preskaŭ 100 tolaĵoj de Michael Willmann, elstara baroka artisto el Silezio estas rigardeblaj en la Pavilono de Kvar Kupoloj, la filio de la Nacia Muzeo en Vroclavo. Por la ekspozicio oni pruntis multajn liajn verkojn el preĝejoj, klostroj kaj muzeaj kolektoj i.a. el la lokoj Henryków, Trzebnica, Krzeszowa, Vroclavo kaj Varsovio.  La ekspozicio omaĝas unu el la plej elstaraj artistoj, kiuj kiam ajn vivis kaj kreis en Silezio kaj estas ankaŭ riverenco antaŭ la esploristoj studantaj lian kreadon. Inter la 100 ekspoziciataj tolaĵoj de Williann, kiuj konsistigas unu trionon de liaj konserviĝintaj verkoj, estas pentraĵoj kun mitologia, religia temaro, portretoj kaj pejzaĝoj. La unuan fojon post pli ol 75 jaroj estas koherigita kaj prezentita fama ciklo „Martireco de la Apostoloj”, kiun Michael Willmann kreis por la klostro en Lubiąż. La ekspozicio estas la preteksto por reliefigi la gravecon de la defio, kiun konsisitigas la primastrumo de la postklostraj konstruaĵoj. Ili apartenas al la plej grandaj klostraj objektoj en la mondo. En ĝia kripto cetere Willmann estis entombigita. Michael Willmann estis difinata kiel silezia Apelles, sed krome ofte oni difinadis lin ankaug kiel silezian Rembrandt-on. Williamann mem revis pri la studado ĉe nederlanda pentromajstrto, sed tion li ne povis al si permesi. Ĉiukaze la kreado de Rembrandt van Rijn, kies 350 mortodatreveno pasis en 2019, signife influis la kreadon de la elstara silezia barokepoka artisto.

El la elsendo 28.12.2019. Legas  Maciek  kaj Barbara – 01’56”

Historiaj ikonoj en la nova ekspozicio en Supraśl apud Bjalistoko

La 16-, 17- kaj 18-jarcentaj ikonoj el la ne plu ekzistantaj podlaĥiaj ortodoksaj kirkoj estas rigardeblaj en la nova konstanta ekspozicio en la Muzeo de Ikonoj en Supraśl apud Bjalistoko. Okaze de la 70-jariĝo de la Podlaĥia Muzeo en ĝia filio en Supraśl estis inaŭgurita la nova laŭteme parto de la ekspozicio „La salono Podlaĥio”. Estas en ĝi rigardeblaj historiaj ikonoj, unusole saviĝintaj el kirkoj en la lokoj Supraśl kaj Czyże. Du unikaj 17-jarcentaj ikonoj estis aĉetitaj por la ekspozicio de la otodoksa monakejo en Supraśl. Ili prezentas bildojn de Sankta Arhianĝelo Mikaelo kaj de la profero Aron. La ceteraj ikonoj devenas el la ne plu ekzistanta kirko en Czyże. La salono Podlaĥio estis  funkciigita kadre de la „7 muzeaj semajnfinoj por la 70-jariĝo de la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko”. Dum la tuta jaro estos prezentataj ĝiaj diversaj fakoj.

El la elsendo 20.12.2019. Legas  Maciek – 01’08”

Mozaiko de Mehoffer en Lvovo restaŭrita

Mozaiko de Józef Mehoffer en la Armena Katedralo en Lvovo, enorme valora historia verko atestanta pri la plurultura riĉo de la malnova Pola Respubliko estis restaŭrita en novembro 2019. La laboroj okazis sub la aŭspicio de la Nacia Instituto pri la Kultura Heredaĵo Eksterlande – POLONIKA. La Armena Katedralo el la 14-a jarcento estas unu el la plej valoraj historiaj objektoj de Lvovo, la unusola eŭropa urbo, en kiu antaŭ la 2-a mondmilito rezidis tri katolikaj arkiepiskopoj – latinrita, grekrita kaj armenrita. Ĝi estas ekzemplo de la dumjarcenta surtavoliĝado de tradicioj kaj stiloj. La modernstila moza-iko prezentanta la Sanktan Triunuon estis projektita de Józef Mehoffer – pentristo, vitralkreanto kaj grafikisto, unu el la plej elstaraj rerprezentantoj de la stilo Juna Pollando.  Preparante sin al realigo de la moza-iko li vizitis Italion, tie serĉante inspiron, kaj sekve ĉe la firmo Gianese (dżjaneze) li mendis moza-iko-ŝtonetojn, kiuj servis por realigo de lia projekto. Apud murpentraĵoj de Jan Henryk Rosen, artisto el la intermilita periodo ĝi evidentiĝis unu el la plej efektaj elementoj en la alikonstruo de la sankteja interno.

El la elsendo 20.12.2019. Legas  Gabi – 01’57”

Vicdirektoro de la franca Luvro kun pola distingo

La vicdirektoro de la Muzeo Louvre-Lens Luc Piralla-Heng Vonga ricevis hodiaŭ la distingon „Meritiĝinto por la Pola Kulturo”. Li estis i.a. kunkuratoro de la ekspozicio „Pollando 1840-1914. Bildigi la nacispiriton”. Dank’ al lia laboro – Luc Piralla-Heng Vong estas laŭ la edukiteco konservisto de la nacia heredaĵo –  kaj de la tuta muzea kolektivo kreiĝis enorme interesa, vasta kaj varia programo bildiganta la polan kulturon de la 19-a jarcento, kiu ĝis la 20-a de januaro 2020 funkcias en la Muzeo Louvre-Lens. Ĝi estas la plej granda muzea entrepreno rakontanta pri la pola arto realigita kiam ajn en Francio prezentante ĉirkaŭ 130 verkojn. Patronecas super ĝi la prezidentoj de Pollando kaj Francio. La eksponaĵoj el la kolektoj de la Nacia Muzeo en Varsovio kaj kelkaj aliaj kolektoj el Krakovo, Poznano, Toruno kaj de privataj personoj koncentriĝas pri problemoj de poleco kaj nacia identeco en la epoko de la 18-jarcentaj/19-jarcentaj dispartigoj. La kuratoroj koncentriĝs pri la rolo kaj signifo de la pola arto por la nacio senigita je ŝtateco, diŝirita kaj dividita. Al la ekspozicio akompanas la franclingva katalogo kun eseoj kaj katalogaj klarigoj.

El la elsendo 13.12.2019. Legas  Milada – 01’56”

Dometoj el pola mielkuka pasto en Svedio

En la muzeo Millesgarden sur la insulo Lidingoe apud Stokholmo ĝis la 20-a de januaro 2020 funkcias ekspozicio de polaj dometoj el la mielkuka pasto. La miniaturaj brikdomoj, urbodomoj aŭ vilaĝaj ĥatoj devenas el la kolektoj de Vivanta Muzeo de Mielkuko en Toruno. Pli ol 30 riĉe ornamitaj mielkukaj dometoj estis faritaj de polaj familioj partoprenintaj konkurson organizitan de la toruna muzeo en 2018. Tiu ekspozicio reliefigas ligojn inter ambaŭlandaj tradicioj, ĉar svedoj volonte preparas la mielkukajn dometojn antaŭ la Kristnasko. Dum la inaŭguro de la ekspozicio laborantoj de la toruna muzeo en metiistaj vestoj demonstris la preparadon de la mielkukaj dometoj kaj pridonacis la partoprenintojn de la evento per mielkukoj kun propra nomo aŭ porokaza dekoraĵo. La ekspozicio de polaj mielkukaj dometoj estas difinita kiel „ekspozicio por ĉiuj sensoj”. Millesgarden sur la insulo Lidigoe estas konata artmuzeo dediĉita al la sveda skulptisto Carl Milles kaj lia edzino Olga.

El la elsendo 13.12.2019. Legas  Maciek – 01’14”

Leonardoinspitaĵoj en la polaj kolektoj

La 500-a mortodatreveno de Leonardo da Vinci fariĝis la okazo memorigi al la pola publiko artverkojn kreiĝintajn sekve de la fasciniĝo de aliaj artistoj pri la kreado de la fama italo. La daŭronta ĝis la 15-a de oktobro 2020 ekspozicio „Leonardo-inspiraĵoj en polaj kolektoj” daŭranta en Palaca Muzeo de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en Wilanów inaŭguris ciklon da prezentoj. Ilia komuna titolo estas „”Kio estas originalo, repliko, kopio” kaj temas pri verkoj el Wilanów-kolekto en la kunteksto de kolektistaj interesiĝoj kaj fasciniĝoj en Pollando. La unua estas dediĉita al la kreaj inspiroj de Leonardo da Vinci. Ĝi samtempe  reliefigas la problemon de diseriĝo de la polaj historiaj privataj artverkaj kolektoj. La ekspozicio prezentas 39  objektojn inkluzive de 6 bildoj (sur tolaĵo, lignotabulo kaj pergameno) kaj grafikaĵojn kaj krokizojn formale kaj enhave korespondantajn kun la tolaĵo „La Mondosavanto” (Salvator Mudi) el la kolektoj de Wilanów-muzeo. Ĝi rolas kiel kerno de la ekspozicio. Nuntempe estas konataj dekkelkaj bildoversioj pentritaj laŭ la sama kompnista aranĝo,  kreiĝitaj en la 16-a jarcento. La tolaĵo „La Mondsavanto” el Wilanów estas de kelka tempo objekto de historiaj kaj konservistaj esploroj realigataj kunlabore kun sciencaj centroj en Pollando kaj eksterlande.

El la elsendo 13.12.2019. Legas  Maciek – 01’36”

La Ora Atesto de la Pola Turisma Organizo

La Historia Minejo de Arĝento en Tarnowskie Góry en la suda Pollando ricevis la Oran Ateston de la Pola Turisma Organizo en la 17-a eldono de la konkurso por la plej bona turisma produkto. La konkurso celas daŭre altigadi la kvaliton kaj konkurencon de la turisma oferto de Pollando. Premiataj estas la plej bonaj produktoj, kiuj ebligas al turistoj en maniero riĉa, varia kaj interesa pasigi liberan tempon. La nunjare premiita historia minejo de arĝento en Tarnowskie Góry estas unika turisma atrakciaĵo laŭ la eŭropa skalo. Kiel la unusola en Pollando ĝi ebligas viziti ĝiajn subterajn atrakciaĵojn. La longeco de la turisma itinero egalas al pli ol 1,7 kilometroj, en plimulto viziteblaj perpiede. Tamen laŭ la distanco de 270 metroj oni navigas per boatoj. En 2014 la minejo en Tarnowskie Góry eniris la Eŭropan Itineron de la Industria Heredaĵo (ERIH). Tri jarojn poste ĝi estis registrita en la Listo de la Monda Unesko-Heredaĵo.

El la elsendo 06.12.2019. Legas  Gabi – 01’18”

Laboroj pri la Kristnaska Kripeto en Kalwaria Zebrzydowska

En la lastaj tagoj de novembro komenciĝis laboroj pri unu el la plej grandaj en Pollando mekanikaj kristnaskaj kripetoj (kun la moviĝantaj figuroj) en la baziliko de Dipatrino la Anĝela en la fama pola pilgrimejo en Kalwaria Zebrzydowska. Ĉiujare ĝi logas tien amason da religiuloj kaj turistoj. Al la komencaj laboroj apartenis la instalo de ampleksa nokta panoramo de la ĉirkaŭaĵoj de Bet Leĥem (11 je 8 metroj), kiu rolos kiel fono por la kripeto. Ĉiujare iom ŝanĝiĝas la fono kaj la aspekto de la kripeto kaj tiuj laboroj estis entreprenitaj  jam komence de novembro. Konstantaj vizitantoj volonte elserĉas ĉiujn ĉi modifojn. Aliflanke neniujn novumojn oni proponas koncerne la aranĝon de la kripeto mem. Estos neniuj aludoj al la nuntempo. La pilgrimantoj kaj  turistoj daŭre raviĝas pro la dimensio kaj kvanto de la figuroj – ĉiujare aldoniĝas novaj – inkluzive de la moviĝantaj kaj ilia fajneco. Entute la kripeto konsistas el 150 elementoj, inter kiuj 50 estas moviĝantaj. Fine estos enmetitaj kripeto kaj trogo, servinta al Jesuo-Infaneto kiel lulilo.  La religiuloj ekvidos la kripeton rekte antaŭ la paŝtista, noktomeza meso la 24-an de decembro. La aranĝado de kristnaskaj kripetoj havas plurjarcentan tradicion. La unuan en 1223 aranĝis sankta Francisko en la itala Greccio (greĉjo). La sanktejo en Kalwaria Zebrzydowska devenas el la 17-a jarcento. Fondis ĝin Zebrzydowski-familio kaj ekde la komenco zorgas pri ĝi monakoj de la Sankt-Bernardana Ordeno.

El la elsendo 06.12.2019. Legas  Gabi – 01’59”