Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Mezepokaj vitraloj en Krakovo

77 vitraloj kreitaj inter la 12-a kaj 16-a jarcentoj – el la polaj muzeaj kaj privataj kolektoj, preĝejoj kaj klostroj – estas admireblaj en la Nacia Muzeo en Krakovo. Ĝis nun tiom ampleksa prezento de la mezepokaj vitraloj en Pollando ankoraŭ ne okazis. La ekspozicio „La miraklo de lumo” estis por la organizantoj vera defio, ĉar temis pri tio, ke dank’ al konformaj lumigaj aranĝaĵoj oni reliefigu artismoplenon de la prezentataj eksponaĵoj kaj prezentu kiel ilia aspekto ŝanĝiĝas depende de la momento de la tago. Plimulto de la objektoj ne estis ankoraŭ prezentitaj publike, multaj speciale por la ekspozicio estis subigitaj al konservistaj procedoj. La vitralevoluo ne multe ŝanĝiĝis dum jarcentoj kaj aparte fascina estas la fakto, ke la mezepokaj objektoj lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis remalkovrataj kaj interpretataj novmaniere, kio videbliĝas aparte en la kreado de tiaj polaj artistoj kiel Józef Mehoffer kaj Stanisław Wyspiański. La ekspozicion kompletigas bildoj, desegnaĵoj, vitralprojektoj, grafikaĵoj, libroj kaj brodaĵoj. La vizitantoj havas la okazon krome konatiĝi kun la metiejo de mezepoka vitralisto kaj lia laboro. La ekspozicio „La miraklo de lumo” daŭros ĝis la 26-a de julio nunjare.

El la elsendo 21.02.2020. Legas  Gabi – 1’26”

Festo de la dekstraborda Varsovio

La dekstraborda kvartalo de Varsovio, Praga la 10-an de februaro 1648 ricevis de la reĝo Vladislavo la 4-a Vasa la urborajtojn. Okaze de la 372-a datreveno de ĉi tiu fakto en la Muzeo de la Varsovia Praga okazis multaj eventoj, i.a. estis prezentita la plej nova mapo de metiistoj el la norda Praga. Ĝi prezentas 70 metiejojn, i.a. kudristajn, ŝuistajn kaj lignaĵistaj. Metiistoj prezentis al la publiko siajn metiejojn kaj iliajn elfaraĵojn en la stato 4 jarojn post la lasta mapoaktualigo. Alia evento kadre de la datreveno estis „La pola Loreto – memoraĵoj de la pasinteco” en la preĝejo de La Loreta Dipatrino. Ĝi ebligis konatiĝi kun la historio de la plej malnova preĝejo en ĉi tiu urboparto radikanta en la 17-a jarcento. La datreveno estis ankaŭ la okazo gvidi la publikon tra sia ĉefa ekspozicio „La Muzeaj Vizaĝoj”.

El la elsendo 15.02.2020. Legas  Maciek – 01’08”

Festivalo de Barokaj Operoj

La 22-an de februaro 2020 en Varsovio komenciĝos la jubilea, 10 Festivalo de Barokaj Operoj organizata de la Varsovia Ĉambra Operejo. La tradicia jam festivalo transformiĝis en 10-jara periodo en vastskalan prezenton de la baroka muziko laŭ ĉiuj aspektoj. En la festivala programo troviĝas variaj eventoj por rafinitaj gustoj kaj atendoj de ĉiuj muzikŝatantoj. Inter la elstaraj programeroj menciinda estas i.a.  la inaŭgura koncerto de la fama 1756 Salzburg, komponaĵoj de Johann Sebastian en la ĵazinterpreto de  Andrzej Jagodziński, la premiero de „Castor et Pollux” de Rameau aŭ reenscenigo de „Armide”. Ĉi-lasta furis e la Varsovia Ĉambra Operejo en la sezono 1017/2018. La festivalaj konceroj daŭros ĝis la 5-a de aprilo 2020. En ĝia finalo aŭdiĝos la Pasiono laŭ sankta Johano de Johann Sebastian Bach.

El la elsendo 15.02.2020. Legas  Maciek – 0’55”

Ekspozicio pri Chopin en kvar japanaj urboj

Ekde mezo de oktobro ĝis la jarfino 2019 la japana publiko en Kobe la unuan fojon povis rigardi muzikajn manuskriptojn kaj leterojn de Frederiko Chopin en la ekspozicio „Chopin – la bildo de la artisto dum 200 jaroj”. En 2020 ĝi estos prezentita en tri aliaj urboj de Japanio. Inter la 1-a de februaro kaj la 22-a de marto eblos rigardi ĝin en la Artmuzeo de Kurume (Fukuoka), inter aprilo kaj junio en la Kvartala Artmuzeo en Nerima, Tokio kaj inter aŭgusto kaj septembro en la Artmuezeo de Shizuoka. La ekspozicio prezentanta diversajn artverkojn kaj arkivajn materialojn baziĝante sur la biografio kaj la kreado de Chopin prezentas lian portreton tra 200 jaroj post lia naskiĝo. La ekspozicitrunkon konsisitigas objektoj pruntitaj el la varsovia Muzeo de la komponisto, el aliaj lokoj, kiel Nacia Muzeo de Varsovio aŭ la nederlanda Muzeo Dordrechts.  Entute temas pri 250 objektoj, kiel manskribitaj partituroj kaj leteroj, oleopentraĵoj, grafikaĵoj, artafiŝoj, skulptaĵoj, libroj kaj aliaj.

El la elsendo 08.02.2020. Legas  Gabi – 01’27”

Nekonata impresionismo en Poznano

Ĝis la 29-a de marto 2020 en la poznana Kulturcentro Zamek eblas admiri grafikaĵojn de la plej elstaraj impresionistoj. Kadre de la ekspozicio „Nekonata impresionismo: Manet, Pissarro kaj iliaj nuntempuloj”  eblas rigardi du muzeajn kolektojn. La unua konsistas el 34 grafikaĵoj kaj devenas el la plej signifa ekster Francio arkivejo de impresionistoj, kiu estas  Ashmolean Museum en Oksfordo. Ĝi posedas imponan kolekton de la verkoj i.a. de Camille Pisarro. En la grafikaĵoj impresionistoj simile kiel en tolaĵoj aplikis modernajn teknikojn kaj zorgis pri plenumestetiko.  La alian ekspoziciatan en Poznano kolekton konsisitigas 10 verkoj de moderna franca grafiko troviĝantaj en la Nacia Muzeo de Krakovo. La ekspozicio en la poznana kulturcentro ZAMEK ebligas malkovri la modernisman karakteron de grafikaĵoj, malpli konata kreokampo de impresionistoj. Estas rigardeblaj laboraĵoj de  Camille Pissarro, Alfred Sisley, Paul Cezanne, Pierre-Auguste Renoir, Henri de Toulouse Lautrec, Édouard Manet, Édouard Vuillard, Pierre Bonnard. La ekspozicion akompanas edukprogramo – prelegoj, laborrenkontoj, muzeaj lecionoj, renkontiĝoj, gvidado, filmprezentoj. Por personoj blindaj aŭ kun malforta vidkapablo estis pretigitaj aŭdopriskriboj.

El la elsendo 08.02.2020. Legas  Gabi – 01’29”

Kryzysztof Wodiczko en la tokia Mori Art Museum

Ĝis la 29-a de marto 2020 en la tokia Mori Art Museum daŭras la ekspozicio “Future and the Arts”, dediĉita al la estonteco de homo en la kreado de artistoj laborantaj lime de vidartoj kaj novaj teknologioj. En ĝi estas prezentataj i.a. la rezultoj de kunlaboro de la pola dojeno en ĉi tiu sfero Krzysztof Wodiczko kun Rafael Lozano Hemmer.  Lozano-Hemmer estas meksika-kanada elektronika artisto  aplikanta en sia laboro arkitekturajn ideojn, ideojn de teknologia teatro kaj performance. La loĝanta kaj laboranta en Novjorko, Bostono kaj Varsovio Krzysztof Wodiczko laŭ edukiteco projektisto sian inĝenierian-projektistan sperton aplikas por vastigi la artesprimon. Wodiczko estas laŭreato de multaj premioj, kiel Hiroshima Art Prize, Kepes Arts Prize, premio de Katarzyna Kobro. Lia nuna prezento en la tokia Mori Art Museum okazas kadre de la eventoj omaĝantaj la 100-jariĝon de la polaj-japanaj diplomatiaj rilatoj.

El la elsendo 31.01.2020. Legas  Maciek – 01’16”

Homo, persono, personulo. Portreto en la religia spaco

Interesan ekspozicion eblas rigardi ĝis la 30 de aprilo 2020 en Frombork, la norda Pollando, en la iama Episkopa  Palaco.  Ĝi prezentas formalajn kaj ikonografiajn verkojn, kiuj ebligas profundiĝi en la ideon de portreto, kiu prezentas homon – personon – personulon. La ekspozicio reliefigas, ke historia portreto destinita por la religia spaco havas riĉan ikonografian kaj idean spktrojn. Eternigante >homon – personon – personecon< ĝi kreis bildon, kiu rezistis la tempon kaj Fortunon, kreis bildon de heroo, bona kristano, batalema kavaliro, virta/pia virino, vera saktulo, ideala sacerdoto. La ekspozicion formas du traiĝantaj sferoj – de la katolika kaj de la protestanta ikonografio pruvantaj, ke kaze de „portreto” ambaŭ reciproke ĉerpis unu de la alia kaj inspiris sin reciproke.  La ekspozociataj verkoj devenas el la preĝejoj de la Varmia Arkidiocezo kaj Diocezo de Elbląg, el monakejoj kaj klostroj, el muzeaj kaj privataj kolektoj.

El la elsendo 31.01.2020. Legas  Maciek – 01’16”

Ekspozicio kronanta la Jaron de Moniuszko

En la sidejo de la kulturministerio en Varsovio estas rigardebla ekspozicio „Moniuszko”. Ĝi simbole fermas la Jaron de Stanisław Moniuszko, kiun enlande kaj eksterlande oni solenis pasintjare en la 200-a naskiĝdatreveno de la elstara pola komponisto. La ekspozicion formas dek kelkaj paneloj dokumentantaj la plej gravajn faktojn  el la vivo de la komponisto, liajn ideojn, tion kia homo kaj kreanto Moniuszko estis. Tiun bildon kompletigas arkivaj fotografaĵoj kaj krokizoj, kostumoj el la lasta, dek unua enscenigo de la opero „La Fantoma Nobeldomo” en la varsovia Teatro la Granda. Dank’ al la interesa ekspozicikoncepto Stanisław Moniuszko estas prezentita ne nur kiel elstara kulturkreanto, kies serioza rigardo estas konata el la portretoj. Eblas konatiĝi kun li ankaŭ kiel amanta edzo kaj patro de plurmembra familio, homo konanta problemojn de la ĉiutaga vivo. Li samtempe prezentiĝas kiel sentema komponisto dotita de la talento emfazi naciajn sentojn en la malfacila periodo, kiam pro la 18-jarcentaj dispartigoj Pollando ne ekzistis kiel suverena ŝtato.

El la elsendo 24.01.2020. Legas  Maciek – 01’22”

Pola dezajno en la kanada Toronto

Ĝis la 16-a de februaro 2020 en la kanada Toronto estas rigardebla ekspozicio dediĉita al la pola dezajno kadre de la festivalo „DesignTO 2020”. Kronologie ĝi proksimigas tion, kiel en la 100-jara historio de la pola dezajno iuj materialoj, temoj kaj formoj revenas alprenante novan vizaĝon. Organizita kadre de la solenadoj de la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco de Pollando ĝi ligas pasintecon kun la nuntempo proksimigante la atingaĵojn de la pola dezajno tra la atingaĵoj de la nuntempa pola grafiko. 25 polaj ilustristoj de juna kaj meza generacioj kaj freŝbakitaj diplomitoj interpretis 100 verkojn de la polaj projektintoj. Krom mebloj, vitraĵoj aŭ porcelanaĵoj – kutime vekantaj asociaciojn kun dezajno – estas prezentitaj literfasonoj, markosimboloj, infanaj ludiloj, lumreklamiloj, glisilo, skotero, pola dolĉaĵo „Ptasie Mleczko” [birda lakto], pola sporta ludo Ringo. La ekspozicio prezentante 100 plastikajn interpretojn de 100 objektoj proksimigas samtempe 100 diversajn historiojn ligitajn kun konkretaj projektoj. Ĝi reliefigas kiel kreiĝas ideoj kaj kiel eksterordinara estas dezajno, la artbranĉo kiu nin  ĉirkaŭas en la ĉiutaga vivo.

El la elsendo 24.01.2020. Legas  Gabi – 01’34”

Splendoro kaj rafiniteco. Spirito kaj materio en la arto de Koreio

Dum tri monatoj, ĝis la mezo de januaro en la varsovia Nacia Muzeo daŭris ekspozicio de la korea arto, titolita „Splendoro kaj rafiniteco. Spirito kaj materio en la arto de Koreio”. Temis pri la plej granda prezento de la korea arto en Pollando, omaĝanta la 30-jariĝon de la diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj. Ĝi respondis ankaŭ al la pola ekspozicio organizita en Seulo antaŭ kvin jaroj „La pola arto: la nevenkebla spirito”. La varsovia ekspozicio prezentis al la pola publiko artobjektojn el diversaj epokoj – de la prahistoriaj ĝis la fino de la regado de la dinastio Joseon en 1987. La tuta ekspozicia materialo estis grupigita je kvin periodoj kaj estis dediĉita al: „de prahistorio ĝis la periodo Samhan, al la periodo de Tri Reĝolandoj, al la kulturo de la unuiĝinta Silli, la unua reĝolando reganta sur la tuta korea duoninsulo, al la arto de la dinastio Goryeo, de kiu devenas la nuna nomo de la lando. La kvina periodo estis dediĉita al la 500-jara historio kaj kulturo de la dinastio Joseon. Ĉiuj eksponaĵoj devenis el la Korea Nacia Muzeo en Seulo.

El la elsendo 17.01.2020. Legas  Gabi – 01’32”