Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Nova literatura premio de Krakovo

En Krakovo (la suda Pollando) estos atribuata Premio de la Literatura Urbo de Unesko. Tiun ĉi titolon la urbo ricevis en 2013 kaj i.a. dank’ al ĝi Krakovo povas pli facile kunlabori koncerne literaturon kun aliaj urboj kun ĉi tiu titolo, kiel Edinburgo, Melburno, Dublino, Rejkjaviko. La premio estas destinita por verkistoj, redaktoroj, tradukistoj kaj desegnistoj elektotaj konkursavoje, kiujn kandidatigos eldonistoj. La nova premio celas subteni la eldoniniciatojn rilatantajn al la literatura karaktero de Krakovo, literaturverkojn ligitajn kun Krakovo aŭ verkitajn de krakovaj aŭtoroj. Laŭreatojn atendas diplomo kaj monpremio.

El la elsendo 20.03.2020. Legas  Maciek – 0’55”

Nova ekspozicio dediĉita al Maria Konopnicka

En la Muzeo de Maria Konopnicka en Suwałki (la nordorienta Pollando), finiĝis la du jarojn daŭranta renovigado. Ĉeokaze estis primastrumita la ĉirkaŭanta ĝin tereno, sur kiu en la jaroj 1911-12 estis instalita anglastila ĝardeno. Nun el la unia interregistara programo Pollando-Litovio la muzeo ricevis rimedojn por preparo de nova konstanta ekspozicio dediĉita al la verkistino naskiĝinta en ĉi tiu urbo, en la konstruaĵo en kiu funkcias la muzeo. En la naskiĝdomo de Konopnicka funkcias verdire konstanta ekspozicio „Maria Konopnicka 1842-1910. Malantaŭ fermita tempopordo”, sed laŭ estroj de la muzeo ĝi ne plu konformas al la nova epoko kaj aliaj sociaj atendoj. Ĝis 2021 kreiĝos tie nova ekspozicio kun riĉa scenografio, ekipita per modernaj videaj kaj  multmediaj rimedoj.

El la elsendo 20.03.2020. Legas  Maciek – 1’10”

Arto en la tempo de epidemio

Lige kun la pasintsemajna decido pri provizora suspendo de la funkciado de kulturcentroj, i.a. muzeoj,  por la publiko multaj proponas virtualajn vizitojn. I.a. ekde lasta lundo la retan viziton proponas la Muzeo en Biskupin (la norda Pollando). Ĝi prezentas la restaĵojn de la prahistoria setlejo epud la vilaĝo Biskupin, malkovritajn de loka instruisto en 1933. Post la tujaj esplorlaboroj, post la milito, krom ilia daŭrigo okazis rekonstruo de la fragmentoj de la setlejo de antaŭ 2700 jaroj. Nun la Muzeo organizas vivformajn raportojn, elsendojn, prezenton de la ekspoziciaj eksponaĵoj. Krom tio ĉe ĝiaj paĝoj troviĝas prezentitaj edukmaterialoj kun priskibo de proponataj okupoj, kiujn povos utiligi restantaj hejme pro kvarteno gepatroj kun infanoj http://biskupin.pl/wirtualnemuzeum. Ankaŭ i.a. la Tatry-montara Muzeo en Zakopane invitis viziti siajn centrojn, t.e. la Ĉefan Sidejon kaj la Muzeon de la Zakopiane-stilo en la vilao Koliba. Laborantoj de la muzeo ekde lasta mardo rakontas pri figuroj ligitaj kun la pola Tary-montaro, pri libroj, arto kaj naturo de regiono www.muzeumtatrzanskie.pl/wirtualny-spacer/.

El la elsendo 20.03.2020. Legas  Gabi – 1’25”

Eliminado al la 18-a Chopin-konkurso

164 personoj el 33 landoj kvalifikiĝis al la elimadoj de la 18-a Internacia Chopin-konkurso. Plej multnombraj estas ĉinoj, entute 43 personoj. El Japanio kvalifikiĝis 31 pianistoj el la Suda Koreio 16. Pollandon reprezentos en la eliminadoj 18 poloj. Entute anoncis sin 502 kanidatoj. La ĵurio elektos 60 pianistojn, kiuj partoprenos la konkurson. La konkurso mem komenciĝos la 2-an de oktobro. Ĉar ĉiuj biletoj por konkursaj priaŭskultoj estis fulmrapide forvenditaj por la muzikŝatantoj funkcios specialaj muziksferoj, en kiuj eblas sekvi sur ekranegoj la rivaladon kaj ĝui la sonon de la plej alta kvalito. Ili funkcios en Pollando, kaj krome en Novjorko, Parizo, Londono, Budapeŝto, Moskvo, Jerusalemo, Seulo kaj Tokio. Krome priaŭskultoj estos sekveblaj en la reto ĉe la konkursa paĝo www.chopin2020.pl kaj en jutubo.

El la elsendo 13.03.2020. Legas  Maciek – 1’11”

Pola grafikistino premiita

Pola grafikistino, Iwona Chmielewska ricevis la ĉefan premion en la kategorio Novaj Horizontoj en la konkurso de Bologna Ragazzi Award 2020. Tio estas la plej grava en la mondo Internacia Librofoiro dediĉita al la infana kaj junulara literaturo. La premio venis pro la teksto kaj ilustraĵoj por la libro „La lulkano por la avinjo” publikigita koree fare de la eldonejo BIR en Seulo. Iwona Chmielewska lekcianta en la Belarta Fakultato de la Universitato en Toruno estas laŭreatino de multaj internaciaj premioj, i.a. du fojojn de Bologna Ragazzi Award. La plej prestiĝa estas Ora Pomo akirita dum la Desegnista Bienalo en Bratislavo pro „Thinking ABC”, libro kiu helpe de bildoj instruas la anglan lingvon al la koreaj infanoj. La 24-an de januaro Chmielewska kune kun artistoj el Kanado, Japanio, Nederlando, Hispanio kaj Svislando estis nomumita por la premio de Hans Christian Andersen. La rezultoj estos anoncitaj la 26-an de marto. 

El la elsendo 13.03.2020. Legas  Tomek – 1’13”

Chopin-festivalo en Hungario

Juna pola pianisto, Piotr Pawlak inaŭguris komence de marto Chopin-festivalon en Hungario, kiu daŭros ĝis aŭtuno, ĝis la mortodatreveno de Chopin. La inaŭgura koncerto organizita en la 210-a naskiĝdatreveno de la pola komponisto kaj la tuta festivalo estis organizita de la Fondaĵo de Gyoegy Ferenczy de la pola pianistino Izabela Darska, de jaroj loĝanta en Hungario. La ĉefa tasko de la fondaĵo, kiu portas la nomon de siatempe la plej bona plenumanto de Chopin-kreado estas protekti Chopin-heredaĵon en Hungario. Ĝi organizas en Hungario internaciajn Chopin-konkursojn por gejunuloj diversaĝaj kaj ankaŭ koncertojn, unuavice de la laŭreatoj de siaj konkursoj same en Hungario kiel en Pollando. Pawlak startis en la konkursoj de la fondaĵo ekde la plej juna aĝgrupo kaj kelkfoje fariĝis laŭreato. En 2018 li akiris egalrange la unuan lokon kun hungaro Gergely Kovacs. En la festivala koncerto la 8-an de marto en Gödöllő li pleumos komponaĵojn deFredriko Chopin kaj Frenec Liszt.

El la elsendo 06.03.2020. Legas  Maciek – 1’14”

Tolaĵoj de Juliusz kaj Wojciech Kossak en Bjalistoko

Preskaŭ 40 bataltemajn kaj historitemajn tolaĵojn de Juliusz kaj Wojciech Kossak eblas rigardi ĝis la fino de junio en la Podlaĥia Muzeo, Bjalistoko. La ekspozicio celas prezenti la plej gravajn veftojn en la pentrista laboro de  la patro Juliusz kaj lia filo Wojciech, diferencojn kaj analogaĵojn en iliaj verkoj. Juliusz kaj Wojciech Kossak devenis el fama krakova familio, kies kvar generacioj firme gravuriĝis en la pola kulturo kaj scienco. La pentrista alo de Kossak-familio per sia talento ilustris la historion de la pola nacio, kontraŭcarajn insurekciojn, la napoleonan epopeon, batalojn de la 1-a mondmilito. Ilia ĝisfunde polkaraktera arto artistoj inklinas al enpensiĝo pri la perceptado de historio. La verkoj de ambaŭ pentristoj per sia animleva karaktero kreis „imaginarium” de la pola identeco, pentrante bildon de batalema, heroa Respubliko. Krom batalmotivoj, motivoj el la historio de la polaj venkoj en iliaj pentraĵoj speguliĝis ankaŭ porokazaj scenoj referencantaj al la pola randregiona tradicio, al la apudkrakovaj kutimoj. Ambaŭ famiĝis kiel elstaraj ĉevalpotretistoj.

El la elsendo 06.03.2020. Legas  Tomek – 1’19”

Bilbliotekaj novaĉetaĵoj de la Pola Sciencakademio

En la Biblioteko de la Pola Sciencakademio en Gdansko eblas rigardi ĝiajn plej novajn aĉetaĵojn. Temas pri malnovpresaĵoj, grafikaĵoj, mapoj, poŝtkartoj, fotografaĵoj, ekslibrisoj, numismatikaĵoj kaj dokumentoj. Inter ili troviĝas i.a. la 14-jarcenta vaksa tabuleto kun tribunala verdikto, porokaza presaĵo el 1597 priskibanta la veturon de la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa por la kronceremonio al Svedio, portreto de Henrietta Baranius, la naskiĝinta en Gdansko 18-jarcenta stelulino de la Berlina Operejo. Apartan atenton  meritas la naturscienca mapo de Pollando. Ĝi estis pretigita por la Monda Ekspozicio en Novjorko 1939 bildiganta por ĉasistoj kaj naturamantojn la ĉi-rilatajn valorojn de Pollando. Kolektistojn logas katalogo kun la ŝipobildoj eldonita de E. Wedel, bildkartoj prezentantaj famulojn de la muzika kaj teatra mondo el la komenco de la 20-a jarcento, kolekto de arĝentaj medaloj de Sebastian Mikołajczak dediĉita al la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco. La ekspozicio daŭras ĝis la 16-a de marto 2020.

El la elsendo 28.02.2020. Legas  Maciek – 1’25”

La Novaj Epifanioj

Ekde la 26-a de februaro dum kvardek tagoj en Varsovio daŭros la 11-a eldono de la festivalo Novaj Epifanioj. La organizantoj pretigis por ĝi 40 eventojn inkluzive de ses teatraj premieroj, gastspektakloj, unusemajna koncertociklo de la malnova muziko, filmprezentoj, laborenkontoj kaj alispecaj kulturaj eventoj. La organizanto, Centro de la Penso de Johano Paŭlo la 2-a, apartan atenton ĉi-jare donas al la figuro de Maria el Magdala, kiu – laŭ la Evangelio – estis la unua persono renkontinta Kriston post la Resurekto kaj rakontis pri ĉi tiu fakto al apostoloj. La baza celo de la  festivalo Novaj Epifanioj estas serĉado de novaj, nuntempaj epifanioj de belo. Spronado de krea artista dialogo kun la tradicia religia arto, konforme al la spirito de „Letero al artistoj” de Johano Paŭlo la 2-a.

El la elsendo 28.02.2020. Legas  Maciek – 1’04”

Pri reĝo Johano la 3-a Sobieski en la artgalerio Bielany-pordego

En la Muzeo de la X Pavilono de la Varsovia Citadelo eblis rigardi fotojn, dokumentojn, mapojn kaj portretojn, kiuj proksimigas la vivon de Johano la 3-a Sobieski,  de liaj familianoj kaj lokojn ligitajn kun la reĝo. Aktuale la ekspozicio estas ĝis la 15-a de marto rigardebla en la artgalerio Bielany-Pordego. Organizis ĝin la Societo de Rapperwil-muzeo. „Johano la 3-a Sobieski – la reĝo, komandanto, politikisto” prezentas lian vivon ekde la infanaĝo. Temas i.a. pri fotoj de kastelo en Olesko, kie la reĝo naskiĝis, folio el lia lerneja kajero. Krome temas pri fotoj de la fortreso de Chocim, kie Jan Sobieski kiel granda reĝa hetmano gvidis la venkan batalon. Aldoniĝas al ili mapoj kaj krokizoj dediĉitaj al la venkoj de la reĝo apud Vieno kaj Párkány, portretoj de la reĝaj familianoj. La ekspozicio proksimigas la genealogion de Sobieski-gento. Ĝiaj posteuloj estis i.a. la lasta imperiestro de Aŭstrio-Hungario Karlo la 1-a Habsburg, la lasta reĝo de Italio, Humbert la 2-a, kaj la lasta reĝo de Bulgario, Simeon la 2-a.

El la elsendo 21.02.2020. Legas  Gabi – 1’20”