Verkojn de du nuntempaj japanaj artistoj – fotografisto Nobuyoshi Araki kaj ceramikisto  Shiro Tsujimura  eblas rigardi en la krakova Muzeo Manggha. Ambaŭ artistojn ligas laboremo, senkompromisemo kaj sendependeco. Araki distanciĝas disde firmaj reguloj. Kreante propran arton li rompas certajn principojn i.a. moralajn en siaj erotikaj fotografaĵoj. Tsujimura referencante al tradiciaj japanaj teknikoj produkti ceramikaĵojn kreas aŭtorajn skulptistajn formojn. La ekspozicio estas titolita „Rande de ombro”. Ĝia aranĝo referencas al la grava en la japana estetiko principo, ke valoraj objektoj rigardataj en plena lumo perdas je sia valoro, fariĝante ordinaraj kaj banalaj. Ne la lumo, sed la ombro kaj duonlumo elstarigas misteran belon. La ekspozicio daŭros ĝis oktobro. Dume ĝi estas vizitiebla nur individue.

El la elsendo 29.05.2020. Legas Gabi – 1’14”