La ne prezentata ĝis nun 16-jarcenta bildo „Madono kun la Infaneto inter la dancantaj anĝeletoj” el la staplejo de Lucas Cranach la Aĝa, estas unu el la atrakciaĵoj de la ekspozicio „Cranach en Wawel-kastelo” funkcianta ĝis la 24-a de oktobro. Multo elmontras, ke ĝi kreiĝis en la pentrista laborestaplejo de Lukas Cranach la Aĝa, sed la artkonservistoj ne certas ĉu li mem estas ĝia aŭtoro.
La apartenanta al la krakovaj franciskanoj verko dum jaroj troviĝis en ilia klostro. Fine de la pasinta jaro ĝi trafis al la Wawel-kastelaj laborejoj, kie ĝi estis subigita al pluraj ekzamenoj. „Madono kun la Infaneto inter la dancantaj anĝeletoj” estis pentrita sur la tilia lignotabulo 60- je 40-centimetra. Sur ĝia dorso troviĝas eta informo, ke la bildo devenas el Germanio, sed ne estas sciete kiom longe ĝi estis la franciskana posedaĵo. La bildo povis kreiĝi inter la 1520-a kaj la 1525-a jaroj. Ĝi estas ekspoziciata kun aliaj verkoj de Cranach. El la Arkidioceza Muzeo en Vroclavo estis pruntita „Madono sub abioj”, taksata kiel unu el la plej valoraj bildoj en Pollando. El la kolekto de la Reĝa Kastelo en Wawel devenas krome „Kristo benanta infanojn” kaj „Portero de Georgo Barbohava”. La vizitantoj povas rigardi ankaŭ „Porteron de Juna Viro” de Lukas Cranach la Juna.

El la elsendo 25.06.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 43″