En julio kaj en aŭgusto eblos viziti la judan tombejon en la varsovia kvartalo Bródno, ĉe la dekstraborda Varsovio. La plej malnova juda tombejo en la pola ĉefurbo estis establita en 1780 origine sur la areo de neplena unu hektaro. Aktuale post la milita rekonstruo de la kvartalo ĝi okupas la areon de 13,5 hektaroj.
Dum la 1-a mondmilito la tomejo estis grave damaĝita. I.a. rusaj soldatoj malkonstuis parton de ĝia ĉirkaŭbarilo. La Juda Konfesia Komunumo klopodis refreŝigi ĝian aspekton en la intermilita periodo, sed la 2-a mondmilito alportis pliajn damaĝojn. En 1941 la germana okupaciinto fermis la tombejon. La ĉirkaŭbarilo estis komplete forigita kaj la tomboŝtonoj estis utiligitaj kiel pavimo en militistaj ostaĝejoj proksime de Varsovio kaj por konstruado de bunkroj. En decembro1947 okazis en ĝi la lasta sepulto, la solena entombigo de la viktimrestaĵoj el diversaj partoj de Varsovio.
Fine de 2012 la tombejo estis transdonita al la Juda Konfesia Komunumo en Varsovio. Dum la someraj julio kaj aŭgusto nunjare eblos viziti ĝin ĉiudimanĉe inter la 10-a kaj la 16-a horoj.

El la elsendo 18.06.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 32″