La jubileon de la 425-jariĝo solenas nunjare la Gdanska Biblioteko, la dua laŭ la grandeco – apud la Biblioteko de la Jagelona Universitato – librejo en Pollando. Okaze de la jubileo ĝis la 13-a de aŭgusto funkcias ekspozicio „Monumento super jarcentoj. Bibliotheca Senatus Gedanensis 1596-2021″.
La Gdanska Librejo estis establita en 1596 kiel biblioteko por la funkcianta en la urbo ekde 1558 protestanta Gdanska Gimnazio. Nun kiel la Gdanska Bilioteko ĉe la Pola Sciencakademio ĝi disponas pri pli ol unu miliono da katalogitaj pozicioj, inter kiuj troviĝas veraj unikaĵoj i.a. mezepokaj vaksaj tabuletoj, mane skribita teutona misalo, la unua presita mara atlaso, kolekto de muzikpresaĵoj de Georg Knoff, ĉiuj presitaj verkoj de Jan Heweliusz, fotografaĵoj de la 19-jarcenta Gdansko rivelitaj sur salpapero.
Inter 12 mil manuskriptoj 389 estas mezepokaj, devenante el la gdanskaj preĝejaj kaj klostraj bibliotekoj. La plej valoran parton de la presaĵoj el la 15/18-a jarcentoj konsisitigas 675 inkunabloj. La ikonografia kolekto konsisitas el pli ol 90 mil elementoj. Grafikaĵoj kaj pentraĵoj – ĉ. ok kaj duona mil ekzempleroj – rilatas al Gdansko prezentante alrigardojn al la urbo, ĝiajn fragmentojn aŭ unuopajn konstruaĵojn. La kartografia kolekto konsistas el pli ol 12 elementoj, inter kiuj la plej valoraj estas atlasoj kaj kartografiaj verkoj de la flamanda-nederlanda, franca kaj german skoloj. En tiu kolekto troviĝas ankaŭ la plej malnova atlaso de Baltiko el 1695. La Gdanska Biblioteko enhavas krome dokumentojn pri la socia vivo – afiŝojn, flugfoliojn, statutojn ks. Ĝi kolektas ankaŭ presaĵojn el la periodo 1801-1945.
La jubileaj solenadoj daŭros la tutan jaron. Por aŭtuno estas planataj pliaj ekspozicioj: „La Gdanska Biblioteko kaj ĝia historio” kaj „Nia historio – laborantoj de la Gdanska Biblioteko 1945-2021”.

El la elsendo 18.06.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 2′ 44″