Dum la 30-a Librofoioro en Abu Zabi, la Unuiĝintaj Arabaj Emirandoj Pollandon en majo reprezentis la libroeldonejo Manuscriptum, de kelkaj jaroj taksata kiel unu el la plej bonaj en la mondo eldonantoj de faksimilaj kaj artaj libroj. Manuscriptum kunportis faksimilojn unikajn. Kiel trezoroj de la monda heredaĵo ili estas de jaroj aŭ jarcentoj zorgeme gardataj en polaj kaj mondaj librokolektoj. Temas pri la kolekto „7Wonders”, kiun formas sep mirobjektoj de la monda eldonheredaĵo, inkluzive de Gutenberg-Biblio el la Dioceza Muzeo en Pelpin. La libroj kiel faksimiloj, t.e. sciencaj kopioj spegulantaj la originalojn en la skalo 1:1 (unu je unu), estis tuj disvenditaj. La tutan kolekton aĉetis la edukministerio de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj konforme al la principo „unu bildo anstatŭigas 1000 vortojn” por realigi projekton, kiu ebligos al emirlandaj lernantoj fari eksterordinaran veturon en tempo kaj spaco. Ili propraokule povos konatiĝi kun pergamenaj rulaĵoj ornamitaj per hieroglifoj, kun paĝoj zorge kaligrafiitaj, kun la presverko de Gutenberg, kun spegulskribitaj notoj de genia maldekstramanulo aŭ kun mistera manuskripto, kiun ne malĉifris kriptologoj, lingvistoj, nek NASA-komputiloj.
La troviĝanta de jaroj en la Dioceza Muzeo en Pelpin (la norda Pollando) originalo de Gutenberg-Biblio estas unu el la 20 kompletaj ekzempleroj troviĝantaj en la mondo. La valoro de la originalo i.a. pro la enestanta en ĝi la unua preseraro en la Paska Liturgio pri „felix culpa” egalas al 150 milionoj da dolaroj.

El la elsendo 18.06.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 1′ 59″