Kulturkroniko
Ekspozicio pri poloj trovintaj militrifuĝejon en Irano
Dum sia antaŭnelonga vizito en Irano, la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Zbigniew Rau malfermis ekspozicion en la teherana Akademio de la Belartoj „La trakoj de Espero. Odiseo de Libereco”. Ĝi estos rigardebla ankaŭ en Isfahan, laŭvica urbo ligita kun la historio de polaj ekzilitaj el la lando fare de Sovetunio. La ekspozicio proksimigas ne nur ilian historion, sed ankaŭ pli vastan kuntekston de la 2-a mondmilito, kiam antaŭ 80 jaroj poloj kune kun la armeo de generalo Anders forlasis la sovetian ekzilon kaj estis akceptitaj en Irano. Tiu ĉi lando fariĝis tiam la rifuĝejo por miloj da poloj, kiuj dum la evakuo de la Pola Armeo sub la komando de generalo Anders povis forlasi la >nehoman sovetian ekzilejon< kaj en septembro 1942 estis dislokitaj en Irano kaj Irako.
Inter la 24-a de marto kaj la 4-a de aprilo 1942 tra la haveno en Krasnowodsk – nun Turkmenbaŝi – al Irano estis evakuitaj 43 850 personoj, inkluzive de 33 mil soldatoj. Akompanis ilin miloj da civiluloj, inkluzive de infanoj, elĉerpitaj fizike kaj psike post la estado en la foraj regionoj de Sovetunio. Por multaj tio estis la unusola ŝanco transvivi. La dua etapo de la evakuado okazis en aŭgusto. Al la haveno Pahlavi – nun Bandar-e Anzali – oni transportis ĉirkaŭ 70 mil soldatojn kaj civilulojn. Sume en Irano estadis preskaŭ 120 mil polaj civitanoj. Parto de ili restis tie ĝis la militfino. La urbo Isfahan perskribis apartan paĝon en la historio de poloj evakuitaj al Itano. Nome ĝi akceptis apartan grupon de la polaj rifuĝintoj, infanojn, ĉefe orfojn, kiuj dank’ al korfavora, varma rilato de irananoj povis ne sole transvivi, sed ankaŭ lerni kun siaj samaĝuloj. Unu el tiuj infanoj estis konata pola esperantistino Ada Fighiera Sikorska, kiu priskribis sian historion en la aŭtobiografia libreto „De tajdo ĝis minaretoj’.
Dum la inaŭguro de la ekspozicio la pola ministro emfazis dankemon pro la sevavara helpo de Irano en la jaroj de la 2-a mondmilito, pro zorgo kun kiu polaj tombejoj kaj lokoj de memoro en Irano estas flegataj.
El la elsendo 20.05.2022. Legas Maciek kaj Barbara – 02’51”
Verkoj de Gian Giacomo Caraglia en Wawel-kastelo
La kolektoj de la Reĝa Kastelo en la krakova Wawel riĉiĝis je 29 grafikaĵoj kaj signita, orumita plateto aŭtoritaj de Gian Giacomo Caraglia. La donaco havas apartan signifon por Wawel-kolektoj, ĉar la renesanca gravuristo kaj oraĵisto dum 25 jaroj estis ligita kun la kortego de Jagelonoj. Rekone pro siaj laboroj Gian Giacomo Caraglia ricevis de la reĝo Sigismundo Aŭgusto nobeltitolon. Li estis ankaŭ honora civitano de Krakovo. Laŭ la reĝa komisio li kreis preciozajn verkojn de la juvelista arto. Liaj krokizoj nun riĉigintaj Wawel-kolektojn rekreas pentristajn verkojn de la itala renesanco kun la scenoj bibliaj, historiaj kaj mitologiaj de tiaj artistoj kiel Rafaelo, Ticiano, Rosso Fiorentino kaj Parmigiani. La ĵus transdonitaj verkoj al Wawel-kastelo en plimulto ligantaj kurpogravuraĵojn kun akvafortoj devenas de antaŭ la 1538-a jaro. Ĝis nun konserviĝis sole kelkdek liaj verkoj. Ili estos prezentitaj publike venontjare en ekspozicio „Bildo de la Ora Jarcento”, dediĉota al la kulturo, arto kaj scienco en la Jagelona Kortego.
El la elsendo 10.05.2022. Legas Maciek – 01’22”
Pola simbolismo en munkena ekzpozicio
Ĝis la 7-a de aŭgusto 2022 en Munkeno en la tiea Kunsthalle daŭras la ekspozicio de la pola simbolismo inaŭgurante la programon „Fokus auf Polen”. Ĝi enhavas pli ol 130 elstarajn artverkojn el la publikaj kaj privataj kolektoj. Temas pri la unua tiom ampleksa en Germanio prezento de la pola arto el la limo de la jarcentoj. Patronecon super ĝi transprenis la prezidentoj de Pollando kaj Germanio Andrzej Duda kaj Frank-Walter Steinmeier. La pola simbolismo estas prezentita kiel aparta arta kaj socia fenomeno ligita same kun transformiĝoj sur la eŭropa arta scenejo kiel ankaŭ polaj politikaj ambicioj kaj esperoj pri reakiro de suvereneco. La enhava varieco – de popolarta inspiro ĝis fasciniĝo pri mitologio kaj historio – reliefigas la enhavan kaj spektaklecan riĉon de simbolisma petroarto. Ĝian forton inspirantan al agadoj favore al la nacia renaskiĝo kaj individua libereco. La munkena publiko konatiĝas kun verkoj de tiaj renomaj polaj artistoj de la menciita epoko, kiel Olga Boznańska, Jacek Malczewski, Jan Matejo, Józef Mehoffer, Władysław Podkowiński, Ferdynand Ruszczyc, Kazimierz Sichulski, Wojciech Weiss, Witold Wojtkiewicz, Leona Wyczółkowski. La ekspozicion akompanos riĉa prelega, filma kaj muzika programo.
El la elsendo 10.05.2022. Legas Maciek – 01’33”
Murpentraĵo en Bruselo omaĝe al Maria Skłodowska-Curie
En Bruselo estis inaŭgurita muralo, murpentraĵo omaĝanta la figuron de Maria Sklodowska-Curie. Ĝia aŭtoro estas Mona Tusz el Katowice, kiun al kunlaboro invitis Pola Instituto en Bruselo.
En la bildo dominas safiraj koloroj kaj unuaplane estas prezentita aŭtomobilo, iam difinata „eta curie”. Temas pri aŭtomobiloj kun rentgenuma aparataro, kiujn stiris Maria Skłodowska-Curie ekzamenante vunditajn soldatojn dum la 1-a mondmilito, ankaŭ en Belgio. La tuta murpentraĵo bildigas la vivhistorion de la sciencistino notante same datojn kiel ankaŭ ŝiajn inventaĵojn. La murpentraĵo troviĝas sur la flanka muro de la konstruaĵo apartenanta al la Hospitalo de St-a Johano en Bruselo en la centro de la urbo. Apudas ĝin du kunlaborantaj institucioj – Universitato Odisee posedanta radilogian instituton kaj filio de la Kliniko de s-ta Johano – Terranova, moderna centro de medicina kaj socia protekto.
La verko de la pola artistino troviĝos en la registro de la bruselaj murpantraĵoj bildigantaj la sciencan laboron kaj kreadon de elstaraj virinioj.
El la elsendo 10.05.2022. Legas Milada – 01’44”
La muzea-eduka centro en la parko Riverbuŝo de Warta-rivero
En la unuaj tagoj de printempo komencis funkcii la muzea-eduka centro „Riverbuŝo Warta” en la loko Słońsk (la okcidenta Pollando). Ĝi prezentas la riĉon de la naturaj kaj kulturaj valoroj de la regiono. Sur la surfaco de preskaŭ 900 kvadrataj metroj troviĝas cento da edukstandoj ebligantaj al la vizitantoj konatiĝi kun la regiona flaŭro kaj faŭno. Situante rande de la Nacia Parko, de kiu deriviĝas ĝia nomo, ĝi ebligas ligi la promenadon, bicikladon kun vizitado. Inter la atrakciaĵoj troviĝas flugoj per balono super la akvoterenoj aŭ virtuala boatnavigado. En granda akvario kun la kapacito de 3,5 mil litroj eblas rigardi multajn fiŝspeciojn, kiuj vivas sur la tereno de la Nacia Parko.
Krom la ekspozicia parto en la Centro troviĝas kafejo kaj konferencaj salonegoj. La objekto estas adaptita por la personoj handikapitaj.
El la elsendo 30.04.2022. Legis – Maciek – 01’04”
Kolektistaj pasioj de la magnata familio Potocki
Ekde la komenco de aprilo en la Muzeo-Palaco de Johano la 3-a Sobieski en la varsovia Wilanów funkcias nova ekspozicio. Ĉe la unua etaĝo de la palaca galerio ĝi prezentas la fruktojn de la kolektista pasio de la magnata familio Potocki, la posedanto de Wilanów-palaco lime de la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Grupigitaj objektoj rilatas al la herooj de la pola historio kaj memorindigas la dramecajn batalojn por sendependeco en la aneksoperiodo, kiam Pollando estis dispartigita inter Rusio, Aŭstrio kaj Prusio. La vizitantoj povas krome konatiĝi kun objektoj ligitaj kun la historio kaj ikonografio de Wilanów mem. La ekspozicio refreŝigas la memoron pri la iama Wilanów-biblioteko, en kiu i.a. estas prezentataj la plej gravaj pentraĵoj el la kolekto inaŭgurita de Stanisław Kostka kaj Aleksandra Potocki. Temas i.a. pri fama pentraĵo “Salvator Mundi”, iam opiniata kiel la tolaĵo de Leonardo da Vinci kaj verkoj ligitaj kun la kreado de Rubens. En la fejsbuka profilo de la Muzeo oni memorigas, ke Stanisław Kostka kaj Aleksandra Potocki en 1805 disponigis siajn kolektojn al la publiko. Ilian popularigan verkon daŭrigis iliaj posteuloj, dank’ al kiuj la kolekto estis ampleksigita kaj la Wilanów-rezidejo aldone popularigita.
El la elsendo 30.04.2022. Legis Pamela – 01’36”
Memormuzeo omaĝe al loĝantoj de Oświęcim-tero
En la ĵusaj tagoj estis oficiale malfermita Memormuzeo pri loĝantoj de Oświęcim-tero. Tiu nova centro kreiĝis sekve de la ideo pri konstanta ekspozicio dediĉita al la loĝantoj de Oświęcim, kiuj portis helpon al la malliberigitoj de Auschwitz-koncentrejo. Ĝi etendiĝas sur tri etaĝoj de la konstruaĵo de antaŭ la 1916-a jaro, komence servanta al la loka bakejo. En la jaroj 1940-44 kiel Lagerhaus ĝi estis staplejo de grio, faruno kaj sukero por la koncentreja SS-anaro. Auschwitz estis kreita de germanoj en 1940 kiel malliberejo de poloj. La kreita du jarojn poste Auschwitz II-Birkenau fariĝis ekstermejo de judoj.
Ĉe la unua etaĝo de la rekonstruita en la lastaj jaroj domo la ekspozicio proksimigas la belecon de Oświęcim-regiono. Troviĝas tie i.a. skulptaĵo de Igor Mitoraj, kiu pasigis sian infan- kaj junulaĝon en la apud-urba Grojec. Ĉe la dua etaĝo eblas rigardi fotojn rilatajn al la intermlita periodo kaj al la periodo de la germana okupacio. La ekzpozicio en la parto dediĉita al la milito havas formon de labirinto. En apartigitaj spacoj la vizitano povas aŭskulti rememorojn de poloj, aktive helpantaj al la malliberigitoj. La tria, subtegmenta ekspoziciparto simbolas sekuran lokon garantiitan de polaj familioj al la fuĝintoj el Auschwitz. Ĝia lasta parto rakontas pri la unuaj postmilitaj monatoj kaj ankaŭ pri reprezalioj, kiujn suferis Oświęcim-loĝantoj pro sia helpa aktivado dum la milito.
La 1-an de majo la muzeon povis rigardi loĝantoj de Oświęcim kaj ĝia regiono, la sekvan tagon ĉiuj vizitantoj. En majo kaj junuio la muzeo estas vizitebla senpage. Historiistoj de Auschwitz-muzeo identigis ĉirkaŭ 1200 nomojn de personoj, kiuj aktive helpis al la malliberigitoj de la koncentrejo. Sur la apukoncentreja tereno funkciis organizita rezistomovado, en kiu aparte distingiĝis partizana taĉmento de Landa Armeo.
El la elsendo 30.04.2022. Legis – Maciek 02′ 26”
Kieva Simfonia Orkestro en Varsovio
En Varsovio estadas la Kieva Simfonia Orkestro, kiu en Pollando pretigas sin al sia koncerta itinero tra Eŭropo. Ilia unua koncerto okazis en la Nacia Filharmonio en Varsovio. La plej proksiman sabaton ili prezentiĝas en la Filharmonio de Lodzo. Pri la venigo de ukrainaj muzikistoj klopodis la plenumdirektoro de la Kieva Orkestro. Sekve de tio pli ol 100 persona orkestro kun familianoj kaj infanoj troviĝas en Varsovio. Dum la koncertoj ili plenumas muzikon de ukrainaj komponistoj Maksym Berezowski, Myrosław Skoryka, Borys Latoszyński. Oni ludos ankaŭ komponaĵojn de renoma pola komponisto Henryk Wieniawski. Post koncertoj en Pollando la Kieva Simfonia Orkestro prezentiĝos i.a. en Berlino, Hamburgo, Dresdeno. En 2022 kiel la unua orkestro el la Orienta Eŭropo ĝi komencas kunlaboron kun la internacia agentejo KD Schmid.
El la elsendo 20.04.2022 Legis Maciek – 01’02”
Mozaiko dediĉita al Jesuo en Megiddo
En Megiddo en la norda Israelo estis retorvita eksterordinara planka mozaiko dediĉita al Jesuo, kion konfirmas surskribo „Al Dio, Jesuo Kristo”. Tiu rara historia antikvaĵo troviĝas ene de la muroj de la loka malliberejo konstruita antaŭ kelkdek jaroj. Post kiam arkeologoj en la jaroj 2004-2008 entreprenis tie siajn laborojn oni decidis transloki la malliberejon. Tiun decidon la isrealaj aŭtoritatoj alprenis antaŭ unu semajno. Oni esperas, ke ĝis somero oni alilokos la malliberejon kaj la mozaiko povos esti prezentita al la vizitantoj. Dum siaj laboroj la arkeologoj malkovris restaĵojn de la juda vilaĝo el la romia epoko. Aparte impresis malkovro de frua kristana socio, longe antaŭ kristanismo fariĝis oficiala religio. Ĝiaj membroj estis romiaj oficiroj. Antaŭ ol la romianoj forlasis Megiddo-n ili protektis la mozaikon tiel, ke ĝi transdaŭris ĝis nun en perfekta stato.
El la elsendo 20.04.2022, legis Maciek – 01’10”
Malnovaj muziknotoj retrovitaj en Hosianum
En la Biblioteko de la Supera Sacerdotiga Seminario >Hosianum< en Olsztyn (la norda Pollando) estis retrovitaj ĉirkaŭ 800 muziknotoj de komponaĵoj kun religia karaktero, kiujn en la regiono de Varmio plenumadis iam la preĝejaj kapeloj. Nun parto de ĉi tiuj komponaĵoj estis surbendigitaj kaj eblas ilin aŭskulti senpage en la interreto ĉe la paĝo hosianum.pl. Por ke ilia plenumo konformu al la spirito de la epoko la surbendigoj okazis en la katedralo de la urbo Frombork. La publika prezento de ĉi tiuj komponaĵoj okazos en junio en la kolegiato de la urbo Dobre Miasto kaj en aŭgusto en Frombrok. La plej malnovaj komponaĵoj, kies muziknotoj estis retrovitaj, povas deveni el la 16-a jarcento. En la iama Varmio la preĝejaj kapeloj akompanis la liturgiajn celebradojn. Iliajn spurojn oni pridokumentis en ĉiuj regionaj urboj kaj eĉ en iuj vilaĝoj. Temis i.a. pri arioj, vesproj, litanioj, mesoj kaj ankaŭ simfonioj. Jam en la 14-a jarcento en la varmiaj urboj funkciis lernejoj, en kiuj la lernantoj – krom lerni la legadon kaj skribadon – povis ekzerciĝi pri la liturugio kaj religia kanto, povis lerni instrumentan muzikon. La plej grandan signifon en la diocezo havis la katedrala lernejo en Frombork. La alia kun la sama karaktero estis kolegiata lernejo en Dobre Miasto establita en 1347. La retrovitaj muziknotoj ankoraŭ estas analizataj kaj povas esti, ke baze de ili kreiĝos plia disko kun la malnova religia muziko.
El la elsendo 10.04.2022. Legas Maciek – 1′ 48″