Vendrede komenciĝis en Ukrainio la reta trarigardo de la dokumentaj filmoj de Krzysztod Kieślowski „Kieślowski. Biografio dokumenta”. Tiel oni omaĝas la 80-an naskiĝdatrevenon de la elstara pola filmisto kadre de la nunjara DocuDays UA International Human Rights Documentary Film Festival. La dokumenta filmkreado de Kieślowski estas multe malpli konata al eksterlandaj filmspektantoj, do la evento celas popularigi liajn atingaĵojn ĉi-sfere aparte inter junaj spektantoj. Oni rigardos tiajn filmojn kiel i.a. „Babilantaj kapoj”, „Laŭ la vidpunkto de nokta gardisto”, „Biografio”, „Fabriko”, „7 virinoj diversaĝaj”. En la komenca periodo de sia kreado Kieślowski evitadis ĉian manipuladon, kaj kiel tian li taksis tro bizaran fimhistorion, videblan filmkonstruon, informan aŭ aŭtoran komenton, ĉar liaopinie filmoj ne devas pritaksi fenomenojn nek heroojn. La plej proksiman lundon kadre de la ciklo ‘Tete-a-tete’ pola reĝisorino Agnieszka Holland rakontos pri Kieślowski kiel reĝisoro kaj kolego. Adam Ślesicki el Doc Lab Poland kaj produktistino Anna Stylińska gvidos retajn prelegojn pri la produktado kaj disvatigado de dokumentaj filmoj. La nunjara eldono de DocuDays UA okazos nur rete en la platformo DOCU/SPACE”.

El la elsendo 26.03.2021. Legas Maciek – 1′ 32″