Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Miniaturaj ikonoj en la muzeo de Supraśl

En la Muzeo de Ikonoj en Supraśl en la nordorienta Pollando daŭras la portempa ekspozicio de 118 miniaturaj ikonoj rusaj, grekaj kaj el Balkanio el la periodo inter la 17-a kaj 20-a jarcentoj. Ili devenas el la propra riĉa kolekto de de la muzeo kaj el privataj kolektoj. La ekspoziciataj ikonoj prezentas Dipatrinon, Kriston kaj ankaŭ aliajn sanktulojn alvokatajn en diversaj vivcirkonstancoj. Ekzemple sankta Bonifaco estis helponta kaze de gorĝomalsanoj, kaj sankta Nikolao estis patrono de vojaĝantoj kaj maristoj. Miniaturaj ikonoj servis por la persona uzo, por persona devoteco. Kvankam ikonoj vekas asociaciojn unuavice kun kirkoj kaj liturgiaj spacoj, ili kutimis akompni homon ĉe ĉiu vivetapo. En la hejma spaco ili estis lokataj unuavice en la tiel nomataj sanktaj anguloj. Miniaturajn ikonojn oni enmanigadis sojle de vojaĝo, oni venigadis ilin de la pilgrimadoj. Pro la pandemiaj rigoroj la ekspozicio dume ne estas vizitebla fizike. En la sociaj profiloj de la Muzeo estas rigardebla raporto pri ĝia inaŭguro.

El la elsendo 30.04.2021. Legas Przemek – 1′ 18″

Praplenumo de la konĉerta versio de la opero Ijob

La plej proksiman dimanĉon en la jutuba kanalo de la Pola Reĝa Operejo estos prezentita la konĉerta versio de la opero Ijob de Krzesimir Dębski por la tekstoj de Karol Wojtyła. Wojtyła verkis la teatraĵon kiel 20-jarulo en 1940 en la daŭro de la 2-a mondmilito. Kvankam la teksto rakontas la tragedion de Ijob la verko de pli posta Johano Paŭlo la 2-a klare ligas al la politika situacio de Pollando dum la germana okupacio. En la letero al la reĝisoro Mieczysław Kotlarczyk Karol Wojtyła skribis pri sia nova dramverko „greka laŭforme, kristana per la spirito, eterna pro la enhavo….dramo pri la suferado „Ijob”. Krzesimier Dęski en komento pri la mesaĝo de sia komponaĵo skribis i.a., ke ĉiuj homoj pli aŭ malpi frue spertas suferon. Iuj frontas ĝin pli frue, ĉe diversaj vivetapoj, aliaj nur en la vivofino”.

El la elsendo 23.04.2021. Legas Maciek – 1′ 04″

La libro pri Pilecki en la japana lingvo

En la japana lingvo ĵus aperis libro de Adam Cyra dediĉita al kapitano Witold Pilecki. Ĝis nun la libro pri fama volontula malliberigito en Auschwitz – malkaŝinta al la mondo la ekstermadon de judoj – aperis en la lingvoj angla, germana, itala, portugala, finna kaj du ĉinaj. La japana eldonejo Misuzu Shobo el Tokio akiris la eldnrajton de la sendependa eldonejo Aquila Polonica, specialistiĝanta pri eldonado de anglalingvaj tekstoj pri polaj spertoj el la periodo de la 2-a mondmilito. La libro kun enkonduko de profesoro Norman Davis kaj antaŭparolo de la ĉefrabeno de Pollando estis tradukita el la originala pola manuskripto. Ĝi rakontas la historion de la pola oficiro, kiu anoncis sin kiel volontulo por sekreta misio. Li lasis sin aresti de germanoj kaj estis sendita al la koncentrejo Auschwitz. Lia misio estis kontrabandi sekretinformojn al aliancanoj kaj inter la malliberigitoj organizi rezistomovadon. Pilecki brile plenumis la mision, en kies daŭro li spertis tri jarojn de brutaleco, malsato kaj malsanoj. Sekretajn raportojn de Pilecki el Auschwitz aliancanoj ricevis komence de 1941. Ili estis inter la unuaj, kiuj plene malkaŝis la kruelecon de la koncentrejo, inkluzive amasan ekstermadon de judoj. La libro ” The Auschwitz Volunteer: Beyond Bravery” kun rekono estis akceptita de la usona gazetaro, i.a. de “New York Timesa”, “The Wall Street Journal”, “The New Republic”, “The Atlantic”, “Tablet Magazine”, “Publishers Weekly” kaj “The Jewish Journal”. Ĝi akiris prestiĝajn premiojn i.a. PROSE de la Societo de Usonaj Eldonistoj kaj en la konkurso Independent Book Publishers Association Benjamin Franklin. Ĝi estis distingita de History Book Club kaj Military Book Club.

El la elsendo 23.04.2021. Legas Maciek – 2′ 33″

Internacia konkurso pri juda temaro

La varsovia Juda Teatro kun la societo de ZAiKS-aŭtoroj deklaris Internacian Konkurson por la nuntempa artverko pri la juda temaro. La verkojn oni atendas ĝis la 15-a de septembro 2021. La celo ests instigi verkistojn de diveraj nacioj, kulturoj kaj tradicioj levi la temon ligitan kun la memoro konvinkite, ke de la kultivado de la memoro dependas tio, kiu socio ni estas, kiel ni komprenas nian civitanecon, kian nuntempon kaj estontecon ni konstruas. La konkurso havas malferman karakteron kaj konkursaĵon oni atendas en la lingvoj pola, jida, anga, rusa kaj hebrea. La organizantoj interesiĝas pri novaj valoraj dramtekstoj inspiritaj de vaste komprenata juda temaro kaj disvatigado de nuntempa teatra literaturo favoranta la evoluigon de dialogo kaj komprenemo sendepenede de diferencoj inter la homoj pro raso, sekso, konfesio aŭ socia statuso. La konkursrezultoj estos prezentitaj la 6-an de decembro 2021.

El la elsendo 16.04.2021. Legas Milada – 1′ 29″

Baldaŭ muzeo de Wyspiański

Oni planas, ke en novembro nunjare en la Nacia Muzeo de Krakovo kreiĝos konstanta ekspozicio de renoma pola artisto, Stanisław Wyspiański. Li estis la plej ĉiuflanka artisto de la artfluo Juna Pollando – dramverkisto, poeto, pentristo kaj grafikisto. Li okupiĝis ankaŭ pri la aplikata arto kaj arkitekturaj projektoj. La unika prezento de lia kreado troviĝos en la sidejo en la iama Europeum. La krakova Nacia Muzeo disponas pri la plej ampleksa kolekto de la verkoj de Wyspiański. Temas pri pli ol mil surpaperaĵoj, dek kelkaj oleopentraĵoj, arkivejo kun leteroj kaj personaj memoraĵoj kaj preskaŭ 600-libra kolekto. En la projektita ekspozicio la spektantoj rigardos preskaŭ 200 verkojn de la artisto, en plimulto tio estos plastikaj artobjekoj. En la subterejo de Wyspiański-muzeo troviĝos la librokolekto de Wyspiański kun liaj permanaj notoj, liaj grafikaĵoj kaj projektitaj de li teatraj kostumoj. Tie rigardeblos krome artafiŝoj por liaj enscenitaj spektakloj, filmfragmentoj de la plej famaj enscenigoj de liaj literaturaj verkoj. Teretaĝe vizitantoj rigardos portretojn de lia edzino, infanoj kaj amikoj. En la 1-a etaĝo de Wyspiański-muzeo oni konatiĝos kun verkoj ligitaj kun pliaj veftoj de lia kreao – religio kaj naturo, Wawel kaj ĝia historio, antikva historio. La verkoj de Wyspiański estis inter 2017 kaj 2020 prezentataj en la Nacia Muzeo de Krakovo en 5 ekspozicioj, kiujn vizitis ĉirkaŭ 400 mil personoj.

El la elsendo 16.04.2021. Legas Pamela – 1′ 47″

La plej valoraj atlasoj restaŭritaj

La plej valoraj kaj plej malnovaj atlasoj el la kolektoj de la Bilbioteko de Raczyński-familio en Poznano estis subitaj al konservistaj laboroj kaj bitigitaj. Dank’ al tiuj klopodoj ili servos al esploristoj dum sekvaj centoj da jaroj. Inter la volumoj destinitaj por kompleksa riparo kaj restarŭro troviĝis unu el la plej malnovaj historiaj atlasoj, eldonita en Venecio en 1574. Ĝi estas dediĉita al la turka-venecia milito 1570-1573. Kelkdek mapoj de la atlaso prezentas ĉefe insulojn situantajn en la orienta parto de Meditereaneo kaj fotikigitajn apudbordajn urbojn, kelkfoje kun bildo kaj priskrbo de la okazantaj en ĝi militagadoj. Entute per la protektaj laboroj – kiujn gvidis kelkaj konservistaj laboratorioj dum du jaroj – estis ĉirkaŭprenitaj 23 titoloj en 32 volumoj. La pritaksa valoro de ĉiuj verkoj egalas al 6,5 milionoj da zloroj. Okazis krome bitigo de la verkoj, kio estas pli taŭga formato por esploristaj laboroj ol originalo. La motivoj de la plej belaj atlasoj troviĝos sur memoraĵoj distribuataj de Raczyński-biblioteko. La konservistaj laboroj de la plej valoraj atlasoj okazis kadre de pli ampleksa projekto koncernanta tutecan modernigon de la biblioteka konstruaĵo, kiu estos finita en la lasta jarkavoron de la 2021.

El la elsendo 10.04.2021. Legas Maciek – 1′ 35″

Pola Instituto en Budapeŝto pri Batory-Jaro

Unu el la patronoj de la 2021-a jaro en Pollando estas la reĝo Stefan Batory. Nunjare pasas la 445-a datreveno post kiam, kiel la edzo de Anna Jagiellonka, li fariĝis iure uxoris la reĝo de Pollando. Nunjare pasas ankaŭ la 450-a datreveno post kiam li estis elektita la princo de Transilvanio. Pola Instituto en Budapeŝto responde al la iniciato de du hungaraj organizaĵoj – Societo por Historia Rekonstruo Batory-Bem en Budapeŝto kaj Fondaĵo de Stefan Batory en lia hejmurbo – en sia paĝo instalis specialan subpaĝon dediĉtan al la datrevenoj. Kiel la unuaj estas prezentitaj tri libroj eldonitaj de Societo pri Hungaraj Memoraĵoj en la Mondo. Unu el ili prezentas la plej gravajn artverkojn kaj historiajn objektojn ligitajn kun la figuro de Batory, la alia disponigas kolekton da gazetaraj tekstoj aperintaj en Hungario en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento lige kun la 400-a naskiĝdatreveno de Batory. La tria enhavas la plej gravajn informojn pri la ŝipo „Batory”. La Pola Instituto deklaris sin esti malferma je ĉiuj ideoj rilataj al la solenadoj de la Jaro kaj deklaras sian kunlaboremon kun la organizataj en Hungario ĉi-rilataj kvizoj, konkursoj kaj aliaj eventoj.

El la elsendo 10.04.2021. Legas Maciek – 1′ 27″

Karesma kurteno de Łodygowice

Al konservistaj laboroj estis subigita la karesma kurteno el la loko Łodygowice en la suda Pollando. Ĝi kreiĝis en la 1832-a jaro en la metiista stablo de pentristo Andrzej Krząstkiewicz kaj servis por kovri la ĉefaltaron de la ligna preĝejo en la Karesma Periodo ekde la 5-a karesma dimanĉo ĝis la Sankta Merkredo. La teksaĵo kun la dimensio de 400 je 400 centimetroj estas la propraĵo de la loka paroĥo de s-taj Apostoloj Simono kaj Judaso Tadeo. La teksaĵo estas pentrita duflanke kaj prezentas unuopajn evangeliajn scenojn ligitajn kun la Pasiono. Aktuale la karesmaj kurtenoj estas tre maloftaj kaj ne plu uzataj. Kelkfoje tamen iliaj unuopaj enkadrigitaj scenoj rolis kiel pentraĵoj kaj tiel ĝis hodiaŭ estas rigardeblaj. La ĵus restaŭrita karesma kurteno el Ładygowice pro sia riĉa ikonografio estas objekto eksterordinara. En la daŭro de la konservistaj laboroj oni ĝin riparis, purigis kaj revenigis al ĝi kolorintensecon. Tio okazis kadre de la unia projekto disponiganta al la publiko objektojn de la Religia Ligna Arkitekturo de la diocezo de Bielsko-Żywiec. La ligna preĝejo el la jaroj 1634-35 estas nun ankaŭ subigita al la konservistaj laboroj. Kune kun kelkaj lignaj sanktejoj de la regiono ĝi formos plurobjektan muzeon.

El la elsendo 03.04.2021. Legas Gabi – 1′  47″

La verkaro de Szymborska en Arkta Arkivo

Baldaŭ la tuta verkaro de Wisława Szymborska, la pola Nobel-premiitino el 1996 estos deponita en la Monda Arkta Arkivo ĉe Spicbergo. La transdono de la bitigita versio de ŝiaj verkoj okazos la 8-an de aprilo 2021. En la transdonota datumaro troviĝas ĉiuj ŝiaj poeziaj kaj prozaj verkoj, felietonoj kaj leteroj ĝis nun publikigitaj. La Monda Arkta Arkivo estis establita en 2017 fare de la norvega firmao Piql, kiu prilaboris novuman registroteknologion de donitaĵoj sur analoga datumportanto. La misio de la firmao estas protekti gravajn kulturverkojn. Se naciaj arkivejoj detruiĝus sekve de militkonfliktoj kaj elementaj plagoj la plej gravajn verkojn de la homaro eblus reakiri el la spicberga arkivo. Dum la 4-jara ekzisto de la Monda Arkta Arkivo oni disponigis al ĝi donitaĵojn de i.a. Eŭropa Kosma Agentejo, Nacia Muzeo de Norvegio kaj la Vatikana Biblioteko.

El la elsendo 03.04.2021. Legas Maciek – 1′ 13″

La 60-a Internacia Tago de Teatro

La plej proksiman sabaton la monda kultura mondo solenos Internacian Tagon de Teatro, kiu referencas al la inaŭguro de la Teatro de Nacioj en Parizo okazinta la 27-an de marto 1957. Proponis ĝin Arvi Kivimaa, la prezidanto de la Finna Centro de la Internacia Teatra Instituto dum ĝia monda festivalo en Helsinki. Ekde tiam la Tago estas kunordigata kaj solenata de pli ol 100 centroj de la Instituto en la tuta mondo. La Instituto mem estis establita en 1948 fare de 8 ŝtatoj inkluzive de Pollando kaj nun funkcias sub la aŭspicio de Unekso. La Tago estos solenata nunjare en pli ol 100 ŝtatoj, kaj kiel skribis en speciala mesaĝo por la 60-a eldono de la Tago brita aktorino Helen Mirren – la forta krea bezono de aŭtoroj, scenografoj, dancistoj, kantistoj, aktoroj, muzikistoj, reĝisoroj neniam estos sufokita kaj baldaŭ denove ekfloros. Ĉiujare la sekretariato de Internacia Teatra Instituto (ITI) petas elstaran homon de la teatro pri porokaza mesaĝo. La unuan en 1962 skribis verkisto Jean Cocteau. La nunjara mesaĝinto estas brita teatra, televida kaj filma aktorino, Helen Mirren i.a. distingita per Oskar-premio en 2007 pro sia rolo en la filmo „Reĝino”, per kvar BAFTA-premioj, tri Oraj Globoj, kvar Emma-distingoj kaj du premioj por la plej bona aktorino en la Filmfestivalo en Cannes. Ŝi ricevis ankaŭ la premion por la plej bona aktorino de la Filmfestivalo en Venecio. En 2003 Helen Mirren estis distingita per la Ordeno de la Brita Imperio.

El la elsendo 26.03.2021. Legas Maciek – 1′ 53″