En la okcidenta Londono en la Bunkro de Defendbatalo por Britio estos malfermita konstanta publika ekspozicio dediĉita al partopreno de polaj aviadistoj en la defendbataloj por Britio dum la 2-a mondmilito. Solena inaŭguro okazos post mildigo de la kronvirusaj restriktoj. Jam nun tamen en la interreta paĝo de la muzeo kaj en la sociaj forumoj aperis la rilataj al ĝi informoj. Notindas, ke alia kontanta ekspozicio dediĉita al la polaj pilotoj troviĝas en la proksima bazo de RAF Northolt, sed pro tio, ke temas pri militista objekto ĝi ne estas vizitebla de la publiko. Kiel informas la muzeo en Uxbridge la baldaŭ disponigita ekspozicio prezentas la riskoplenajn vojojn tra kiuj Okcidenton atingis membroj de la Polaj Aviadfortoj post la germana kaj sovetunia invadoj kontraŭ Pollandon en 1939. La eksponataj objektoj kaj dokumentoj liveras informojn pri iliaj kromaj batalmisioj dum la 2-a mondmilito. La eksponaĵoj reliefigas ankaŭ diversajn rolojn de la Polaj Aviadfortoj, kiuj koncernas pilotojn, observantojn, surteran personalon kaj Helpan Aviadan Virinan Servantaron. Multaj estas prezentataj la unuan fojon. La decido pri la establo de ekspozicio omaĝanta polajn pilotojn estis alprenita okaze de la 80-jariĝo de la defendbatalo por Britio en 2020 fare de la komunumo Hillingdon, Protektokomitato pri Monumento de Polaj Aviadistoj. La iniciaton subtenis la pola ambasadoro en Londono. En la nuna Bunkro de Batalo por Britio dummilte troviĝis la operaca centro 11 de RAF. En la bataloj por la aerspaco de Brito polaj aviadistoj formis la duan plej grandan nacian grupon flanke de aliancanoj. Konsistigante ne plenajn 5 procentoj de pilotoj ili sukcesis pafkraŝi 10 procentojn de atakantaj germanaj aviadiloj.

El la elsendo 19.03.2021. Legas Maciek -2′ 07″