La spektaklon „Human”, inspiritan de koreaj mitoj kaj legendoj pretigis polaj artistoj el la Pantomima Teatro en Vroclavo kunlabore kun la korea muzika trupo Maytree kaj la pola bando Krzikopa. La spektaklo, kies premiero okazis en jutubo la 3-an de marto (https://www.youtube.com/watch?v=7fwTW4DsqBE) estas konsistero de internacia projekto Online Global Art Busking, kreiĝinta lige kun la 31-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Suda Koreio kaj Pollando. Fundamentas ĝin enpensiĝo pri la situacio de artistoj kaj spektantoj dum la kronvirusa pandemio. La spektaklo rakontas historion de knabo loĝanta sur insulo kaj amikiĝinta kun tigroj. Kiam unu el liaj amataj animaloj estas mortigita de lia propra patro knabo fuĝas el la insulo al nekonata loko, en kiu li transformiĝas en birdon”. Tiel manifestiĝas la homa deziro de libereco kaj intimado kun la naturo. La laboroj de la artistoj estis ĝisdate dokumentataj kaj baze de ili kreiĝas dusegmenta filmo, kiu en aprilo havos sian premieron en la korea publika televido KBS.

El la elsendo 26.03.2021. Legas Pamela – 1′ 19″