Nur pasintsemajne en la vilaĝo Orawka eblis post la unujara paŭzo rigardi en la tiea preĝejo de s-ta Johano Baptisto la unikajn Karesmajn Kurtenojn. Ornamitaj per Pasionaj Scenoj ĉi tiuj teksaĵoj kovras la altarojn dum Karesmo. Nunjare estis prezentitaj nur tri el ili kun la scenoj – „La vipado de Kristo”, „la Pentanta Maria Magdalena” kaj „Dipatrino pro sep vundoj doloranta”. La kvara kaj la plej malnova karesma teksaĵo en Orawka-sanktejo „Pieto ĉe la kruco” el 1676 ne estis prezentita pro konservistaj konsideroj. Tiuj – nun unikaj teksaĵoj – estis ĝenerale uzataj en la Mezepoko dum la karesma periodo. Origine temis pri kurtenoj blankaj aŭ violaj, kiujn poste oni komencis ornami per pasionaj motivoj. Tio ebligis al la kredantoj kontempladon kaj samtempe servis kiel la bilda evangeliinstruo. La Karesmaj kurtenoj en Orawka kalkuliĝas kiel vere unikaj, ĉar ĝis nun konserviĝis nur kelkdek ĉi-specaj historiaj teksaĵoj el Mezepoko, Renesaco kaj Baroko. La plej bone konata estas Großes Zittauer Fastentuch en Germanio el 1472. La Orawka-kurtenoj troviĝas en la ligna preĝejo el la 17-a jarcento. Ĝiajn internojn kovras polikromiaĵoj el 1711 prezentantaj biografiajn scenojn de sankta Johano Baptisto, Dekalogon kaj bildojn de 49 hungaraj sanktuloj. En la preĝejo funkcias la 17-jarcenta orgeno el 1670. Pasintjare la preĝejo de sankta Johano Baptisto en Orawka eniris la liston de la Polaj Historimonumentoj.

El la elsendo 10.04.2022. Legas Maciek – 2′ 06″