Antaŭnelonge en la Scienca Centro Experyment en Gdynia eblis rigardi artan instalaĵon, kiu popularigas la ideojn de la kvantuma fiziko. Tio estas „Light Travel”, la projekto el la sfero „arto kaj scienco”, kiun doktorino Karolina Wojnowska-Paterek, arkitekto el la Universitato de Mikołaj Kopernik en Toruno realigis kune kun sia edzo, profesoro de fiziko Tomasz Paterek el la Gdanska Universitato. „La vojaĝo de lumo” estis prezentita jam en Gdynia, baldaŭ ĝi akompanos konferencon dediĉitan al la kvantuma fiziko en Gdansko. Meze de aŭgusto eblos rigardi la instalaĵon en la ArtCentro de Bydgoszcz. La artistino intencas prezenti ĝin en kelkaj pliaj lokoj de Pollando kaj ankaŭ ekster ĝiaj limoj, en Oksfordo. Kiel eksplikis la artistino enirante duonluman ejon homo fariĝas observanto de multobligita, moviĝanta skulpta formo vidante ĝin samtempe deekstere kaj deintere. Tiel la instalaĵo ilustras la samtempan estadon en du diversaj lokoj, kio estas la fundamento de la kvantuma fiziko. Ŝiaopinie la arto evoluigas la abstraktan pensadon kaj ebligas popularigi eĉ malfacilajn temojn, klarigante la mondon pere de sentoj kaj emocioj, ŝelpanteformiĝi al intuicio. Ĉe iu esploretapo en fiziko oni ankaŭ agas intuice, tio estas ĉe la etapo de malkovrado de problemoj, kvankam ilia solvado estas tute alia afero. Doktorino Wojnowska-Paterek planas jam nun sian laŭvican artan instalaĵon, ĉi-foje inspirotan de biofiziko.

El la elsendo 25.03.2022. Legas Tomek -1′ 52″