En la Biblioteko de la Supera Sacerdotiga Seminario >Hosianum< en Olsztyn (la norda Pollando) estis retrovitaj ĉirkaŭ 800 muziknotoj de komponaĵoj kun religia karaktero, kiujn en la regiono de Varmio plenumadis iam la preĝejaj kapeloj. Nun parto de ĉi tiuj komponaĵoj estis surbendigitaj kaj eblas ilin aŭskulti senpage en la interreto ĉe la paĝo hosianum.pl. Por ke ilia plenumo konformu al la spirito de la epoko la surbendigoj okazis en la katedralo de la urbo Frombork. La publika prezento de ĉi tiuj komponaĵoj okazos en junio en la kolegiato de la urbo Dobre Miasto kaj en aŭgusto en Frombrok. La plej malnovaj komponaĵoj, kies muziknotoj estis retrovitaj, povas deveni el la 16-a jarcento. En la iama Varmio la preĝejaj kapeloj akompanis la liturgiajn celebradojn. Iliajn spurojn oni pridokumentis en ĉiuj regionaj urboj kaj eĉ en iuj vilaĝoj. Temis i.a. pri arioj, vesproj, litanioj, mesoj kaj ankaŭ simfonioj. Jam en la 14-a jarcento en la varmiaj urboj funkciis lernejoj, en kiuj la lernantoj – krom lerni la legadon kaj skribadon – povis ekzerciĝi pri la liturugio kaj religia kanto, povis lerni instrumentan muzikon. La plej grandan signifon en la diocezo havis la katedrala lernejo en Frombork. La alia kun la sama karaktero estis kolegiata lernejo en Dobre Miasto establita en 1347. La retrovitaj muziknotoj ankoraŭ estas analizataj kaj povas esti, ke baze de ili kreiĝos plia disko kun la malnova religia muziko.

El la elsendo 10.04.2022. Legas Maciek – 1′ 48″