Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

El la E-Gazetaro – 24.04.2019

Kiel mi atentigis komence de la elsendo de kelka tempo kelkaj E-periodaĵoj atendas nian atenton. Malgraŭ tio nian trarigardon ni komencu de la gazeto veninta nur antaŭ kelkaj horoj, la aprila numero de „La Revuo Orienta”. Ĝi estas iom pli dika ol kutime, sed unuavice pro la japanlingvaj donitaĵoj koncerne la strukturan organizon de la Japana E-Instituto. Marĝene ni atentigu, ke JEI lige kun la pasanta nunjare 100-jariĝo referencas ankaŭ al historio, en ĉi tiu numero ĉerpante en la decembra numero 1920 la poeziaĵon de Vasilj Eroŝenko „Antaŭdiro de ciganino” kaj en interna kovrilpaĝo prezentante naŭ historiajn kovrilpaĝojn de la revuo.  En la aprilan numeron enkondukas la tradicia jam rubriko „Esperanto kaj mi” en kiu Li Weilun el Ĉinio rakontas sian aventuron kun Esperanto, en kiu la tiel nomata semado de novaj lingvoadeptoj ludas la ĉefan rolon. Nur unu jaron post la eklerno de Esperanto tiu ĉi lingvoinstruisto pri la rusa kaj la hispana en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato komencis instrui la Internacian Lingvon al la studentoj el fremdlingva fakultato de ĉi tiu universitato kaj poste de la aliaj. Dank’ al Li Weilun kun Esperanto konatiĝis baz- kaj mezlernejanoj, infanoj el infanĝardenoj – ne nur en Pekino, sed ankaŭ en aliaj ĉinaj urboj kaj eĉ eksterlande. Kiel li deklaras „por Esperanto mi neniam emeritiĝos” kaj nun havante jam 83 jarojn daŭre semante la lingvon kaj en Pekino kaj en Zaozhuang. Ankaŭ en la martan numeron de „La Revuo Orienta”, kiu vere atendis nian atenton, enkondukas rubriko „Esperanto kaj mi”, en kiu ni konatiĝas kun azia, ĉi-foje korea esperantisto Gim Inhong – Ermito. La esperantrilata vivaventuro tute alia, sed ne malsame fascina,  en kiu post la finlerno de la lingvo venis en lia vivo la periodo de organiza laboro por krei filion en Korea E-Asocio en Ĝonĝu, normala studado, sed dank’ al Esperanto daŭrigota eksterlande ĉe profesoro Helmar Frank kiel scienca asistanto. Eĉ lia solfilineto iĝis denaska E-parolantino. Ermito kofesas tamen, ke la profesia laboro post la reveno al Koreio ne favoris la movadon, al kiu li tamen revenis post sia emeritiĝo. Ĉiukaze lia vivsperto pravigas la titolon „Esperanto, la turnopunkto de mia vivo”. La marta „La Revuo Orienta” meritas nian atenton ankaŭ pro aparta atento donita al la nunjara kongreslando, Finnlando. La leganto ricevas informojn pri Lahti kaj Finnlando, pri Isku Areena, kiu estos nia kongresejo. Aparte interesa por la japana esperantisto estas la artikolo de SIBAYAMA Zyun’iti pri Gustav Johan Ramstedt, unu el la plej fruaj finnaj esperantistoj, kiu dum 14 vivis en Finnlando,  instruis la lingvon en Lahti, sed ankaŭ uzis tiun periodon por siaj sciencistaj esploroj, kio alportis al li renomon kiel lingvisto kaj la profesoran postenon pri la altaja lingvo en la Helsinkia Universitato. Eĉ se mi ĵus diris, ke la artikolo estas aparte interesa por japana leganto, ĝi sendube povas veki interesiĝon de ĉiuj aliaj esperantistoj, kiuj scivolas pri la historio de la E-movado en Lahti kaj ĝiaj elstaruloj. En la marta organo de JEI troviĝas du aliaj interesaj kontribuoj-raportoj pri la partopreno en la jarfina eŭropa JES kaj pri la uzo de la fonduso de JEI por donaci librojn en kaj pri Esperanto al lerenjoj. Pri prepaproj al la 104-a UK en Lahti oni raportis ne sole en „La Revuo Orienta”. En la aprila „Novaĵoj Tamtamas”, internacia gazeto de Esperanto Jokohama Hama Rondo oni raportas pri la martaj renkontiĝoj dediĉitaj al la interaciaj E-eventoj kiel Azia-Oceania Kongreso en Vjetnamo, la Lahtia UK tra la prismo de la figuro de Gustav Johan Ramstedt, ne sole esperantisto, sed ankaŭ  la unua finna diplomato rezidanta en Japanio. La alia lige kun la Lahtia UK koncernis la staton de la finna fervojo kaj la plano atingi la la kongreslandon el Rusio per la nokta trajno.  Tre interesaj estas la paĝoj dediĉitaj al la 114-a Legokunsido, kiun ĉi foje oni dediĉis al la originala novelaro „Pri morto kaj arto ” de Miyamoto Masao. Temas, kiel substrekas Mizro Iwaya pri „Kalejdoskopo de la japana arthistorio”, kiun komentas laŭ diversaj vidpuktoj tri aliaj aŭtoroj. Fizike sur mia skribotablo troviĝas ankoraŭ du aliaj periodaĵoj. La dulingva informbulteno pri Esperanto, kiu rilatas al la trimonata eldonperiodo inter aprilo kaj junio. La organo de Esperanto France-Est komencas kaj finas la numeron per du ampleksaj, fote riĉe provizitaj raportoj pri la jarfina Luminesk kaj la marta 13-a Meditereanea E-semajno. Venontnumere sendube ne mankos raporto pri la okazonta en majo Printempa E-Renkontiĝo en Strasburgo. La Informilo 185 multan atenton donas al la forpasinta pastro Roger Degrelle, elstarigante liajn meritojn en la servo de la E-literaturo kiel inciatinto de la libroservo ene de la Asocio, kiun li ne sole kreis, sed ankaŭ tre longe administris. Plurplumaj rememoroj ankaŭ al ekstera esperantistoj donas la imagon pri tiu homo, tiom varmsente adiaŭata. Kaj fine mi notu la printemapn numeron de „Frateco” redaktata de la franciskana pastro  Stanisław Płachta, kiel  ni legas „Esperanta bulteno por la spirita formado”. En plimulto temas pri la religitemaj kontribuoj en plimulto tradukitaj el la pola lingvo, sed en la printempa numero de „Frateco” krom ili aperas ankaŭ tekstoj pri la urbo Przemyśl, pri la trezoroj ĉe la rivero San, kaj la spuroj de Kopernik.

El la elsendo 24.04.2019. Legas  Barbara  – 8’12”

La 76-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la Varsovia Getto

Hodiaŭ pasas la 76-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la Varsovia Getto. La 19-an de aprilo 1943 batalantoj el la Juda Militista Asocio kaj Juda Batalorganizo decidis armite reagi kontraŭ la germanaj taĉmentoj, kiuj estis likvidantaj la varsovian getton. La likvidokampanjo komenciĝis en julio 1942 per la forveturigo de ĝiaj loĝantoj al la germana koncentrejo Treblinka. Trafis tien kaj pereis pli ol  250 mil loĝantoj de la getto. Kiel skribis unu el la partoprenintoj de la bataloj profesoro Israel Gutman „La insurekcio ne estis elano de la batalintoj por venko kaj laŭroj, sed ŝtono ĵetita kontraŭ sovaĝan, senigitan je homecaj trajtoj ideolgion kaj kontraŭ enorman forton de la ŝtato en la centro de Eŭropo, regata de bando de murdbuĉistoj fronte al la silentanta mondo”. Sur la tereno de la varsovia getto okazis hodiaŭ porokazaj solenaĵoj, tagmeze aŭdiĝis en la tuta urbo la sono de la sirenoj. Omaĝe al la datreveno la pola ĉefministro Mateusz Morawiecki skribis i.a., ke „la batalintoj el la Varsovia Getto batalis ne sole por sia vivo, sed unuavice por la digno, je kiu germanoj volis brutale ilin senigi. Varsovio estas la urbo de libereco, de la ribelo kontraŭ la germana barbareco kaj heroa kuraĝo de la partoprenantoj de ambaŭ insurekcioj”,  inkluzive la varsovian. La entreprenataj de la pola konspira ŝtato helpoprovoj al judaj batalantoj finiĝis per malsukceso. La insurekcio en la varsovia getto malgraŭ la alvokoj de la pola registaro en Londono elvokis neniujn reagojn de la aliancanoj. Proteste kontraŭ la indiferenteco de la mondo fronte al tragedio de la juda nacio la 12-an de majo 1943 membro de la Nacia Konsilio de Pola Respubliko en Londono Szmul Zygielbojm memmortigis sin. Laŭ la registro farita de Judenrat laŭ la germana ordono en oktobro 1939 en Varsovio estadis 360 mil judoj. Tiu nombro kreskis post la transloĝigo de judoj el parto de la varsovia distrikto kaj el la terenoj enkorpigitaj en la Regnon ĝis ĉ. 450 mil personoj. La getto, la juda kvartalo en Varsovio estis kreita de la germana okupaciinto la 2-an de oktobro 1940 kaj post pli ol unu monato estis izolita ene de la urbo. La insurekcio daŭris ne plenan monaton. La 8-an de majo germanoj malkovris kaj ĉirkaŭis rifuĝejon sur la tereno de la getto, en kiu troviĝis kelkcent personoj, inkluzive de la batalstabo de la Juda Batalorganizo kaj pli ol 100 judaj batalantoj. Laŭ la alvoko de germanoj civiluloj forlasis la lokon, plimulto de la batalantoj kun Mordachej Anielewicz sin memortigis. La 16-an de  majo la germana generalo Jürgen Stroop deklaris la finon de la paciga kampanjo. Kiel venkosignon li ordonis la eksplodigon de la Granda Sinanogo. Post la forveturigo de la lastaj loĝantoj de la getto al Treblinka kaj aliaj koncentrejoj en la distrikto de Lublin la juda kvartalo estis laŭ la ordono de germanoj detruita.

El la elsendo 19.04.2019. Legas  Barbara  – 4’20”

Koninda Pollando: Trzebnica

Hodiaŭ ni proponas gesinjoroj viziton en la urbo Trzebnica [tŝebnica] en la sudokcidenta Pollando. La unua mencio pri ĝi devenas el la 1138-a jaro kaj ĝia nomo ligiĝas kun la praslava verbo „terbiti”, kiu signifis forhaki arbaron. Aldonendas, ke en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo estis malkovrita la plej malnova homa setlejo sur la teritorio de Pollando – laŭ pritaksoj  de antaŭ 500 mil jaroj. Nun al la urbo logas klostra komplekso kun apartaj historiaj kaj artaj valoroj, unu el la lokoj, kie eterne ripozas polaj regantoj, loko aparte ligita kun la reĝino Jadwiga, jam 24 jarojn post la morto agnoskita sanktulino de la Katolika Eklezio, la patronino de Pollando kaj la tuta Silezio. Ĉio ĉi radikas en la komenco de la 13-a jarcento.  Nome en 1202 la princo Henryk Brodaty [Henriko la Barbohava] fondis ĉi tie preĝejon kune kun sia edzino Jadwiga klostron, en kiu unu jaron poste instaliĝis cistercianinoj venigitaj el la germana Bamberg. Ĝi estis la unua virina klostro sur la polaj teritorioj kaj  samtempe la unusola en la tiama Eŭropo granda baziliko konstruita por cistercianinoj. Riĉa ekipaĵaro de la klostro, al kiu apartenis vastaj terenoj en Silezio kaj en pli norda regiono, la tiel nomata Grandpolio, donis al ĝi firman ekonomian bazon. La konstruado de la preĝejo daŭris 16 jarojn. Konforme al la cisterciana regularo temis pri sentura baziliko kun transepto. Tuj post la kanonizo de la reĝino Jadwiga aldoniĝis en ĝi gotika kapelo fondita de ŝia filino princino Gertruda kaj la nepo Władysław, la princo de Vroclavo kaj arkiepiskopo de Salzburg, en kiu estis metita la korpo de la sanktulino. La sidejon de la cistercianinoj kelkfoje plagis incendioj, husanaj invadoj en la 15-a jarcento, detruoj dum la 30-a milito (la 17-a jarcento). Nur post ĝia finiĝo, kreskanta bonstatiĝo de Silezio kaj ĝia rekatolikĝo kaj decida por la habsburga-pola alianco venka batalo super Turkio apud Vieno en 1683 kreis favoran ekonomie kaj politike bazon por  reflorigi la kulton de s-ta Jadwiga, kun kiu identiĝis same poloj kiel ankaŭ la katolikaj Habsburgoj. La unuajn laborojn pri renovigo de la sanktejo en 1676 entreprenis abatino Krystyna Pawłowska.  La plej granda frapo venis pro la edikto de la prusa reĝo Frederiko Wilhelmo la 3-a el 1810, kiu likvidis 56 virajn kaj 13 virinajn klostrojn en Silezio. Ilian tutan havaĵon oni agnoskis kiel ŝtatan posedaĵon konfiskante ĝin kaj lasante al gemonakoj kvarsemajnan periodon por forlasi la klostrojn. La cistercianinoj posedis tiam unu urbon, 73 vilaĝojn, 25 bienojn kaj 10 patronecajn preĝejojn. Multaj rabitaj postmonakaj havaĵoj servis kiel donacoj al la membroj de Hohenzollern-familio kaj al personoj ligitaj kun la prusa koretego.  Tamen eĉ homoj nur iel ligitaj kun la klostro dezirantaj savi memoraĵojn ligitajn kun la iama abatejo povis aĉeti libere aŭ aŭkcie iujn objektojn ligitajn kun la klostro. Temis i.a. pri  artverkoj, mebloj, liturgiaj objektoj kaj aliaĵoj. Bonŝance valoregan librokolekton kaj plurajn elementojn de la interna ekipaĵaro oni sukcesis transloki al Vroclavo. Marĝene ni aldonu, ke la sama reĝo freneze serĉanta monon por pagi tributon al Napoleono la sekvan jaron ordonis detrui la ŝtelitajn el la trezorejo de Wawel-kastelo en Krakovo kronjuvelojn de la polaj reĝoj, kiuj estis alifanditaj je moneroj. Sed ni revenu al Trzebnica kaj ĝia klostro. Komence estis en ĝi kreita tendaro por militkaptitoj kaj militista hospitalo. Sekve ĝi rolis kiel kiel fabriko, lanŝpinilo. Fine de la 19-a jarcento la posedantoj de la klostro denove  fariĝis religiuloj,  johanitoj, kiuj transdonis ĝin al fratulinoj de S-ta Karlo Boromeo. Ĉi-lastaj gvidis krom hospitalo ankaŭ orfejon kaj lernejon de la hejma mastrumado.Post 1945 estis daŭrigita la antaŭmilita agado. La sanktejo rolis kiel la paroĥa preĝejo, parton de la klostro okupis fratulinoj de s-ta Karlo Boromeo, kaj en aliaj ejoj troviĝis distrikta hospitalo. Post la transloko de la hospitalo ĉiuj klostraj konstruaĵoj fariĝis la posedaĵo de la monakinoj, kiuj gvidas tie i.a. la protekto-kuracan centron. En la konsiston de la historia kaj vizitinda  konstrukomplekso de la iama cistecianina abatejo en Trzebnica eniras la romanika kun barok-stilaj influoj paroĥa preĝejo de santa Bartolomeo Apostolo kaj sankta Jadwiga, la malfrubaroka klostro kaj tereno kun helpkonstruaĵoj.  La paroĥa preĝejo estas la trinava baziliko kun transsepto, presbiterio fermita per absido. En ĝia orienta parto troviĝas la menciita gotika kapelo de sankta Jadwiga. Ene de la preĝejo konserviĝis ŝtonaj arkitekturaj detaloj el la mezepoka periodo. La postrestaĵo de la romanika sanktejo estas la finkonstruita en 1214 kripto de sankta Bartolomeo. La preĝejan internon ornamas pluraj bildoj kaj krome artverkoj de pluraj artmetiistoj. La monumenteca klostro apudanta la preĝejon de la suda flanko konsistas el kvin duetaĝaj aloj ĉirkaŭantaj du internajn monakejajn kortojn. La tuta komplekso rolas krome kiel sanktejo  de la patronino de Pollando kaj Silezio, s-ta Jadwiga, kio atribuas al ĝi superregionan signifon ignate ĝin pilgrimloko. La plej nova iniciato  de la fratulinoj de s-ta Karolo Boromeo en Trzebnica estas Fondaĵo por Savi la Klostron de S-ta Jadwiga „Por servi”. Ĝia baza celo estas zorgo konservi la materialan kaj spiritan heredaĵon de s-ta Jadwiga la Silezia en Trzebnica, inkluzive de renovigo kaj revivigo, alikonstruo kaj vivteno de la klostraj objektoj kaj tereno. Laŭ legendo s-ta Jadwiga estis persono tre modesta kaj por ne distingiĝi de sia popolo ŝi kutimis moviĝi nudpiedo. Tio ne plaĉis al ŝia edzo, kiu persvadis la pekprenanton, ke tiu ordonu al ŝi portadon de ŝuoj. Tiu ĉi ne nur donacis al ŝi la ŝuparon sed petis ankaŭ, ke la donacitajn ŝuojn ŝi ĉiam kunportu. Ŝi obeante la deziron de la pekprenanrto ĉiam kunportadis ilin, sed daŭre nudpiede pendigitajn ĉe laĉo. Eble la plej nova anektodo ligita kun la s-ta Jadwiga ligiĝas kun la 16-a de oktobro, kiam pasas ŝia liturgia rememortago kiel la patronino de Pollando kaj la tuta Silezio. Tiutage Karol Wojtyła estis elektita kiel la 264-a papo de la Romkatolika Eklezio. Konekse al ĉi tiu tago li deklaris: „Mi estas profunde konvinkita, ke en tiu memorindiga tago s-ta Jadwiga fariĝis ankaŭ la Patronino de la unua en la historio polo elektita por la Sanktapetra Ĉefurbo”.

El la elsendo 12.04.2019. Legas  Barbara  – 10’08”

Koninda Polo: Rudolf Modrzejewski

Verŝajne la vivo de Rudolf Modrzejewski ruliĝus alimaniere, se ne la sorto de lia patrino, fama pola teatra aktorino, kiu post la forlaso de la lando faris karieron en Usono. La pola kaj usona inĝeniero, konstruanto de fervojlinioj kaj pontoj, pioniro de la konstruado de pendantaj pontoj estis filo de Helena Modrzejewska kaj Gustaw Zimajer. La patro ne estis formala edzo de la patrino kaj kiam la knabo havis 6 jarojn li forkaptis la filon, kiun li kaŝtenis dum tri jaroj. Nur post tiu periodo kaj elpago de  garantimono fare de la patrino Rudolf al ŝi revenis. Havante 15 jarojn kune kun la patrino li forveturis al Usono. Komence ŝajnis, ke li sekvos la spurojn de la patrino fariĝonte artisto. Jam de la frua aĝo li lernis la pianludon, kiun praktikis ankaŭ la patrino, li lernis ankaŭ kun Ignacy Jan Paderewski, kiu ofte estis gasto en ilia domo. Tiel tamen ne okazis. La junulon fascinis la fama tiam ekkonstruo de la Panama Kanalo kaj li decidis fariĝi inĝeniero. La abiturientan ekzamenon Rudolf faris en Usono, sed la studojn li daŭrigis en prestiĝa franca Ŝtata Lernejo de Vojoj kaj Pontoj, kiun li finis kun distingo en 1881. La temo de lia diplomlaboraĵo estis projekto de ŝtala ponto super iu el la grandaj usonaj riveroj. Grandaj tiuepokaj konstruaĵoj kaj vastaj arterioj, inkluzive de la konstruata Eiffel-turo nutris la imagon de juna, baldaŭ famiĝonta, pontkonstruato. En Francio li komencis uzi oficiale la nomon Ralph Modjeski, kio estis multe pli prononcfacila en la eksterpola medio. Cetere ankaŭ lia patrino uzis la pseudonimon Helena Modjeska kun sukceso debutinte en Usono sur la scenejo de Kalifornia Teatro. Ŝi akiris grandan rekonon kaj famon ĉefe pro siaj roloj en la ŝekspira repertuaro. Tamen nek ŝi, nek la filo ŝiris la ligojn kun sia poleco kaj Pollando. En siaj leteroj verkataj buntstile kaj lingve korekte li ĉiam uzis sian veran nomon Rudolf Modrzejewski nur por usonanoj estante Ralph Modjeski. En lia posta hejmo en Ĉikago oni uzis sole la polan lingvon, gastis tie multaj poloj, i.a. Ignacy Jan Paderewski kun la edzino, la pola tradicio kaj kutimoj estis flegataj, i.a. la tradicia Kristnasko. Li mem ofte estis vizitanta polajn familianojn kaj kuzojn en Krakovo aŭ en Zakopane. Iu el la amikoj de lia patrino atestis, ke se temas pri la poleco de Rudolf Modrzejewski li estis senkondiĉa polo, li sentis sin polo. Pri tio sciis ĉiu, kiu rilatis kun li sur la privata platformo. En 1885 post la parizaj studoj Ralph Modjeski revenis al Usono kaj sian unuan laboron de inĝeniero li komencis ĉe „la patro de la usona pontkonstruado”, George S. Morrison. Povas esti, ke tiurilate intervenis lia patrino, tiam tre fama kaj influpova persono. Ĉiukaze tiu laboro ebligis, ke Rudolf/Ralph fariĝi unu el la plej bone edukitaj inĝenieroj en Novjorko. Kun Morrison li kunlaboris dum sep jaroj komencante per ŝtalaj pontokonstruelementoj kaj finante en la projekta oficejo.  Sed al siaj propraj meritoj li dankŝuldis la evoluon de la kariero kaj prosperon. En 1893 Ralph Modjeski establis propran firmaon kaj fine de la sama jaro li akiris avantaĝan kontrakton konstruigi ponton super la rivero Missisipi en Roc Island en Ilinojo. Ĝi famigis lian nomon. Temis pri la dunivela ponto por fervoja kaj por aŭtomobila trafiko. Unu el la pilieroj eblis movi per speciala mekanismo por ebligi la navigadon laŭ la rivero de pli grandaj ŝipoj. Moderna kaj funkcieca ponto vekis admiron kaj rekononon  de famaj inĝenieroj. Pri Ralph Modjeski entuziasme skribis la gazetaro, lia nomo estis ripetata en la  inĝenieriaj medioj. Venis pliaj enspezigaj projektoj, Ralph Modjeski bonstatiĝis. Lia novumado ligiĝis kun la utiligo de novaj teknologioj kaj materialoj kiel ŝtalbetono aŭ ŝtalfandaĵoj. Ralph Modjeski fariĝis pioniro de la praktika apliko de  elastaj ŝtalaj pilonoj por la pendantaj pontoj. Entute li konstruigis preskaŭ 40 pontojn super la plej grandaj riveroj de la Norda Ameriko. Lia specializo estis pendantaj fervojaj pontoj. Usona gazetaro senĉee kun raviĝo skribis pri tiu polo, kiu en 1903 estis deklarita la inĝeniero de la jaro, kaj en la sekva gajnis konkurson por la plej elstara pontokonstruanto. Unu el la plej famaj pontoj de Ralph Modjeski konstruigita en Filadelfio estis la ponto de Benjamin Franklin omaĝanta la 150-jariĝon de Usono. Inaŭgurita la 1-an de julio 1926 ĝi estis la plej granda pendanta ponto en la mondo longa 533 metrojn. Ĝiaj ŝtalaj pilonoj altis 110 metrojn. Preskaŭ mil personoj laboris por ĝia konstruo, bedaŭrinde 15 mortis. Sed kiel dirite estas kvardeko da pontoj, kun kiuj estas ligita lia nomo.  Okaze de lia 75-jariĝo en 1936 la valoron de liaj pontoj oni taksis je 200 milionoj da dolaroj. De inĝeniero Ralph Modjeski avancas al eksperto. Li membris en pluraj komisionoj ekzamenantaj la konstrukatastrofojn. I.a. li difinis la kaŭzojn de la kolapso de la fervoja ponto super la rivero de sankta Laŭrenco en Kebeko, unu el la plej grandaj tragedioj en la historio de la pontokonstruado. Ralph Modjeski  okupiĝis ankaŭ pri la teorio de la pontokonstruado. En Usono li publikigis pri tiu temo multajn librojn kaj artikolojn. Lia eldonita en 1913 verko pri projektado de grandaj pontoj fariĝas fakula klasikajo. Pro la elkonstruo de plej belaj pontoj tri fojojn li ricevas la premion de la Usona Instituto pri la Ŝtalaj Konstruaĵoj, la Medalon de Franklin, la plej superan usonan distingon atribuatan al inĝenieroj John Fritz Gold Medal, Vaŝingtonan Premion. La franca registaro distingas lin per la kruco de la Honora Legio, la pola per premio dum la Universala Landa Ekspozicio en Poznano. Antaŭ emeritiĝo Ralph Modjeski ankoraŭ instruis la pontkonstruan arton kaj unu el liaj disĉiploj estis Joseph B. Strauss, kiu projektas la faman Golden Gate Bridge en San Francisko. Lia privata vivo ne estis same sukcesa.  Lia unua edzino fariĝis malproksima kuzino Felicja Benda, kun kiu li edziĝis post la reveno el Parizo. Kun ŝi li havis tri gefilojn. Tamen ilia geedziĝo ne transdaŭris la provon de la tempo. Post la 31-jara komuna vivo,  sekvis 15-jara separiĝo finiĝinta per divorco. Tiam la 70-jara Rudof Modrzejewski samjare edziĝis denove al Viriginia Mary Giblyn. La familio ne dubis,  ke multe pli juna virino unuavice interesiĝis pri mono de sia edzo. Rudolf Modrzejewski / Ralph Modjeski mortis la 26-an de junio 1940 en la ĝardeno de sia vilao en Holivudo. Antaŭ la morto li konfesis: „Mi simple estis bonŝanca. Mi ektroviĝis en ĝusta loko, en ĝusta momento. La mondo, en kiu mi vivis, maturiĝis por akcepti miajn ideojn kaj ilin agnoski”.

El la elsendo 29.03.2019. Legas  Barbara  – 9’17”

Arbarego de Kozienice

Ĉiam pli oftaj sunaj kaj varmetaj tagoj kaj la jam veninta printempo estas la motivo sopire atendi momenton por ekskursi al la subĉiela naturo. Hodiaŭ mi proponas almenaŭ iomete konatiĝi kun 30-milhektara arbaran komplekso en la centra Pollando, Kozienice-Arbarego. En ĝi dominas pinoj, kverkoj, eŭropaj karpenoj. Kverkoj atingas ĉi tie monumentecajn dimensiojn. Kune kun ili abioj formas orginalan plantomedion difinatan de la loĝantoj „la nigra arbaro”.  Krome kreskas tie multaj protektataj plantoj kiel ordinara polipodio kaj Lycopodiophyta. Abundas tie ankaŭ kuracplantoj. Tra la Arbarego pasas la norda kreskolimo de abioj, fagoj, sikomora acero kaj malglata ulmo. La faŭno eĉ se ne tiom riĉa kiel iam daŭre meritas atenton. Vivas tie 59 mamulspecioj, inter kiuj troviĝas ankaŭ gliro, specio menciita en la pola Ruĝa Registro de Animaloj kaj leĝe protektata avela muskardeno. El inter ĉasbestoj ni menciu damaojn, cervojn kaj alkojn kaj multnombrajn kapreolojn. Multnombre vivas tie ankaŭ aproj, vulpoj. Malpli oftaj estas meloj, foinoj kaj musteloj. Riĉe estas reprezentitaj amfibioj kaj reptilioj. Oni nombris en Arbarego-Kozienice 200 birdospeciojn, el inter kiuj ĉirkaŭ 150 nestas ĉi-loke, kiel nigra cikonio, gruo, duelbirdo. Vintre sur la terenon de la Arbarego alflugas el la nordo i.a. nigraj falkoj, flavbekaj kardeloj. La nomo de la Arbarego devenas de la loko Kozienice, pri kiu la unua informo devenas el la 1206-a jaro. Ekde la komenco de la pola ŝtateco ĝis la 18-jarcentaj dispartigoj ĝi estis la reĝa posedaĵo. La origina vilaĝo en 1326 akiris la urbajn rajtojn. Oni konstruigis tie lignan ĉasistan rezidejon por reĝo Władysław Jagiełło, por kiu Kozienice rande de arbarego fariĝis bonega ĉasloko, kiun li vizitis eĉ 10 fojojn.  Li mem konstruigis ĉi tie en 1394 preĝejon. Proksimeco de la arbarego kaj lignoprovizoj ebligis krome konstruigi tie fosponton, kiu ebligis al polaj trupoj transiri Vistulon cele la batallokon Grunwald en 1410, kie ili ĝuis venkon super la teŭtonaj kavaliroj. Kozienice fieras ankaŭ pri tio, ke en la tiea reĝa rezidejo naskiĝis la reĝo Sigismundo la Maljuna, kion omaĝas porokaza kolono el 1518, la plej malnova laika monumento en Pollando. Plimulto de la Arbarego estas protektata kadre de Panorama Parko Kozienice, kiu estas unu el la plej grandaj kaj plej belaj arbaraj kompleksoj en la centra regiono de Pollando, Mazovio. Estis kreitaj tie 15 natutrezervejoj,  plimulto kun la arbara karaktero, du kun la panorama kaj la marĉa. Ili ampleksas la plej interesajn kaj plej riĉajn plantoaglomerejojn ofte kun ĉirkaŭ 200-jaraj arboj. En la rervejoj estis kreitaj edukpadoj baze de kiuj laborantoj de la Parko gvidas okupojn kun junularo kaj plenkreskuloj. Tra Kozienice-Arbarego entute kondukas 9 itineroj por piedmarŝantoj kaj eĉ 17 biciklaj itineroj. En la limoj de la parko troviĝas multaj historiaj objektoj – preĝejoj, tombejoj, parkaj kaj palacaj kompleksoj. Transdaŭris pluraj ĉevojaj kapeletoj. Ni aldonu fine, ke inter la partneraj urboj de Kozienice troviĝas la germana komunumo Göllheim, la ukraina Czuhujiw kaj la slovaka Medzilaborce.

El la elsendo 22.03.2019. Legas  Barbara  – 5’13”

Koninda polo: Izabela Czartoryski

Hodiaŭ ni konatiĝu kun princino Izabela Czartoryski, kiu de vanta virineto transformiĝis en patriotinon kaj faman kulturmecenatinon, unuavice konatan kiel la kreantino de la unua muzeo sur la polaj teritorioj. Ŝia 89-jara vivodaŭro sendube povus servi por plurvefta romano. Ni parolos nur pri kelkaj aspektoj. Izabela, familie Flemming naskiĝis en marto 1746. Praktike ŝi ne konis la patrinon, kiu mortis en la akuŝperiodo kaj pri la knabino okupiĝis avinjo,  princino Eleonora Czartoryski edukante ŝin en la palaco en Wołczyn. Verdire Izabela ne ricevis zorgeman edukon, escepte de la kono de la franca. En la aĝo de 15 jaroj ŝi estis edzinigita al sia pli aĝa je 12 jaroj kuzo, princo Adam Kazimierz Czartoryski. Ne temis pri amo, prefere sobra kontrakto por unuigi du potencajn gentojn kaj iliajn fortunojn. La edzo kontraste konis jam la salonan vivon kaj cetere estis tre klera. Verdire li multe zorgis pri sia juna edzino sugestante al ŝi legaĵojn, vizitante kun ŝi eŭropajn kortegojn – sed traktis ŝin iom neglekte. Samtempe la tutan tempon li adoris aliajn virinojn. Lia propra edzino ne multe plaĉis al li kaj pro sia adoleska aĝo kaj pro la ekstera aspekto – la vizaĝo lezita de varioletospuroj kaj sekve de malsano de ne tre impona hararo. Sed eĉ se ŝi ne estis klasika belulino ŝi estis dotita de specifa ĉarmo loganta virojn. Tio evidentiĝis baldaŭ. Sufiĉas diri, ke el inter 6 infanoj nun unu estis de la edzo. Aliflanke – ne eblas kaŝi, ke la princo ĉiujn ekstergeedzajn gefilojn agnoskis kiel la proprajn zorgante pri ili kaj ilia eduko. Nur pli poste la geedzoj proksimiĝis kaj restis kune ĝis la morto de Adam Kazimierz kaj Izabela en iu el siaj leteroj al li certigis  – „Mi vin tiom amas, ke ekzistas neniu afero en la mondo, kiun mi por vi ne farus”.  Ambaŭ cetere ludis gravan rolon en la politika vivo de la lando en antaŭdispartiga periodo. Sed ni koncentriĝu pri la princino Izabela, ŝiaj ideoj kaj  inciatoj. Kiam ŝi estis dudekkvinjaraĝa la apudvarsovia loko Powązki estis transformita en ŝian rezidejon. Kreiĝis tie la anglastila parko kaj komplekso de modaj ruinoj. Ĉio estis aranĝita laŭ la zorgema plano de Izabela. La princino kiel modelon traktis la versajlan ĝardenon de Maria Antonina. El la proksima  Kampinos Praarbaro estis venigiaj multaj junaj tilioj kaj kverkoj por krei idilian, naturfidelan pejzaĝon. Inter arboj kaj arbustoj dislokiĝis artefaritaj ruinoj kaj kelkaj vilaĝaj kabanetoj kun fragmitaj tegmentoj, sed interne lukse ekipitaj. Powązki fine de la 18-a jarcento fariĝis  tre moda loko por la aristokrataro kun pompaj bankedoj, maskaradoj, teatraj spektakloj en kiuj rolis Izabela kaj ŝiaj familianoj. Dum la princino distris sin en Powązki ŝia edzo aŭ vojaĝis tra Eŭropo aŭ gastis ĉe sekvaj damoj de sia koro. La tragedio, kiun spertis Izabela Czartoryski akcelis momenton forlasi la rolon de vanta rokoka damo. Ŝi travivis ŝokon, kiam ŝia una amatega 12-jaraĝa filino mortis pro lezoj kaŭzitaj de ekbrulinta robo ĉe la kameno en la rezideja  Blua Palaco en Varsovio.  Nur kelkajn tagojn poste mortis ŝia laŭvica ĵus naskiniĝinta filineto. Ĉio ĉi ne restis seneĥe. Powązki ne plu amuzis kaj cetere la sentimentala  ĝardeno de Izabela estis terebenigita de la milittrupoj de Katarina la Granda venĝe pro la patriotaj simpatioj de Czartoryski-famlio. Fininfine la bieno estis vendita. Czartoryski-familio ne devis multe zorgi pri tio, ili ja  posedis havaĵojn tra la tuta Pollando, sed plej ofte ili rezidis ĝuste en la varsovia Blua Palaco. Post la konflikto kun reĝo Stanisław August Poniatowski la geedzoj tamen translokis sian familian rezidejon al Puławy. Pri la plibeligo de ĉi tiu rezidejo aparte okupiĝis Izabela  dungante multajn artistojn, arkitektojn, ĝardenplanistojn, kiuj sub ŝia gvido alikonstruis kaj tiean palacon kaj la parkon. Fine de la 80-a jaroj de la 18-a jarcento estis inaŭgurita konstruado de dorika oranĝerio, nomata la Greka Domo, poste de palaco destinita por la filino Maria. Izabela Czartoryski havis la ambicion, ke ŝia Puławy egalu al la reĝa koretego. Baldaŭ ĝi akiris nomon „La Pola Ateno”. La evoluon de la kultura kaj intelekta vivo en Czartoryski-koretego favoris la ĉeesto de literaturistoj, pentristoj, klerigepokaj elstaruloj, kiuj okupiĝis i.a. pri la eduko de la geprincaj infanoj. Izabela sponsoris en Puławy polajn artistojn, zorgis pri enscenigado de polaj teatraĵoj. Samtempe ŝi patriote edukis ĉiujn siajn infanojn. Post la translokiĝo el Varsovio ĉirkaŭ la baroka palaco en Puławy Izabela komencis krei sian laŭvican anglastilan parkon. Ĉi-foje sojle de la romatika epoko – tempo de seriozeco, enpensiĝo kaj grandiozaj sentoj. La plej grava pavilono en ĝi estis Sanktejo de Sibilla, en kiu la princino koletkis diversajn naciajn kaj historiajn memoraĵojn. La rotonda sanktejo kreiĝis laŭ la modelo de la roma sanktejo de Vesta super kiu laŭ la ordono de Izaebla videbliĝis la devizo „Pasinteco al la estonteco”. Inter la historiaj trezoroj estis tie i.a. du teŭtonaj glavoj konkeritaj sur la batalkampo de Grunwald, konkeritaj militistaj flagoj, elementoj de vestoj kaj juveloj de polaj reĝoj, kranioj kaj ostoj de grandaj poloj. En alia konstruaĵo Gotika Domo Izabela aranĝis kolekton de artaĵoj el aliaj landoj kaj skulptaĵojn. Tie troviĝis i.a. la fama Damo kun ermeno de Leonardo da Vinci, tolaĵoj de Rafealo kaj Rembrandt, famaj Vavel-kastelaj kapoj. Siajn trezorojn en la Puławy-ĝardeno Izabela Czartoryska volonte estis presentanta al aliaj. Speciala gvidanto dum ŝia foresto akompanis gastojn klarigante detalojn pri la eksponaĵoj. Ĉiuj ĉi kolektoj estis agnoskitaj kiel la unua pola muzeo kaj Izabela Czartoryski mem kiel unua pola muzea eksperto. Ŝi samtempe havis vastajn konojn pri plantoj kaj ĝardenumado. Kun plezuro ŝi plantis tie arbojn, konis la unuopajn plantospeciojn kaj iliajn latinajn nomojn. Plej multe ŝi amis kaj admiris kverkojn. Ŝi ekspertis krome pri la ekzotikaj plantoj, interesiĝis pri historio de ĝardenoj kaj la plej  novaj tendencoj en la ĝardenumado. Ĉion ĉi entenas ŝiaj „Pensoj variaj pri la maniero aranĝadi ĝardenojn” el 1808. Bonŝance la ĝardeno transdaŭris ĝis hodiaŭ kaj post restaŭroj denove ravas la vizitantojn. Izabela Czartoryski kun simila elano kaj entuziasmo aktivis sur diversaj kampoj de sia longa preskaŭ 90-jara vivo. Neniam ŝi ĉesis grandigi kaj prilabori sian imponan kolekton. Bedaŭrinde siajn lastajn vivojarojn ŝi devis  pasigi ekster Puławy, de kie ŝi devis fuĝi post la kontraŭcara insurekcio 1831. Ŝi ekloĝis en palaco en Wysocko, kie ŝi mortis en 1835.  Tamen antaŭ la forlaso ŝi sukcesis kaŝi kaj sekurigi la muzeajn kolektojn el Puławy, parton de la biblioteko kaj genta arkivejo. Komence ili estis transportitaj al Parizo, al Hôtel Lambert,  la rezidejo de filo de la princino, Adam Jerzy Czartoryski. Poste ili revenis al Krakovo, kie estis administrataj de Czartoryski fondaĵo. Denove ili estis kaŝitaj rekte antaŭ la eksplodo de la 2-a, ĉi-foje en la palaco en Sieniawa. Bedaŭrinde ili estis trovitaj kaj prirabitaj de germnoj. Post la milito Czartoryski Muzeo kaj Biblioteko estis enkorpigitaj en la Nacian Muzeon en Krakovo. Ekde 1991 zorgis pri la tuto la nova Fondaĵo de Czartoryski-familio. Fine de 2016 la kolekton aĉetis la pola ŝtato. Valoras do memori pri la virino, kiu inspirita de situacio de Pollando post la dispartigoj deklaris – „La patrujo, mi ne povis vin defendi, almenaŭ mi vin eternigu”.

El la elsendo 15.03.2019. Legas  Barbara  – 11′

Koninda Pollando: Bestwina

Ĉi-foje gesinjoroj ni invitas vin al malgranda vilaĝo en la sudokcidenta Pollando en la distriko de Bielsko-Biała – Bestwina [bjelsko-biaŭa – besfina]. Kondukis nin tien la informo, ke en la tiea preĝejo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria-Virgulino estis malkovritaj fragmentoj de la malfrurenesancaj polikromiaĵoj el la 1597-a jaro. Ili troviĝis sub kelkaj farbotavoloj. Ovalaj bildokadroj estas ĉirkaŭe bele ornamitaj kaj inter ili etendiĝas enorme riĉa plantflorfrukta pejzaĝdekoraĵo kun abundo de neripetiĝantaj elementoj, pentritaj kun libero kaj elano. La malkovritaj post preskaŭ 400 jaroj pentraĵoj konservis fortajn, lumajn kaj intensajn kolorojn. Temas pri pliaj fragmentoj de la pli frue malkovritaj murdekoraĵoj en la antaŭaltara parto de la sanktejo, kiuj kune atestas pri tio, kiom firma estis la mezepoka maniero dekori la preĝejajn internojn fine de la 16-a jarcento. Tio estas jam la dua lastatempa malkovro en ĉi tiu preĝejo. Pli frue malantaŭ la 18-jarcenta retablo estis retrovita la malfrurenesanca etaĝa tomboŝtono de kastelestro de Oświęcim (osfjencin) kaj Krakovo Stanisław Myszkowski kaj lia edzino Jadwiga familie Tęczyńska [tenĉinska] vivintaj en la 16-a jarcento. Nun daŭras konservistaj laboroj pri la rekonstruo de la polikromiaĵoj en la preĝejo konstruita jam en la 12-a jarcento, kvankam  oni supozas, ke tie ekzistis paroĥo jam pli frue.  La unua mencio pri ĝi troviĝas en la dokumento el 1326 troviĝanta en la Vatikana Biblioteko „Liber rationis decinae sexennalis”. La origine ligna preĝejo estis alikonstruita kiel masonita en 1575 kaj ekde 1632 ĝi portas la aktualan nomon de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria-Virgulino. Bestwina mem estas unu el la plej malnovaj regionaj setlejoj en la riverbranĉaro de la rivero Biała (biaŭa) kaj povis ekzisti longe antaŭ la unua mencio. Ĝia nomo aperas en multaj pliaj dokumentoj. I.a. en la latingita formo de la malnovpola Besthwina la pola kronikisto Jan Długosz mencias ĝin en la jaroj 1470-1480 en „Liber beneficiorum dioecesis Cracoviensis”. Ĝis la 1-a dispartigo de Pollando en 1772 Bestwina troviĝis kadre de la pola Reĝolando, poste ĝi trafis en la aŭstran aneksoparton, Galicion.  En la 1824 Karol Ludwik Habsburg komencis konstrui tie palacon, kiu troviĝis en la manoj de Habsburgoj ĝis la 1944. En 1933 al Bestwina translokiĝis lia nepo Leon Karol Habsburg. Oni okazigis ĝisfundan renovigon de la palaco i.a. instalinte centran hejtadon, ŝanĝinte plankon kaj alkondukinte akvon kaj elektron. Leon Karol Habsburg mortis en 1939 kaj la palaco kaj bieno estis heredita de lia morganata edzino, grafino Maria-Kolthilda von Thuillières. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito la havaĵoj estis transprenitaj de gestapo, sed oni ne forpelis la familion. Tamen ĉar la grafino ne deklaris sin esti germanino ŝi ne ricevis kompenson. En 1944 pro la proksimiĝantaj rusaj trupoj Habsburgoj forlasis Bestwina tranlokiĝinte al Vieno. Post la milito la palaco estis naciigita kaj fariĝis la sidejo de la komunumaj aŭtoritatioj kaj krome plenumis aliajn taskojn. Ekde 1998 ĝi denove estas la sidejo de la Komunuma Oficejo de Bestwina plenumante ankaŭ reprezentan rolon okaze de  diversaj renkontiĝoj kaj solenaĵoj.

El la elsendo 15.02.2019. Legas  Barbara  – 5’05”

Koninda Polo: Wanda Landowska

La 2019-a signas du datrevenojn ligitajn kun unu el la plej famaj klavicenistinoj de la mondo, Wanda Landowska. En julio pasos ŝia 140-a naskiĝdatreveno, en aŭgusto la 40-a datreveno de la morto. Tiu, hodiaŭ nemerite forgesita pola pianistino kaj komponistino, la fortepianludon komencis kiel 4-jarulino ĉe siaj varsoviaj instruistoj, ekspertoj pri Chopin-muziko, Jan Kleczyński kaj poste en la varsovia Konservatorio ĉe Aleksander Michałowski. Sursceneje Wanda Landowska debutis havante 14 jarojn plenumante „La anglan suiton mi-minoran de Johann Sebastian Bach”. Ekde la komenco Bach estis ŝia adorata komponisto. Havante 17 jarojn ŝi forveturis daŭrigi la studojn pri komponado ĉe Heinrich Urban en Berlino. Ŝi mem komponis kantojn kaj  muzikon por arĉorkestro kaj por fortepiano, kiuj aperis presforme kaj dank’ al la klopodoj de sia patrino ricevis aprobajn recenzojn de Edvard Grieg. Wanda Landowska ankaŭ koncertis kiel pianistino plenumante proprajn komponaĵojn, verkojn de Bach kaj malfruromantikajn fortepianajn komponaĵojn. En 1899 ŝi konatiĝis kun Henryk Lew Landowski, pola verkisto kaj etnografo, al kiu unu jaron poste ŝi edziniĝis. La geedza paro kiel sian loĝlokon elektis Parizon, kie Wanda kunlaboris kun fama Schola Cantorum. Tie ŝi ekhavis la ideon plenumi la verkojn de Bach kaj liaj samtempuloj per historiaj instrumentoj, klopodante rekrei la aŭtentecon kaj ĝustan interpreton de la 17- kaj 18-jarcentaj komponaĵoj verkitaj por la origina instrumento, kiu estis klaviceno. Tiel ŝi savis antaŭ la forgeso instrumenton, kiu malaperis en la historia memoro de ŝia epoko. Ŝia unua publika koncerto de klavicena muziko okazis en 1903. Subtenata de la edzo ŝi komencis studi la originalajn 16-18-jarcentajn fontojn  por rekrei la aplikatajn tiuepoke teknikojn kaj ŝi kunlaboris kun la firmao Pleyel popularigante ĝiajn klavicenojn. Ŝia komponista verkado marĝenigis kaj en la unuan planon enŝoviĝis la koncerta aktivado en la eŭropaj landoj kaj en Rusio (tie ŝi koncertis i.a. ĉe Lew Tołstoj). Ĉion ĉi akompanis ŝiaj gazetaraj artikoloj pri la rolo de klaviceno en la plenumo de malnva muziko. En 1909 kune kun la edzo ŝi eldonis la 270-paĝan libron „Musique Ancienne”. Unu jaron poste ŝi partoprenis Chopin-festivalon en Lvovo, kie per klaviceno ŝi ludis plurajn komponaĵojn de malnovaj polaj komponistoj. Tamen en la muzika mondo de Parizo oni rilatis al la ideo rekrei klavicenan muzikon skeptike. Eĉ post la ŝia dungo en Hochschule für Musik en Berlino, kie ŝi inaŭguris kaj sekve gvidis dum jaroj la unuan en la mondo klason de kalvicenludo ŝi ne evitis skeptikkritikon. Je tio ŝi reagis en la artikolo „Renesanco de klaviceno” skribinte „kvankam klaviceno havas ankoraŭ rankorajn malamikojn, sed konsistigas ilin ĉefe instruistoj de pianludo kaj virtuozoj de fortepiano laŭ la malnova stilo”.  Wanda Landowska enamiĝinta al la muziko de Bach asertis, ke liaj komponaĵoj plej bone sonas ludataj per klaviceno kaj ne per fortepiano. Certe ŝi pravis, se la majstro de orgenludo Albert Schweitzer verdiktis: „kiu aŭdis Wanda Landowska ludi la italan konĉerton de Bach per klaviceno ne povas rekte kompreni kiel eblas ludi ĉi tiun komponaĵn per moderna fortepiano”. Post la eksplodo de la 1-a mondmilito Wanda Landowska daŭre instruis kaj sporade koncertis en Berlino, kvankam komence ŝi devis refuti akuzojn esti malamiko de Germanio pro tio, ke ŝi naskiĝis en la rusa aneksoparto de Pollando. En la reaga felietono je ĉi-rilataj kalumnioj ŝi reliefigis „mi ne estas rusino, kontraŭe mi estas polino. Dum la malamo de germanoj al rusoj daŭras du semajnojn, la nia estas almenaŭ 100-jara”.  Post la tragika morto de la edzo en 1919 en aŭtomobila akcidento aŭ atenco – kiel sugestas aliaj fontoj –  pro la suspekto pri iliaj porbolŝevistaj ŝatoj  Wanda Landowska tra Svislando translokiĝis al Parizo. Tie ŝi daŭrigis sian koncertan karieron kaj didaktikan laboron. En 1925 apud Parizo ŝi establis L’ École de Musique Ancienne. Ĝi fariĝis centro, en kiu ŝi ne sole instruis la klavicenludon, sed ankaŭ arigis kolekton de malnovaj instrumentoj. Kun la tempofluo kreiĝis tie ampleksa biblioteko kaj salonego, en kiu estis organizataj majstrigaj kursoj kaj koncertoj. En 1934 ŝia lernantino fariĝis Denise Restout, pli posta ĝismorta amikino de Wanda Landowska. Dank’ al Wanda Landowska klaviceno vekis interesiĝon de la nuntempaj al ŝi komponistoj. Manuel de Falla  kiel la unua aplikis klavicenan parton en pupopero de majtro Petro. La artistino mem estis la praplenumantino de la dediĉitaj al ŝi klavicenaj konĉertoj de Falla (1926) kaj Poulenc (1929). En 1934 ŝi ludis la unuan kompletan plenumon de „Goldberg-variacioj” de Bach. Du jarojn poste Wanda Landowska venis al Pollando. Tiam ŝi koncertis en Varsovio kaj donis recitalon en Lvovo. Ĝis la vivofino ŝi reliefigadis sian polecon kaj ankoraŭ en 1945 ŝi aranĝis en Usono koncerton konsistantan el verkoj de polaj 16- kaj 17-jarcentaj komponistoj –  Stanisław Sylwester Szarzyński, Adam Jarzębski kaj anonimuloj. En 1939 ŝi estis devigita forlasi Parizon. Naskiĝintan en la pola asimiliiĝinta juddevena familio, kiu konvertiĝis en 1892  Wanda-n trafis sago de la germana nacia politiko. Jam ekde 1933 en la berlina Hochschule für Musik ŝi estis kalumniata kiel „pola judino” kaj „aĉa ribelulino kontraŭ nova Germanio”. Ŝi estis menciita en 1938 en la germana publikaĵo „Judeco kaj muziko el ABC de judaj kaj nearjaj muzikŝatantoj”. Tiam ŝi akcptis la francan civitanecon. Tra la suda Francio en 1941 ŝi traiĝis al Usono. Post kvinjara vivo en Novjorko, kie Wanda Landowska daŭre gvidis pedagogian agadon kaj koncertis, ŝi tranlokiĝis al Lakeville. Tie ŝi daŭre lekciis, tie ŝi  komplete surdiskigis 48 preludojn kaj fugojn de Bach. Reveninte al fortepiano ŝi surbendigis verkojn de Mozart kaj Haydn. En la 10-a mortodatreveno de Ignacy Jan Paderewski Wanda Landowska pretigis albumon de pola malnova muziko. Wanda Landowska mortis la 16-an de augusto 1959. La urno kun ŝiaj cindroj troviĝas en la franca Taverny proksime al Saint-Leu-la Forêt, kie  34 jarojn pli frue ŝi establis la L’ École de Musique Ancienne. Ŝian nomon omaĝas unu el la kratero sur la Venuso portanta – laŭ la decido de Internacia Astronomia Unio – la nomon Wanda Landowska. En Pollando okazas regule klavicenaj konkurson „Wanda Landowska In memoriam”. En 2019 ĝi okazos en septembro en Poznano (la okcidenta Pollando).

El la elsendo 08.02.2019. Legas  Barbara  – 9’39”

El la E-gazetaro – 05.02.2019

Ne tre rapide kreskas la nombro de la aliĝintoj al la 104-a UK en Lahtio. Inter nia interparolo kun Clay Magalhães el la fino de januaro kaj hodiaŭ temas pri nur kvar pliaj aliĝintoj. Dume daŭras la alvokoj por la UK-aj Esperantologia Konferenco kaj IKU. Mi do decidis aparte ekzameni kiel la nunjara UK speguliĝas en tiuj E-Gazetoj, kiuj atingis nian redakcion kaj verdire temas pri decembraj aŭ la lastaj numeroj de kelkaj titoloj el 2018. La decembra „Esperanto” jam enkonduke publikigas la artikolon de geredaktoroj Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko „Lahtio: modernaj kondiĉoj ene de la vivanta naturo”, kiu estas kompilaĵo de turismaj informoj kun spertoj kolektitaj dum la komuna vizito en Lahtio de reprezentantoj de UEA kaj TEJO kunsidintaj ankoraŭ en septembro kun kelkaj LKK-anoj. Apudas ĝin kvazaŭ raporta informo pri la labora parto de tiu renkontiĝo pri tio, kion oni vizitis, pri kio kunsidis kaj diskutis. La konkludo estas „Estis farita granda laboro”.  Sed tio ne elĉerpas temojn ligitajn kun la 104-a, ĉar tuj sekve Raita Pyhälä eksplikas „Kie, kiam kaj kion manĝi en Finnlando”. Ĝi ne nur reliegas kiom la finna menuo diferencas disde tiu en la pli sudaj landoj, sed ankaŭ kelkloke mencias orientige prezojn. La averaĝa  lunĉo kontraŭ ĉ. 10 eŭroj sendube ne estas tro alta. Evidente mi prave esperis legi ion pli en la organo de E-Asocio de Finnlando. Aparte mian atenton kaptis la informoj de Tiina Oittinen en LKK respondeca pri ekskursoj. „Eble plej multe da konkretaĵoj okazis ĝis nun en mia laborkampo, kio estas kongresaj ekskursoj. Estas planitaj ekskursoj dum la kongresa semajno, kiam oni konatiĝos kun la kongresa urbo Lahtio. Tuttagaj ekskursoj montros al la partoprenantoj krom la regiono de Lahti ankaŭ la antaŭan kongresurbon Tampere, la ĉefurbon Helsinki, loĝejan foiron en Kouvola kaj la ĉirkaŭaĵojn de Tuusulanjävi, kiam oni sekvos la spurojn de la komponisto Jean Sibelius kaj de aliaj finnlandaj artistoj”. El la „Esperanta Finnlando”, kies decembra numero venis jam post mia interparolo kun KKS, Clay Magalhães mi trovas konfirmon de la prezentitaj  de li antaŭkongreso en Helsinki kaj postkongresoj al la orienta, norda kaj okcidenta Finnlando”. La alia LKK-ano Tiina Kosunen alvokas volontulojn, „ĉar estas multaj aferoj por fari antaŭ kaj post la kongresa semajno”, des pli ke la Interaca Kongreso de Blindaj Esperantistoj estas planita samtempe kun UK. Ĉiuj ili estas aparte invititaj al  la martaj Vintraj Tagoj, kadre de kiu okazos trejnseminario. La ampleksa informo pri la ĉi-lastaj eventoj aperas jam en la unuaj paĝoj de la revuo kun aparta atentigo, ke „En la trejnseminario ni profundiĝos en la detalojn de la kongreso kaj aŭdos de LKK-anoj pri la stato de la kongresaj preparoj”. Mi antaŭĝojas pri la anonco, ke tion rakontos LKK-anoj kaj aliaj kongresfunkciuloj en la februara numero de la revuo. Fine Paula Niinikorpi, la ĉefdelegito  de EAF atentigas pri la favorpreza aliĝo al la Lahtia UK. Pro objektivaj kialoj ni ne povis informi pri la unua aliĝperiodo pasinta la 31-an de decembro, sed tempo pasas rapide. La dua favorpreza aliĝperiodo daŭros ĝis la fino de marto. La lasta pasintjara numero de „Norvega Esperantisto” donas la atenton al la Lahtia UK citante la 674-an Gazetaran Komunikon de UEA el la komenco de novembro kun la vortoj de Mark Fettes „Pri la kongesa temo”, kiu – ni memorigu – tekstas „Vivanta naturo, floranta kulturo”. „Norvega Esperantisto” ankaŭ memorigas pri la favorprezaj aliĝperiodoj kaj pri la fakto ĉi-rilata, la avantaĝo esti individuaj membroj de UEA. Aliflanke en la decembra „La Revuo Orienta” ĉiu leganto ricevis ampleksigitan aliĝilon al Lahtio per tripaĝa kroma teksto en la japana. Cetere japanoj post finnoj kaj germanoj konsisitigas la plej multnombran aliĝintaron al la nunjara UK. Se eĉ kiel ĝis nun la ruĝfadeno de mia trarigardo spuris la Lahtian Kongreson en la laste venintaj E-periodaĵoj ne nur ĉi-rilataj kontribuoj kaptas la atenton. En la decembra „La Revuo Orienta”  bele surprizas nin la kontribuo de nia kolegino Gabi Kosiarska en la rubriko „Esperanto kaj mi” – „De libroj kaj Esperanto al plenintensa vivo”.  I.a. en la kunteksto de sia radiolaboro Gabi skribis „Aparte inspira por mi estis laboro en la Esperanto-redakcio de la Pola Radio, kies parto mi estis ekde 2002 dum pli ol 7 laŭvicaj jaroj, kaj nun mi daŭre kunlaboras kun Pola Retradio. Tio estis aparte furuktodona periodo en mia vivo, abunda je diversaj aventuroj, renkontiĝoj. IJK-oj kaj UK-oj, kiujn mi tiam partoprenis spronis ankoraŭ pli intensan scivolemon pri homoj el la tuta mondo. Ĝi ankaŭ permesis pli bone konatiĝi kun Pollando. Laborante en la Pola Radio mi devis ĝin pli bone kompreni, profundiĝi en aferojn seriozajn aŭ similajn al tio, kio okazas aliloke, distingi situaciojn, kiuj nur en iu difinita momento ŝajnas gravaj. Tiamaniere Esperanto instruis kaj daŭre instruas tion, kio aparte gravas en la vivo. Ke ĉiam kaj kun ĉiuj valoras interparoli, des pli, ke ni ja  havas perfektan rimedon por tio”. Tiu rubriko „Esperanto kaj mi” en „La Revuo Orienta” aperas ekde 2008 jaro kaj en novembro 2018 Povilas Jegorovas estis ĝia 100-a heroo. Ni ĝojas, ke la sinprezento de Gabi Kosiarska inaŭuras la novan centon da revuoheooj. En ĉi tiu decembra numero de Japana E-Instituto ni trovas krome kelkajn legindaĵojn. Temas pri la abunda raporto pri la aŭtuna 2-a Komuna E-Kongreso de Japanio kaj Koreio en Nara. Mian apartan atenton kaptis la informo, ke dum la okazinta kadre de ĝi 105-a Japana E-kongreso la prestiĝan Premion Ossaka en 2018 ricevis HARADA Hideki kaj Husako, siatempe aktivaj auskultantoj de nia programo, sed unuavice elstaraj E-aktivuloj en Okayama. Krome min kaj tiujn kiuj planas baldaŭ viziton en Tokio ege interesis la Invito al la Muzeo Edo-Tokio el sub la plumo de KAWADA Akira, kiu kiel ĝia laboranto kondukas la leganton tra diversaj muzeosekcioj de konstanta ekspoziciejo renovigita antaŭ 4 jaroj – kiu laŭ la aserto de la aŭtorino estas „la plej bona loko por scii historion kaj kulturon de Tokio”. En la decembra „Norvega Esperantisto” kun intereso ni konatiĝis kun tro frue mortinta norvega, entuziasmoplena E-pioniro Bruno Rifling, kies 100-a mortodatreveno pasis lastkristnaske. Memorigas lin Mario Machlik, la prezidanto de NEL, ĉar temas pri parenco de lia edzino, la denaska esperantistino, la frato de ŝia avinjo – iam la plej juna kaj plej mallonge funkcianta prezidanto en la historio de NEL, mortinta nur kiel 23-jaraĝulo. Multajn dokumentojn ligitajn kun lia E-agado konservas la bopatrino de Mario Machlik, Monica Riefling Lund, kiu en la lasta numero de „Norvega Esperantisto” prezentas originalajn norvegajncitaĵojn el la konservataj dokumenoj. Ankaŭ la lasta „Esperantolehti” estas la okazo konatiĝi kun la finna E-komunumo pere de aparta ĝia membro. La movadano jam dum 60 jaroj, Jorma Ahomäki koncize retrorigardas sian e-istan vivovojon kaj kiel li konfesas „jam regas en mia vivo velksezono. Tiun esprimon povas uzi 87-jarulo. Sed entuziasmo ardas”. Ne plu vojaĝado, sed libroj nutras lian scivolemon kiel „Zamenof en Varsovio” de Dobrzyński aŭ „Lidia” de Heller. Ankaŭ en tiu artikoleto kun plezuro ni trovis referencon al la rolo de niaj E-elsendoj. „Dum la pasintaj jardekoj mia entuziasmo neniel velkis, sed tute kontraŭe krekis kaj prosperis. Efike nutris mian scivolemon la elsendoj de Pola Radio el Varsovio”. Kiel komencanto mi ne povis kompreni plene la enhavon de la programeroj, sed brile ili sukceis kapti min kaj kateni en pozivita senco”. Emociiga por ni konfeso. Kaj verdire ankaŭ la decembra „Esperanto” donas la ŝancon konatiĝi kun figuro elstara, sed ĉu vaste konata? Nepras legi bonegan recenzon de Carlo Minnaja pri „Testamente – plena originala poemaro” de Edwin de Kock. Ni povas citi la lastajn vortojn de la recenzinto „Testamente – rakontas pri tuta vivo (la pronomo „mi” obsede ripetiĝas), kun inspiroj el multaj fontoj: 30-paĝa notaro helpas al kompreno de la ĉefverko. Li certe estas, se ne la unua, inter la du-tri plej signifoplenaj reprezentantoj de nia poezio”. Pri tio atentigas Carlos Minnaja kaj eble do „Testamente – Plena originala poemaro” de Edwin de Kock kaptos la intereson ne sole de poeziŝatantoj.

El la elsendo 05.02.2019. Legas  Barbara  – 12’42”

Koninda Pollando: Ślęża

En Pollando ne malmultas lokoj, en kiuj vivis la slavaj triboj kaj kulturoj multe mapli novaj ol ili. Tamen ne multas pintoj, pri kiuj estas sciate, ke ekde pratempo estis loko de kulto kaj ritoj kaj sur kiuj konserviĝis spuroj el la fora tempo. Al ili apartenas la pinto Ślęża (S’ lenĵa), la monto ne tro alta, ĉar situanta nur 718 metrojn super la marnivelo. Sed ĝi videbliĝas jam el kelkdekkilometra distanco pro sia relativa alteco, egala al ĉirkaŭ 500 metroj kaj pro tio supernta la ĉirkaŭajn valajn terenojn. Ĝi estas konstruita el granitoj kaj gabro kaj laŭ la plej nova interpreto la signifa parto de Ślęża konsistas el magmaj rokoj kreiĝintaj sub la lustro de oceano. Oni takssas, ke ili kreiĝis lim de devonio kaj karboonio antaŭ 350 milionoj da jaroj. En neolito oni fosis tie nefriton por etaj instrumentoj kaj ornamoj kaj serpentinŝtonon el kiu estis oni faris ilaron kaj armilojn. En mezepoko serpentinŝtono estis uzita en muelejoj kaj kiel konstruŝtono por la ornamado de romanikaj preĝejoj. Ślęża rolis kiel centro de la pagana sunkulto de la lokaj triboj. Sur ĝia pinto kaj en la ĉirkaŭaĵo konserviĝis ŝtonaj skulptaĵoj de „ino kun fiŝo, monako, fungo, apro kaj urso” kiujn oni ligas kun la kelta kultura influo. Retrovitaj estis tie frahmentoj de ŝtona remparo vastaj je ĉ. 12 metroj kaj misteraj figuroj kun karakteriza simbolo de oblikva kruco. La nomo Ślęża devenas plej verŝajne de la malnovslava vorto ślęg, kiu signifas humidecon, humidajn veteron aŭ lokon, koton, lokon kovrita de nebulo. Do entute temas pri specifa mikroklimato reganta tie karakteriziĝanta per multaj pluvoj. De la nomo  ślęg deriviĝas la nomo de la fluanta tra la ĉirkaŭaj marĉaj terenoj rivero Ślęza. Kun tiuj ĉi nomoj ligiĝas la nomo de la slava tribo kiu setliĝis tie – Ślężanie. Ili venis ci tien plej verŝajne inter la 4-a kaj 7-a jarcento post Kristo kaj ĉirkaŭ 845-a jaro disponis jam pri 15 burgoj formante la tribon de la Okcidentaj Slavoj.  Ekde la jaroj 985-990 ili loĝis jam en la limoj de la ŝtato de Mieszko la 1-a, estante ĝia integra parto. Ilia triba nomo etentiĝis kun la tempofluo je aliaj apud Odra-riveraj triboj kaj la tuta regiono akiris nomon kun ili ligitan, Śląsk – Silezio. Ślężą estis same geografia kiel anaŭ spirita centro de la loĝataj tie homoj. Ĝi estis centro de ilia kulto kaj sidejo de iliaj dioj, kvazaŭ Silezia Olimpo. Komence de la 11-a jarcento la germana episkopo el Mersburg notis „Tiu monto estis ĉirkaŭita per granda adoro de ĉiuj loĝantoj pro sia grandeco kaj destino, ĉar sur ga pinto  oni celebris damnindajn, paganajn ritojn”. Sed ili estis transprenitaj de ankoraŭ malpli novaj triboj kiuj radikas eĉ en la ŝtona epoko. El 4-a jarcento antaŭ Kristo devenas iliaj sanktejoj. Kelkajn jarcentojn poste tiu popolo estis slavigita, sed ankoraŭ dum kelka tempo oni kultivis la paganajn ritojn. Tamen plej laste en la 11-a jarcento okazis definitiva kristanigo. Komence de la 12-a jarcento Piotr Włostowic, la admistranto de reĝa koretego de Bolesław Krzywousty konstrugis sur la pinto aŭustianan klostron. Kiam monakoj translokiĝis al Vroclavo sur la loko de la klostro estis konstruita kastelo. Ĝiaj masonitaj restaĵoj transdaŭris ĝis hodiaŭ. Kaj hodiaŭ ĝi estas la ŝatata ripozloko por loĝantaoj de la proksima Vroclavo. Atendas ilin la biciklaj itineroj – ripozkaraktera kaj monta, kaj kelkaj interesaj itineroj por la marŝantoj.

El la elsendo 01.02.2019. Legas  Barbara  – 5’28”