La 2019-a signas du datrevenojn ligitajn kun unu el la plej famaj klavicenistinoj de la mondo, Wanda Landowska. En julio pasos ŝia 140-a naskiĝdatreveno, en aŭgusto la 40-a datreveno de la morto. Tiu, hodiaŭ nemerite forgesita pola pianistino kaj komponistino, la fortepianludon komencis kiel 4-jarulino ĉe siaj varsoviaj instruistoj, ekspertoj pri Chopin-muziko, Jan Kleczyński kaj poste en la varsovia Konservatorio ĉe Aleksander Michałowski. Sursceneje Wanda Landowska debutis havante 14 jarojn plenumante „La anglan suiton mi-minoran de Johann Sebastian Bach”. Ekde la komenco Bach estis ŝia adorata komponisto. Havante 17 jarojn ŝi forveturis daŭrigi la studojn pri komponado ĉe Heinrich Urban en Berlino. Ŝi mem komponis kantojn kaj  muzikon por arĉorkestro kaj por fortepiano, kiuj aperis presforme kaj dank’ al la klopodoj de sia patrino ricevis aprobajn recenzojn de Edvard Grieg. Wanda Landowska ankaŭ koncertis kiel pianistino plenumante proprajn komponaĵojn, verkojn de Bach kaj malfruromantikajn fortepianajn komponaĵojn. En 1899 ŝi konatiĝis kun Henryk Lew Landowski, pola verkisto kaj etnografo, al kiu unu jaron poste ŝi edziniĝis. La geedza paro kiel sian loĝlokon elektis Parizon, kie Wanda kunlaboris kun fama Schola Cantorum. Tie ŝi ekhavis la ideon plenumi la verkojn de Bach kaj liaj samtempuloj per historiaj instrumentoj, klopodante rekrei la aŭtentecon kaj ĝustan interpreton de la 17- kaj 18-jarcentaj komponaĵoj verkitaj por la origina instrumento, kiu estis klaviceno. Tiel ŝi savis antaŭ la forgeso instrumenton, kiu malaperis en la historia memoro de ŝia epoko. Ŝia unua publika koncerto de klavicena muziko okazis en 1903. Subtenata de la edzo ŝi komencis studi la originalajn 16-18-jarcentajn fontojn  por rekrei la aplikatajn tiuepoke teknikojn kaj ŝi kunlaboris kun la firmao Pleyel popularigante ĝiajn klavicenojn. Ŝia komponista verkado marĝenigis kaj en la unuan planon enŝoviĝis la koncerta aktivado en la eŭropaj landoj kaj en Rusio (tie ŝi koncertis i.a. ĉe Lew Tołstoj). Ĉion ĉi akompanis ŝiaj gazetaraj artikoloj pri la rolo de klaviceno en la plenumo de malnva muziko. En 1909 kune kun la edzo ŝi eldonis la 270-paĝan libron „Musique Ancienne”. Unu jaron poste ŝi partoprenis Chopin-festivalon en Lvovo, kie per klaviceno ŝi ludis plurajn komponaĵojn de malnovaj polaj komponistoj. Tamen en la muzika mondo de Parizo oni rilatis al la ideo rekrei klavicenan muzikon skeptike. Eĉ post la ŝia dungo en Hochschule für Musik en Berlino, kie ŝi inaŭguris kaj sekve gvidis dum jaroj la unuan en la mondo klason de kalvicenludo ŝi ne evitis skeptikkritikon. Je tio ŝi reagis en la artikolo „Renesanco de klaviceno” skribinte „kvankam klaviceno havas ankoraŭ rankorajn malamikojn, sed konsistigas ilin ĉefe instruistoj de pianludo kaj virtuozoj de fortepiano laŭ la malnova stilo”.  Wanda Landowska enamiĝinta al la muziko de Bach asertis, ke liaj komponaĵoj plej bone sonas ludataj per klaviceno kaj ne per fortepiano. Certe ŝi pravis, se la majstro de orgenludo Albert Schweitzer verdiktis: „kiu aŭdis Wanda Landowska ludi la italan konĉerton de Bach per klaviceno ne povas rekte kompreni kiel eblas ludi ĉi tiun komponaĵn per moderna fortepiano”. Post la eksplodo de la 1-a mondmilito Wanda Landowska daŭre instruis kaj sporade koncertis en Berlino, kvankam komence ŝi devis refuti akuzojn esti malamiko de Germanio pro tio, ke ŝi naskiĝis en la rusa aneksoparto de Pollando. En la reaga felietono je ĉi-rilataj kalumnioj ŝi reliefigis „mi ne estas rusino, kontraŭe mi estas polino. Dum la malamo de germanoj al rusoj daŭras du semajnojn, la nia estas almenaŭ 100-jara”.  Post la tragika morto de la edzo en 1919 en aŭtomobila akcidento aŭ atenco – kiel sugestas aliaj fontoj –  pro la suspekto pri iliaj porbolŝevistaj ŝatoj  Wanda Landowska tra Svislando translokiĝis al Parizo. Tie ŝi daŭrigis sian koncertan karieron kaj didaktikan laboron. En 1925 apud Parizo ŝi establis L’ École de Musique Ancienne. Ĝi fariĝis centro, en kiu ŝi ne sole instruis la klavicenludon, sed ankaŭ arigis kolekton de malnovaj instrumentoj. Kun la tempofluo kreiĝis tie ampleksa biblioteko kaj salonego, en kiu estis organizataj majstrigaj kursoj kaj koncertoj. En 1934 ŝia lernantino fariĝis Denise Restout, pli posta ĝismorta amikino de Wanda Landowska. Dank’ al Wanda Landowska klaviceno vekis interesiĝon de la nuntempaj al ŝi komponistoj. Manuel de Falla  kiel la unua aplikis klavicenan parton en pupopero de majtro Petro. La artistino mem estis la praplenumantino de la dediĉitaj al ŝi klavicenaj konĉertoj de Falla (1926) kaj Poulenc (1929). En 1934 ŝi ludis la unuan kompletan plenumon de „Goldberg-variacioj” de Bach. Du jarojn poste Wanda Landowska venis al Pollando. Tiam ŝi koncertis en Varsovio kaj donis recitalon en Lvovo. Ĝis la vivofino ŝi reliefigadis sian polecon kaj ankoraŭ en 1945 ŝi aranĝis en Usono koncerton konsistantan el verkoj de polaj 16- kaj 17-jarcentaj komponistoj –  Stanisław Sylwester Szarzyński, Adam Jarzębski kaj anonimuloj. En 1939 ŝi estis devigita forlasi Parizon. Naskiĝintan en la pola asimiliiĝinta juddevena familio, kiu konvertiĝis en 1892  Wanda-n trafis sago de la germana nacia politiko. Jam ekde 1933 en la berlina Hochschule für Musik ŝi estis kalumniata kiel „pola judino” kaj „aĉa ribelulino kontraŭ nova Germanio”. Ŝi estis menciita en 1938 en la germana publikaĵo „Judeco kaj muziko el ABC de judaj kaj nearjaj muzikŝatantoj”. Tiam ŝi akcptis la francan civitanecon. Tra la suda Francio en 1941 ŝi traiĝis al Usono. Post kvinjara vivo en Novjorko, kie Wanda Landowska daŭre gvidis pedagogian agadon kaj koncertis, ŝi tranlokiĝis al Lakeville. Tie ŝi daŭre lekciis, tie ŝi  komplete surdiskigis 48 preludojn kaj fugojn de Bach. Reveninte al fortepiano ŝi surbendigis verkojn de Mozart kaj Haydn. En la 10-a mortodatreveno de Ignacy Jan Paderewski Wanda Landowska pretigis albumon de pola malnova muziko. Wanda Landowska mortis la 16-an de augusto 1959. La urno kun ŝiaj cindroj troviĝas en la franca Taverny proksime al Saint-Leu-la Forêt, kie  34 jarojn pli frue ŝi establis la L’ École de Musique Ancienne. Ŝian nomon omaĝas unu el la kratero sur la Venuso portanta – laŭ la decido de Internacia Astronomia Unio – la nomon Wanda Landowska. En Pollando okazas regule klavicenaj konkurson „Wanda Landowska In memoriam”. En 2019 ĝi okazos en septembro en Poznano (la okcidenta Pollando).

El la elsendo 08.02.2019. Legas  Barbara  – 9’39”