Ĉiam pli oftaj sunaj kaj varmetaj tagoj kaj la jam veninta printempo estas la motivo sopire atendi momenton por ekskursi al la subĉiela naturo. Hodiaŭ mi proponas almenaŭ iomete konatiĝi kun 30-milhektara arbaran komplekso en la centra Pollando, Kozienice-Arbarego. En ĝi dominas pinoj, kverkoj, eŭropaj karpenoj. Kverkoj atingas ĉi tie monumentecajn dimensiojn. Kune kun ili abioj formas orginalan plantomedion difinatan de la loĝantoj „la nigra arbaro”.  Krome kreskas tie multaj protektataj plantoj kiel ordinara polipodio kaj Lycopodiophyta. Abundas tie ankaŭ kuracplantoj. Tra la Arbarego pasas la norda kreskolimo de abioj, fagoj, sikomora acero kaj malglata ulmo. La faŭno eĉ se ne tiom riĉa kiel iam daŭre meritas atenton. Vivas tie 59 mamulspecioj, inter kiuj troviĝas ankaŭ gliro, specio menciita en la pola Ruĝa Registro de Animaloj kaj leĝe protektata avela muskardeno. El inter ĉasbestoj ni menciu damaojn, cervojn kaj alkojn kaj multnombrajn kapreolojn. Multnombre vivas tie ankaŭ aproj, vulpoj. Malpli oftaj estas meloj, foinoj kaj musteloj. Riĉe estas reprezentitaj amfibioj kaj reptilioj. Oni nombris en Arbarego-Kozienice 200 birdospeciojn, el inter kiuj ĉirkaŭ 150 nestas ĉi-loke, kiel nigra cikonio, gruo, duelbirdo. Vintre sur la terenon de la Arbarego alflugas el la nordo i.a. nigraj falkoj, flavbekaj kardeloj. La nomo de la Arbarego devenas de la loko Kozienice, pri kiu la unua informo devenas el la 1206-a jaro. Ekde la komenco de la pola ŝtateco ĝis la 18-jarcentaj dispartigoj ĝi estis la reĝa posedaĵo. La origina vilaĝo en 1326 akiris la urbajn rajtojn. Oni konstruigis tie lignan ĉasistan rezidejon por reĝo Władysław Jagiełło, por kiu Kozienice rande de arbarego fariĝis bonega ĉasloko, kiun li vizitis eĉ 10 fojojn.  Li mem konstruigis ĉi tie en 1394 preĝejon. Proksimeco de la arbarego kaj lignoprovizoj ebligis krome konstruigi tie fosponton, kiu ebligis al polaj trupoj transiri Vistulon cele la batallokon Grunwald en 1410, kie ili ĝuis venkon super la teŭtonaj kavaliroj. Kozienice fieras ankaŭ pri tio, ke en la tiea reĝa rezidejo naskiĝis la reĝo Sigismundo la Maljuna, kion omaĝas porokaza kolono el 1518, la plej malnova laika monumento en Pollando. Plimulto de la Arbarego estas protektata kadre de Panorama Parko Kozienice, kiu estas unu el la plej grandaj kaj plej belaj arbaraj kompleksoj en la centra regiono de Pollando, Mazovio. Estis kreitaj tie 15 natutrezervejoj,  plimulto kun la arbara karaktero, du kun la panorama kaj la marĉa. Ili ampleksas la plej interesajn kaj plej riĉajn plantoaglomerejojn ofte kun ĉirkaŭ 200-jaraj arboj. En la rervejoj estis kreitaj edukpadoj baze de kiuj laborantoj de la Parko gvidas okupojn kun junularo kaj plenkreskuloj. Tra Kozienice-Arbarego entute kondukas 9 itineroj por piedmarŝantoj kaj eĉ 17 biciklaj itineroj. En la limoj de la parko troviĝas multaj historiaj objektoj – preĝejoj, tombejoj, parkaj kaj palacaj kompleksoj. Transdaŭris pluraj ĉevojaj kapeletoj. Ni aldonu fine, ke inter la partneraj urboj de Kozienice troviĝas la germana komunumo Göllheim, la ukraina Czuhujiw kaj la slovaka Medzilaborce.

El la elsendo 22.03.2019. Legas  Barbara  – 5’13”