Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Koninda Pollando: La kastela-parka komplekso en Krasiczyn

Hodiaŭ ni invitas vin gesinjoroj al la loko Krasiczyn, en la sud-orienta Pollando por konatiĝi kun la kastela-parka komplekso, kiu ekde 2018 estas kalkulita kiel plia Historimonumento de Pollando. Temas pri unu el la plej belaj trezoroj de la renesanca-manierisma arkitekturo en Eŭropo. Ĝian konstruon lime de  la 16-a kaj  17-a jarcentoj komencis grafo Stanisław Krasicki, la kastelestro de Przemyśl. Tiun verkon daŭrigis lia filo Marcin, unu el la plej elstaraj tiam artmecenatoj en Pollando, transfominte la  krudan defendokonstruaĵon en imponan rezidejon. Ĝiaj flankoj levitaj sur la kvadrata plano estas orientitaj al kvar flankoj de la mondo. Ĉe la anguloj elstaras kvar diversaj turoj: Dia, Papa, Reĝa kaj Nobela aŭ Kavalira spegulante la mondokierarkion observatan de la fondintoj. Krom la ĵus menciitaj turoj estas ankoraŭ la 49-a metra Horloĝa ĉe kiu tra pordego kaj levponto – poste ŝtona – kondukis la vojo el la ekzistinta urbo. Ekde kelkaj jaroj ĝi estis disponigita al turistoj, kiuj de ĝia supro povas rigardi la vastan ravan panoramon.  De la kastela korto ĉirkaŭita per subarkadaj pasejoj eblas admiri aliflanke tre malofte renkontatajn, belegajn sgrafitartajn dekoraĵojn prezentantajn la bibliajn scenojn kaj medalionojn kun la bustoj de romiaj imperiestroj, kun bildoj de la polaj reĝoj kaj ĉasistaj scenoj. Ilia plena surfaco egalas al ĉirkaŭ 3500 kvadrataj metroj. La alikonstrulaboroj okazis sub la gvido de la italaj arkitektoj, sed la ornamajn kaj dekorajn laborojn plenumis lokaj artistoj. Pri la signifo kaj brilo de la kastelo en sia epoko atestas la fakto, ke ĝi gastigis ankaŭ polajn reĝojn i.a. Sigismundon la 3-an Vasa, Vladislavon la 4-an, Johanon Kazimiron. Post la senhereda morto de Krasicki-familio la kastelon kaj apartenantaj al ĝi havaĵoj transprenis reprezentantoj de aliaj magnataj familioj. Fine, en 1835 aĉetis ĝin princo Leon Ludwik Sapieha kaj ĝuste al  ĉi tiu princa familio la kastela-parka rezidejo plufloris dum pli ol 100 jaroj. Ili restaŭris la kastelon, establis segejon, bierfarejon kaj fabrikon de agrikulturaj maŝinoj samtempe aktivante favore al la ekonomia kaj socia evoluo de la regiono. Sapieha-familio inaŭguris belan tradicion planti en la kastela parko arbon ĉiukaze post la naskiĝo de siaj infanoj. Kverkon, kiu simbolas forton kaj potencon honore al filo, titlion – kiu simbolas fekundecon kaj amon honore al filino.  La kastelo malgraŭ pluraj incendioj kaj militoj konservis neŝanĝitan konstrubulon el la komenco de la 17-a jarcento. Tamen la 2-a mondmilito signis ĝian finon. Ĝis hodiaŭ oni rakontas pri la detrauj sekvoj, per kiuj frapis ĝin sovetuniaj trupoj, kiuj eniris tien en septembro 1939. Dum pli ol unu kaj duona semajnoj sur la kastela korto brulis ĉiuj dokumentoj, memoraĵoj, pentraĵoj, libroj, mebloj, kiujn la posedintoj ne sukcesis forveturigi el la kastelaj ĉambregoj. La riĉe ornamita sarkofago de la 16-jara princino Zofia el la karara marmoro estis frakasita. Bonŝance la sarkofagon, kiel ankaŭ la kastelan kapelon – unu el la plej elstaraj arkitekturaj elementoj de la kastelo en la Dia Turo komparata al la Sigismunda Kapelo en la krakova reĝa Wawel-kastelo – oni sukcesis restaŭri. La kastelon ĉirkaŭas sur la areo de 14 kaj duona hektaroj unu el la plej belaj en Pollando panoramaj parkoj, kies origino ankaŭ devenas el la 17-a jarcento.  La nuna plano kaj aranĝo de la kreskaĵoj ligiĝas kun inventemo kaj vojaĝpasio de Sapieha-familio. La malnovaj plantoj estis riĉigitaj per novaj kreskaĵoj. La riĉo de la plantoj – pli ol 200 arbo- kaj arbustospecioj, ravantaj en ĉiu jarsezono, inkluzive de ekzotikaj kaj zorge protektataj – estas aldona atuto de la kastelo en Krasiczyn. Aktuale en la kastelo troviĝas hotelo kun la konferenca centro. La gastoj havas la ŝancon viziti la kastelon kaj parkon kun gvidanto. Aparta atrakciaĵo estas la nokta vizitado de la kastelaj ĉambroj kun lakeo, dum kiu onidire eblas renkonti la spiriton de la Blanka Damo, onidire la junaĝe mortinta Zofia.

El la elsendo 31.01.2020. Legas Barbara – 6’09”

„Povus esti simple” de Persone

La rok-bando „Persone”, kiel unu el la plej famaj muzikensembloj en Esperantujo, ne bezonas prezentadon. Plimulton de sia repertuaro la grupo registris en 5 albumoj, kiuj eldoniĝis inter la jaroj 1987 kaj 2002. Dum ĉi tiu periodo „Persone” sukcesis krei kaj evoluigi sian individuan kaj tuj rekoneblan stilon. En la mallonga recenzo mi tamen dezirus fokusiĝi pri nur unu iliaj KDoj, pri tiu, kiun mi opinias la plej matura kaj interesa – Povus esti simple. Kiel oni scias, 100-elcente objektiva taksado de la muzikaĵoj ne estas ebla. En niaj opinioj, konforme al cirkonstancoj, speguliĝas diversaj faktoroj: gusto, antaŭjuĝoj (pozitivaj aŭ negativaj) kaj scio. Krom tio indas rimarki, ke ĉiu muzikstilo aŭ ĝenro funkcias fakte kiel iom aparta lingvo, kiun la aŭskultanto devas ekkoni, se li volas kompreni kaj ĝui la nuancojn de la konsiderata verko. Rilate al la perspektivo, en kiu mi vidas la kanzonojn de „Persone”, tutcerte influis ĝin miaj personaj muzikaj spertoj de akademia teoriisto kaj flutisto, kaj miaj inklinoj al verkoj de renesancaj kaj barokaj komponistoj. En ĉi tiu momento la aŭskultantoj sendube komencos mediti pri tio, kiajn aspektojn de la priparolataj verkoj tia „klasika” muzikisto kiel mi trovas interesaj. La albumo Povus esti simple konsistas el 13 kanzonoj. La unua afero, kiu altiris mian atenton, estis kvalito kaj diverseco de la tekstoj. Tiun sferon mi traktas kiel aparte gravan por vokalaj verkoj. Se poeziaĵon mi trovas banala kaj naiva, mi tuj ĉesas interesiĝi pri la kanzono, kaj eĉ la plej rafina muzika prilaboraĵo ne helpas. Feliĉe, tio ne estas la kazo de la albumo Povus esti simple. Sendepende de tio, ĉu la verko pritraktas amon aŭ aliajn aferojn, la teksto de ĉiu registrita kanzono enhavas en si iun interesan problemon aŭ enigmon (aŭ ambaŭ). Mi eĉ riskus la tezon, ke super la poezio de la tuta albumo ŝvebas certa melankolia ero kaj etoso de Weltschmerz. Tiel estas eĉ en la kazoj de kanzonoj kun tre vigla muzikstilo. Amo okazas afero tre komplika, kiu igas homojn suferi pro dubo, honto, soleco aŭ malebleco konstrui „pontojn inter kor’ kaj kor’”. Vivo devigas nin kaŝi siajn emociojn en eterna maskerado, kaj la veran memon oni povas malkaŝi nur post „la leviĝo de la lun’”. „Revoj” ne realigeblas kaj finfine ĉio „glitas el la man’”. Inter falantaj bomboj kaj malracia homkonduto naskiĝas nur demando, kiu freneziĝis: „ĉu la mondo, ĉu ni”. Ĉu tio ne estas komuna dilemo de la Esperantistaro? Sed la kanzonoj ne estus kanzonoj sen kantado kaj sonoj de instrumentoj. La ĝeneralan muzikstilon de la albumo oni povas priskribi kiej dura, intensa kaj eĉ iom intence kruda, kun intensaj gitarsono kaj akompano de la perkutinstrumentoj. Ĝi estas ankaŭ tre vigla kaj samtempe bone korespondanta kun karaktero de la tekstoj. En kelkaj kantoj la muziko eĉ ilustras la tekston kvazaŭ retorike, emfazante specifajn frazojn aŭ vortojn. Ekzemple en la fama „Revoj” la gitarakompano ŝajnas imiti pluverojn menciitaj en la unua frazo de la poeziaĵo („pluva aprilo”), kaj en la refreno revoj falas surteren ne nur tekste sed ankaŭ melodie. Tiaj frandaĵoj estas multe pli, kaj ĉiu atenta aŭskultanto sendube kapablos trovi ilin mem. Kvankam plimulton de la kanzonoj karakterizas ĵus menciita vigleco, en la KD estas ankaŭ kelkajn molajn kaj lirikajn komponaĵojn, kiel „Ili venos”, „Kiam amo regas” aŭ „Nun mallumas ekstere”. Tio donas al la aŭskultantoj momenton de mildigo kaj faras la albumon interne diferenciga. Indas ankaŭ konsideri la harmonian lingvon, sampemte simplan kaj rafinitan, kun interesa uzado de diskretaj disonancoj en la formo de diversaranĝitaj pasnotoj kaj sest- kaj septakordoj. Tiuj ĉi lastaj abundas, kiel oni povas ekspekti, ĉefe en la lirikaj kanzonoj, sed ne nur. Finfine oni devas diri kelkajn vortojn pri la prezentado. La sonkvalito estas tre klara, kaj ĉiujn tavolojn de la muzika strukturo oni facile perceptas. Martin Wiese kantas kun granda esprimpleneco kaj imagpovo. Lia prononco estas bona, sed en kelkaj frazoj, precipe kiam gitaroj tre laŭte akompanas aŭ ludas en alta registro, ĝi povintus esti iom pli klara. Mi devas konfesi, ke de tempo al tempo mi necesis kontroli la skribitan tekston, ĉar ne ĉiam mi certis pri unuopaj vortoj. Indas ankaŭ rimarki bonan akordon kaj agordon de la bando. Tio gravas precipe rilate al la kantado, ĉar, bedaŭrinde, ne ĉiam Esperantistaj vokalistoj disponas korektan intonacion, kaj mistrafitaj sonaltoj estas dolorego por aŭdo kaj malreklamo por nia muzikkulturo. Resume: Povus esti simple estas tre bela kaj matura albumo, vera klasikaĵo, pri kiu ni vere povas fieri.   

El la elsendo 31.01.2020. Legas Marek – 6’06”

Koninda pola arkitekto: Henryk Marconi

La ĉefheroo de nia hodiaŭa felietono estas Henryk Marconi, unu el la plej elstaraj arkitektoj sur la polaj teritorioj en la 19-a jarcento. Li aŭtoris plurajn reprezentajn konstruaĵojn  en la novrenesanca, klasikisma kaj novgotika stiloj en diversaj polaj urboj. Plimulto troviĝas en Varsovio. Temas i.a. pri la Hoteloj Europejski kaj Bristol, pri palacoj de Branicki-familio kaj de Andrzej Zamoyski, pri preĝejoj de Ĉiuj Sanktuloj, de s-ta Karolo Boromeo, de s-ta Anna en la varsovia Wilanów. Li prilaboris krome la projekton de la unua varsovia akvodukto, kiu komencis funkcii en 1855. Entute li aŭtoras pli ol 40 arkitekturajn projektojn. Tiuj malpli grandaj aŭ tiuj, kiujn li administris aŭ korektis estis pli ol 50. Malgraŭ la militdetruoj – la du mondmilitoj – daŭre eblas admiri en Pollando konstruaĵojn kreiĝintajn laŭ lia projekto, detale kaj zorgeme rekonstruitajn post la 2-a mondmilito. Enrice Marconi naskiĝis en januaro 1792 en Romo en la familio de arkitekto, profesoro de la roma Belarta Akademio. Li edukiĝis sub la gvido de sia patro, sekve en la bolonja universitato kaj la tiea Belarta Akademio. Poste li laboris kiel desegnoinstruisto en Lugo. Samtempe li komencis laborojn pri arkitekturaj projektoj, kiuj rapide alportis al Enrice ĉiam pli da premioj en arkitekturaj konkursoj. Havante jam 30 jarojn li venis al Pollando laŭ invito de generalo Ludwik Michał Pac, por finkonstrui lian palacon en la loko Dowspuda en la podlaĥia regiono. Post la brila plenumo de la tasko Pac tuj konfidis al li la elkonstruon de Pac-Palaco en Varsovio. Henryk Marconi rapide radikiĝis en Pollando. Lia edzino fariĝis Małgorzta familie Heiton, la filino de la palaca ĝardenisto. Kun ŝi Marconi havis ses geinfanojn, kiuj en plimulto lasis spuron en la kultura vivo de la lando. Karol fariĝis pentristo, Władysław – pentristo kaj artkonservisto, Leandro – arkitekto. Eleonora edziniĝinte al Antoni Kolberg estis la patrino de i.a. Henryk Wilhelm – la pioniro de la optika industrio en Pollando. La aliaj filoj de Henryk estis Jan – inĝeniero,  Henryk – industriisto. Ties filo Bogdan fariĝis konata pola pentrarta konservisto, profesoro de la varsovia Belarta Akademio.  Sed ni lasu tiun flankvefton. Kvar jarojn post sia alveno al Pollando Henryk Marconi en 1826 transprenis la oficon de la konstrukonsilisto. Unu jaron poste li komencis labori en la Fako de la Industrio kaj Komerco de la registara komisiono por la Internaj kaj Religiaj Aferoj kaj por la Publika Klerigo. Henryk Marconi kreis pli ol grandegan kvanton de la konstruaĵojn. Li metis la bazon por la polaj arkitekturaj studoj.  En la jaroj 1851-58 Henryk Marconi estis profesoro en la varsovia Belarta Akademio. Ankoraŭ post la fermo de la altlernejo li lekciis almenaŭ dum 10 pliaj jaroj.  Tie li instruis arkitekturon ekde la fundamentoj kaj komplekse. Dank’ al li arkitekturo ĉesis  esti nur unu el la artbranĉoj kaj al kelkdek siaj disĉiploj Marconi transdonis plenon de siaj konoj pri la fako.  Marconi lekciis ankaŭ en la inĝenieria lernejo de vojoj kaj pontoj ĉe la Varsovia Universitato. Krome li  estis membro de multaj altlernejoj – i.a. de la Akademio de s-ta Luko en Romo, de la Belartaj Akademioj en Bolonjo kaj Florenco, de la Cara Akademio de la Belartoj en Petersburgo. Li membris ankaŭ  en la Filantropa Societo, el la konstrukomitato de la varsovia Teatro la Granda kaj en la komitato por la alikonstruo de la Saksa Palaco. Henryk Marconi apartenas al la plej fekundaj arkitektoj de sia epoko. Pollandon li traktis kiel sian duan hejmlandon. Fontoj mencias lian partoprenon en la kontraŭca novembra insurekcio 1831, kaj financan subtenon vivfine por la januara kontraŭcara insurekcio  1863.  Li mortis la 21-an de februaro 1863 kaj eterne ripozas en la varsovia nekropolo Malnova Powązki.

El la elsendo 24.01.2020. Legas Barbara – 5’55”

Karnavalo

Karnavalo verŝajne por ĉiuj signifas la periodon de amuziĝo, distro kaj senbrido. Laŭ iuj ĝi komenciĝas kune kun la Nova Jaro, laŭ aliaj ekde la Festo de la Tri Reĝoj, Epifanio. Ĝia fina dato ne elvokas tiomajn hezitojn. Nome ĝi ligiĝas kun la  moviĝanta en la kalendaro Pasko kaj la antaŭanta ĝin karesma periodo. Nunjare la karnavalo finiĝos la 25-an de februaro. Do, en 2020 la amuzo intensiĝos dum 7 semajnfinoj, kiuj povas signifi tempon de eĉ bruaj eventoj, amuziĝoj kaj baloj. La plej  konataj kaj samtempe la plej spektaklecaj estas la karnavaloj en Rio de Janeiro kaj en Venecio, sed atenton meritas ankaŭ karnavalo sur la Kanariaj Insuloj aŭ en Germanio.  La karnavalo originas en Italio.  La unua mencio pri ĝi troviĝas en la dokumento de Vitale Faliero el 1094, sed onidire ĝi estis konata jam en la mezo de la 10-a jarcento. Kelkaj elmontras la originon de la karnavalo en la antikvaj vintraj solenadoj omaĝe al la diino de fekundeco. En la mezepoko preskaŭ en la tuta Eŭropo la karnavalo estis solenata kun granda pompo, plej brue en Venecio kaj Romo. La nomo karnavalo deriviĝanta el latino aŭ la itala lingvo aludis al la baldaŭ komenciĝanta granda fasto, karesmo, em kiu oni draste limigis la viandokonsumadon. Temis do pri tio, ke antaŭ ĝi oni manĝu kaj frandu ĝissate. La esenco de la karnavala amuzo estis certigi al ĝiaj partoprenantoj plenan anonimecon. Servis por tio maskoj kaj kostumoj kaŝantaj diferencojn inter la partoprenantoj i.a. deriviĝantaj el diversaj sociaj klasoj. Karnavalo relative rapide hejmiĝis en Pollando, la unuaj mencioj devenas el la 17-a jarcento, kvankam la jarŝanĝaj kutimoj ekzistis pli frue kaj havis alian karakteron.   La bonvenigo de  la Nova Jaron kaj la silvestra nokto distingiĝadis per aŭguroj pri geedziĝoj, bonaj rikoltoj, venontjara vetero. La jarŝanĝon oni kutime festis en la kvietejo de la propraj domoj, bienoj, dum bankedoj kun punĉo, dum ĉasadoj. Ja la vintroj iam estis longaj, la vivo en la biendomoj kaj en la kamparo monotona.  Ne mirige, ke la novaj kutimoj ekplaĉis, eĉ se ricevis propajn trajtojn kaj emfazon. Al la plej popularaj karnavalaj amuzoj de la pola nobelaro kaj magnataro apartenis la gaja,  senbrida promena rapidrajdado tra neĝkovrita vojo per sledoj jungitaj de ĉevaloj, kiu povis daŭri eĉ kelkajn tagojn kun mallongaj paŭzoj por dormo. La veturilaro en la lumo de torĉoj kaj en la akompano de muziko kutime venadis vespere al la celita bieno. Tie oni – post la veturado en frosta aŭro varmigadis sin – satmanĝis, satdrinkis, senlace dancis, iom dormis por preskaŭ tuj poste celi la alian gastigonton. La gastigantoj zorgis pri digna bonvenigo, abunde provizitaj tabloj sur kiuj gravan lokon okupis bigoso (kuirita acida braskio kun variaj viandaĵoj), bakita viando de arbaraj bestoj, kolbasoj, vianda galanterio, pasteĉoj, fiŝoj en ĵeleo. Abundis variaj dolĉbakaĵoj – inter ili tortoj, mielkukoj, fruktoj en mielo. Oni tostis per vino, medo kaj biero.  Ankaŭ burĝoj kaj kamparanoj en karnavalo ofte organizadis buntajn amuziĝojn subĉiele, kelkfoje uzante maskojn por ĝuste gardi anonimecon. La alian karakteron havis  redutoj, maskobaloj organizataj laŭ la itala modo. La nepra akcesoraĵo estis masko, la vesto malpli gravis. Dum ili oni multe dancis, kartludis, ĝuis rafinitan bufedon, klaĉis. Redutoj logis la geamorantojn, por aliaj estis la okazo por sekretaj rendevuoj.  Dum iuj redutoj oni kvestis favore al mizeruloj. Pli pompaj baloj dum la karnavalo estis organizataj en riĉaj domoj de la aritokrataro. La baloj kaj la karnavalaj eventoj havis ja ankaŭ svatan karakteron, kio favoris brilajn balojn aŭ dancvesperojn en salonoj, teatroj, restoracioj. La balojn tradicie estis  inaŭguranta polonezo. La plej brue solenataj estis la lastaj tagoj de la karnavalo kaj la apogean komencon al la adiauo estis kaj estas donanta la Grasa Ĵaudo kaj finis mardo antaŭ la Cindra Merkredo. Dum la tuta semajno la dancado, manĝosenbrido kaj drinkemo estis senĉesa, ĉar tiel oni volis kontentigi ĉiajn karnajn plezurojn antaŭ la severa fastperiodo. Grasa menuo estis certigonta prosperon kaj fortunon sendepende ĉu temis pri la ĉefpladoj aŭ pri la dolaĉaĵoj. Iam la organizo de karnavalaj amuzoj kaj bankedoj postulis longajn preparojn. Nun multaj el la iamaj kutimoj forgesiĝis.  Tamen en la periodo inter la du mondmilitoj la karnavalaj kutimoj konforme al la financaj ebloj de la organizantoj daŭris.  Post la 2-a mondmilito oni ne forgesis pri la novjara amuzo, sed plej pompe ĝi estis organizata en la partiaj medioj,  kulturdomoj. Ankaŭ unuopaj laborentreprenoj organizis la karnavalan amuzon por siaj laborantoj.  Oni zorgis pri festa menuo servante viandaĵojn, ĵeleojn, barĉon, bigoson. Firmiĝis la tradicio  de la porinfanaj baloj de alivestitoj dum kiuj ili estis pridonacataj per pakaĵoj kun variaj frandaĵoj. Nun la Silvestran Nokton, Novan Jaron kaj Karnavalon oni ne plu solenas same brue kiel iam. Ŝanĝiĝas pladoj kaj iliaj kvantoj. La tradician polan menuon variigas manĝaĵoj el aliaj aliaj landoj kaj el aliaj mondopartoj. La lisito de drinkaĵoj ankaŭ internaciiĝis. Sed kiel ĉiam plej gravas bona kompanio, bona muziko, amikeca etoso.

El la elsendo 17.01.2020. Legas Barbara – 7’50”

Koninda Pollando: Kvar novaj urboj de Pollando

La unuan de januaro 2020 la listo de la polaj urboj grandiĝis je  kvar pliaj. Nun do Pollando entute havas 944 urbojn. Kvar novaj–malnovaj, oni ŝatus diri, ĉar ĉiuj verdire reakiris la urbostatuson, perditan pro la caraj (rusaj) reprezalioj post la januara insurekcio 1863. Ni dediĉu kelkan atenton al ili, kvankam ne pri ĉiuj informoj estas same abundaj. La unua el inter ili Czerwińsk apud Vistulo troviĝas en la centra Pollando, en la regiono Mazovio. Dum jarcentoj ĝia historio estis ligita kun la historio de la tiea klostro, kreiĝinta en la 12-a jarcento. La unua dokumento mencianta la urbon devenas el 1155. Tio estas buleo de papo Hadriano la 4-a rilatanta al la tiea klostro de kanonikoj vivantaj laŭ la aŭgustena regulo. Czwerwińsk disfloris ne sole pro ilia agado. Situante ĉe Vistulo ĝi estis grava grentransporta haveno ĉe la komerca itinero  inter Pomerio en la nordo kaj Mazovio en la centra Pollando. Czerwińsk rolis krome kiel grava defendopunkto dum la invadoj i.a. de prusoj kaj litovoj. En 1410 proksime de Czerwińsk la polaj trupoj de la pola reĝo Jagielo unuiĝis kun litovaj por komune lanĉi Vistulon kaj batalfrapi la ŝtaton de la teŭtonaj kavaliroj. Sed Czerwiński, kiu duetape estis ricevinta la urborajtojn gravis krome kiel administra centro: tie kunsidis reprezentantoj de la mazovia nobelaro, tie estis eldonita kodo de la mazoviaj principoj. En 1526 Czerwińsk eniris la konsiston de la Pola Reĝolando. Sed la abatejo iom post iom perdis sian signifon malgraŭ la miraklofara Dipatrino de Czerwińsk loganta multajn pilgrimantojn. La urbo ne plu kapablis cetere bone uzi avantaĝojn de la grentransportado laŭ Vistulo, multiĝis incendioj kaj inundoj. Post la sveda atako (difinata kiel la sveda inundo) en la urbo kun 500 domoj restis nur la duono. Fine de la 18-a estis tie sole 40 kaj loĝantaro ne superis 300 personojn.  Post la 18-jarcentaj dispartigoj Czerwińsk troviĝis en la prusa aneksoparto, sekve eniris la konsiston de la Varsovia Princilando kaj Pola Reĝolando dependa de Rusio. Fine laŭ la cara decido en 1870 la urbo oficiale estis senigita je la urborajtoj. Samjare je la urborajtoj estis senigita Klimontów en la sanktakruca vojevodio. Kiel vilaĝo ĝi kreiĝis meze de la 13-a jarcento. En 1604-a establis ĝin kiel urbon  – baze de la reĝa privilegio – magnato kaj politikisto Jan Zbigniew Ossoliński. Baldaŭ la urbo ricevis la komercoprivilegiojn semajnan kaj jarajn. Kreiĝis en ĝi la dominikana klostro, poste kolegiato. La loka loĝantaro okupiĝis pri la agrikulturo kaj pri la produktado de drapo. En la 18-a jarcento kreiĝis eĉ la drapfara manufakturo. Dum la novembra kontraŭcara insurekcio (1830) aktivis en Klimontów bataliono de la 12 Infanteria Regimento. Piątek (en la lodza vojevodio, en kiu troviĝas nun geometria centro de Pollando) la urborajtojn havis dum 530 jaroj,  inter la 1339-a kaj la 1869-a. Komence ĝi estis komerca setlejo. Jam kiel urbo ĝi transformiĝis en fortan metiistan-komercan centron. Meze de la 17-a jarcento ĝi famiĝis pro la bierproduktado. Pli frue ĝi estis ankaŭ religia centro, kiel urbo subalterna al la arkiepiskopo de Gniezno. La urboevoluon bremsis la sveda invado, kvankam la definivan frapon kaŭzis incendio, kiu konsumis preskaŭ la tutan urbon. La urborajtojn Piątek perdis pro la partopreno de siaj loĝantaj en la januara insurekcio. Lututów – ankaŭ en la lodza vojevodio – dufoje estis akiranta la urborajtojn. En 1406 (senigita je ili antaŭ 1714) kaj en 1843. La 15-an de junio 1863 dum la Januara Insurekcio okazis en ĝia proksimeco la batalo de ĉirkaŭ 250-inurgenta trupo en plimulto armita per herbofalĉiloj, kontraŭ kiuj atakis 1630 rusaj soldatoj. La trihora batalo transformiĝis en masakron de la grupeto de polaj inurgentoj, dum kiu elmurditaj estis ankaŭ ostaĝoj. Verŝajne baldaŭ ĉi tiuj kvar urboj, dum la lastaj 150 jaroj senigitaj je la urborajtoj kompletigos en la publikaj paĝoj informojn pri sia evoluo kaj disfloro, kio kondukis al la reakiro de ilia urbostatuso. Tiam ankaŭ ni volonte konigos tiujn informojn al niaj aŭskultantoj.

El la elsendo 03.01.2020. Legas Barbara – 6’14”

Koninda Polo: Roman Ingarden

Kiel ni jam informis, unu el la patronoj de la 2020-a jaro en Pollando, estis proklamita pasintjare de la Pola Sejmo Roman Ingarden. Temas pri la plej granda pola fenomenologo egalkomparata al klasikaj filozofoj. Lia plej grava verko „Disputo pri la ekzisto de la mondo” estas komparata kun la >biblio de filozofio<, t.e. „Metafiziko” de Aristotelo. Verkante ĉefe en la pola kaj germana lingvoj li publikigis sume 224 verkojn, el inter kiuj multaj estis tradukitaj en pliajn lingvojn. Li prezentis ĉirkaŭ 300 prelegojn en la lando kaj eksterlande kaj liaj filozofiaj verkoj plenigas 13 volumojn. Roman Ingarden naskiĝis la 5-an de februaro 1893 en Krakovo en riĉa burĝa familio. En la gimnazia periodo lia plej granda pasio estis literaturo (li mem praktikis poezion), muziko (li diplomitiĝis en la klaso de violonludo  en la Konservatorio de la Pola Muzika Societo en Lvovo) kaj sporto. Elreviĝinta pri la metodoj de literatura kritiko, plena de scivola pasio li proksimiĝis al filozofio kredante, ke ĝi helpos al li ellabori la metodologion de laboro kun literatura teksto kaj kontentigos liajn teoriajn demandojn. Fininte gimnazion en 1911 li komencis filozofiajn studojn sub la gvido de la kreinto de la lvova-varsovia filozofia skolo Kazimierz Twardowski. Jaron poste li forveturis al Getingo, kie li daŭrigis filozofiajn studojn ĉe Edmund Husserl, matematikon ĉe David Hilbert kaj psikologion ĉe Georg Elias Müller. Dum la studoj Roman Ingarden vehiklis el Getingo al Vieno, el Vieno al Lvovo, fine al la germana Friburgo, kie li defendis sian doktorigan disertacion verkitan sun la gvido de la patro de la fenomenologio Husserl. Ingarden jam dum la studoj partoprenis en vigla intekta vivo kaj filozofiaj disputoj pri fenomenologio. Dum tiu periodo li konatiĝis kun multaj disĉiploj de Husserl, i.a. Edyta Stein, kun kiu ligis lin plurjara intelekta amikeco. Cetere ankaŭ dum jaroj li tenis kontaktojn kun Husserl mem. Post la doktoriĝo Roman Ingarden revenis al Pollando komence laborante kiel gimnazia instruisto de filozofio, matematiko kaj la germana lingvo. En tiu periodo li ne rezignis pri siaj sciencaj esploroj, kio fruktis per la origine germanlingva verko „Pri literatura verko – esploroj el la limejo de ontologio, lingvoteorio kaj filozofio de literaturo”.  Fariĝinte en 1933 eksterordinara profesoro Ingarden povis rezigni pri la rolo de gimnazia instruisto, sed verdire li estis soleca en la pola medio, en kiu fenomenologio komencis nur dank’ al li rampi.  En 1937 aperas lia laŭvica verko „Pri rekono de literatura verko”, en kiu Ingarden evoluigis siajn pli fruajn  interesiĝojn pri la esplorado de literaturo. En ĝi li priskribis teorion de strukturo de estetika travivaĵo. Iom post iom en sia rezonado li  direktiĝis al ontologia problemaro. Interesis lin tempo, disputo pri realismo kaj idealismo, kritiko de fenomenologio. Siajn ideojn Ingarden entenigis en sia ĉefverko, >opus magnum< – „Disputo pri la ekzisto de la mondo”. Al ĉi tiu verko li dediĉis la jarojn de la 2-a mondimilto en plimulto pasigitajn en Lvoovo, kie komence li laboris en la Katedro de la Germana Filologio. En tiu periodo li laboris en la strukturoj de la konsipra universitato, ĉar liaopinie la didaktika laboro estas emfazo de patriotismo. Kiel li skribis „Laboroj (pri „Disputo pri la ekzisto de la mondo”) ebligis al mi spiritan transdaŭron en la tempo eble plej malfacila. Kaj ĝia kreiĝo en tiuj kondiĉoj povas servi kiel unu el la pruvoj, ke la pola rezistospirito viglis ankaŭ en la sfero de la sciencaj laboroj”. Post la milito Ingarden entreprenis laboron en la krakova universitato, kies ordinara profesoro li estis nomumita, kaj en kiu li estris la 2-an Katedron de Filozofio. Tiuperiode li gvidis viglan didaktikan, akademian, esploran laboron partopreninte multajn eksterlandajn konferencojn. Tamen en 1950 la komunistaj aŭtoritatoj agnoskis liajn sciencajn atingaĵojn kiel malkongruajn kun validaj tiam ideologiaj prioritatoj kaj forigis lin de la posteno. En tiu perioso li tradukis en la polan „Kritikon de pura racio” de Immnuel  Kant kaj finverkis la trian volumon de sia „Disputo pri la ekzisto de la mondo”. En 1956 li revenis al la universitato, i.a. kiel estro de la Filozofia Katedro, kie li laboris ĝis sia emeritiĝo en 1963. Tio estis  periodo de la plej granda didaktika aktiviĝo de Roman Ingarden, en kiu li lekciis en lando kaj en Usono, en kiu li partoprenis plurajn filozofiajn kongresojn, en kiu li prelegis en la polaj kaj eksterlandaj sciencaj societoj. Ekde 1958 li estis membro de la Pola Scienakademio. Unu jaron pli frue oni komencis vastskalan eldonadon de liaj filozofiaj verkoj. Post la emeritiĝo Roman Ingarden ne ĉeseis sciencan laboron – jen kel lekcianto en la universitato en Oslo, jen kiel membro de la Estetika Sekcio de la Pola Filozofia Societo. Ĉiuj ĉi laborojn ĉesigis lia neatendita morto pro apopleksio  la 14-an de junio 1970 post la montara ekskurso farita unu tagon pli frue. En la memoro de la posteuloj Roman Ingarden restis kaj restas kiel persono, kiu dediĉis sin al filozofio en maniero profunda, honesta, krea kaj firma.

El la elsendo 03.01.2020. Legas Barbara – 8′

Pollando invitas: Tuchola

Dum nia ĉi-semajna vizito ni restu en Pomerio vizitante verdire  iun el la tieaj  ne grandaj urboj, sed samtempe iun el la plej malnovaj, nome Tuchola. Jam ĉirkaŭ la 980-a jaro, plej verŝajne laŭ ordono de la unua pola reganto Mieszko la I-a,  kreiĝis tie la unua firmvivejo. La unua skribita dokumento devenas el pli posta periodo, el la 1287-a jaro. Tiam laŭ invito de princo Mściwoj la 2-a la arĥiepiskopo de la tiama pola ĉefurbo Gniezno, Jakub Świnka konsekris la lokan preĝejon. Ekde sia komenco Tuchola estis grava loko en la regiono troviĝante ĉe la vojkruciĝo de komercaj itineroj ligantaj la sudon kun la nordo “via magna”, kaj la okcidenton kun la oriento “via regia”. Ĉirkaŭ la 13-a jarcento Tuchola el loko kun komerca karaktero tre rapide transformiĝis en fortan administran centron, en kiu sian sidejon havis lokaj aŭtoritatoj. Kvankam oni supozas, ke komence la urbo ekzistis baze de la pola leĝo, la lokdokumento baze de Chełm-leĝaro devenas el la 1346-a. La tiama Tuchola konsistis el du partoj – la urba kaj la kastela. En la urba parto dominis kontruaĵoj lignaj, masonitaj estis sole la ĉefa paroĥpreĝejo de Sankta Bartolomeo,  la urbodomo kaj evidente la kastela komplekso. Ĝis hodiaŭ estas facile rekonebla la origina urboplano,  ortangule kruciĝantaj stratetoj kaj granda foriplaco en la urbocentro. La urbon ĉirkaŭzonumis ŝtona-brika muro kun 15 defendoturoj kaj tri pordegoj. La nomo Tuchola laŭ legendo deriviĝas de la vortoj “tu hola”, kio signifas “ĉi tie halti”. Tamen  oni asertas,  ke plej probable la urbonomo radikas en la slava vorto “hola”, kiu signifis arbaron, arbaregon, pingloarbaron. En la blazono de Tuchola aperas la figuro de sankta Margareta sur la blua fono kun kolombo en unu mano kaj kruco en la alia, kun la ora krono surkape. En tiu formo ŝi aperis sur ĉiuj malnovaj urbosigeloj.   Onidire ŝi protektis la urbon kaj ĝiajn loĝantojn dum iu el la urbosieĝoj ordonate,  ke la malamikon oni celu per panbuloj. Tio konvinkis la atakintojn pri la forto kaj grandegaj manĝoprovizoj de la urbo, sekve pri la sieĝorezigno. Tuchola, kiel multaj aliaj urboj de Pomerio  en sia historio havis ligojn kun la Teŭtona Ordeno, ja ĝian lokdokumenton eldonis granda teŭtona majstro, Henryk Dusemer. Komence de la 14-a jarcento Tuchola fariĝis eĉ la rezidejo de la ordena komandoro. Kun Tuchola estas ankaŭ ligita epizodo el la 1410-a jaro. Nome la militkampanjo,  kiun inaŭguris la plej granda batalo de la mezepoka Eŭropo apud Grunwald la 15-an de julio sian finalon havis en Tuchola. Komence de novembro samjare la polaj trupoj proksimiĝis al la urbo de la sudo kaj atakis la amasiĝantajn ĉirkaŭ la kastelo teŭtonajn trupojn, sekve de kio la kruckavaliraj vicoj estis frakasitaj. Tuchola en la sistemo de la Reĝa Prusujo, la pola provinco kreiĝinta el la parto de la kruckavalira ŝtato,  post la pactraktato el la 1466-a jaro fariĝis la centro de distrikto, la tria laŭ la grandeco  en la pomeria vojevodio. La 16-a jarcento signis la disfloron de Tuchola. Preskaŭ unu kaj duona mil loĝantoj,  okupiĝante ĉefe pri metioj,  loĝis en 123 domoj kadre de la urbomuroj kaj en 78 antaŭurbe. En la 17-a jarcento dum la sveda invado la malamiko kvin fojojn klopodis konkeri la urbon kaj la kastelon, sed ĉiam sensukcese. Nur unu fojon la svedaj trupoj sukcesis enmarŝi la urbon, sed la kastelo restis sub la pola kontrolo. Tamen dum la svedaj invadoj la ĉirkaŭaĵoj kaj la kastelo, pro la eksplodo de pulvo- kaj municistaplejo estis grave damaĝitaj. La sekva jarcento aldone plagis la urbon per granda incendio. La mezepoka kaj la tiama konstrusubstanco estis detruitaj. Ĝis hodiaŭ konserviĝis en fragmentoj la urbomuro, kastelo kaj ne multaj gotikaj keloj. Post la unua dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro Tuchola ektroviĝis en la prusa aneksoparto, kaj al Pollando revenis en la 1920-a. Tuchola-regiono nekontesteble apartenas al la plej atrakciaj turisme lokoj en Pomerio. Sekve de la efikado de la  skandinavia  glaĉero la tieaj terenoj distingiĝas per pitoreska panorama varieco. La reĝino de Bory Tucholskie, alivorte Tuchola-Pingloarbarego estas la rivero Bzura, jen fluanta pigre, jen ŝaŭme torentumanta tra ŝutrokoj kvazaŭ monatara rivero, jen meandre zigzakanta. Pitoreskaj postglaĉeraj lagoj liveras al la ŝatantoj de la naĝado kaj sinbano refreŝigon dum varmaj tagoj, al fiŝhokantoj abundon da fiŝoj, ankoraŭ al aliaj ebligas ĝui kajakadon kaj velŝipan navigadon. Inter la altaĵoj surkreskitaj de la originaj plantoj, tie kien kondukas jam neniuj padoj ravsurprizas etaj akvoreceptakloj, sur kiuj moviĝas insuletoj el la torfoplantoj. De pramalnova tempo oni produktis tie peĉon, por kiu oni uzis la plej fajnan lignon, oni bredis abelojn en la trunkoj de la forhakistaj arboj. Tiel la homa aktivado influadis la tiean ekosistemon, sed la plej damaĝan kaj raban mastrumadon oni  gvidis dum la prusa aneksoperiodo. Malgraŭ ĉio oni ne sukcesis forpreni de Bory Tucholskie la karakteron de la iama praarbarego. Kvankam la homa aktivado alkondukis al la formalapero de uroj, eŭropaj bizonoj, linkoj, lupoj kaj ursoj tamen ne mankas aproj, vulpoj, leporoj, cervoj kaj kapreoloj, kaj oni  rekresis sukcese la populacion de kastoroj. Daŭre en Bory Tucholskie trovas sian rifuĝejon maloftaj birdospecioj: gruoj, grandaj egretardeoj, pandionoj, blankvostaj maragoj, korvoj, nigraj cikonioj kaj gufoj. Por efike protekti la tieajn naturriĉaĵojn sur la tereno de Bory Tucholskie estis establitaj 22 rezervejoj kaj 4 panoramaj parkoj. Depende de la jarsezono la lokaj arbaroj liveras al siaj vizitantoj libere plukeblajn  – ekster la striktaj rezervejoj –  frambojn, rubusojn, berojn, multajn fungojn: boletojn, laktariojn, kantarelojn. Laŭ ekspertoj aperas tie eĉ 100 fungospecioj kaj multaj aliaj aldonas, ke Bory Tucholskie estas unuvice la  reĝolando de likenoj, el inter kiuj iuj memoras la lastan glaciperiodon de antaŭ 10 mil jaroj. Ĉiukaze vizitante Pollandon valoras memori, ke  temas pri la plej granda surkreskita de arbaroj regiono de Pollando, la dua post tiu de Białowieża Prarbaro en la nordorienta parto de la lando.

El la elsendo 06.12.2019. Legas Barbara – 8’38”

Koninda Pollando: Kłodawa [kŭodava]

Denove post kelka paŭzo ni invitas vin gesinjoroj viziti laŭvican konindan lokon en Pollando. Ĉi-foje temas pri la loko Kłodawa situanta pli-malpli meze de la vojo inter Varsovio kaj Poznano en la regiono Kujavio. Kelkfoje ĉi-jare ĝi troviĝis ĉe la itinero de miaj trajnaj veturoj, sed ĝia nomo ĝenerale estas konata. Nome troviĝas en ĝi la plej granda, la plej profunde situanta kaj…. la plej nova minejo de la ŝtona salo en nia lando, kie nun daŭras laboroj pri organizo de salbazita kuracejo, sed krome daŭra senĉese modernigaj laboroj kaj la salekspluatado okazas sur la nivelo 600 kaj 750 metrojn sub la ternivelo. La establo de Kłodawa radikas en la 11-a jarcento, kiam ĝi kreiĝis kiel ĉepreĝeja setlejo. Tamen la unuaj setlospuroj en la regiono estas multe malpli novaj kaj devenas de antaŭ 4 mil jaroj, en Kłodawa mem de antaŭ du kaj duona mil jaroj. Ĝia nomo deriviĝas de la nomo signifanta  faligitan arbotrunkon, kiu en la pola lingvo sonas „kłoda” [kŭoda]. Ĝis nun ĝi funkcias en negativa frazeolgiaĵo signifanta malebligon de realigo de ies intencoj. Tamen koncerne la urbonomon ĝi signifis ne sole faligitan arbotrunkon, sed la vivejon de arbaraj bestoj protektitan de falintaj arbotrunkoj kaj gardatan de reĝaj oficistoj. Antaŭ jarcentoj, en la tempo kiam tiu tereno estis dense surkreskita de arabaroj la polaj regantoj ofte estis venantaj tien por ĉasi. Ili ekde la komenco ĉirkaŭprenis la lokon  per sia protekto. Jam en 1085 princo Władyslaw Herman ordonis konstruigi en Kłodawa preĝejon kiel oferdonon pro la naskiĝo de sia filo Boleslao. Temas pri la posta pola reĝo Bolesław Krzywousty [boleŭaf kŝivousti].  La reĝo, kiu aparte ŝatis la regionon de Kłodawa estis Vladislavo Jagelo, kiu atribuis al ĝi la urborajtojn. La urboevoluon favoris Kazimiro Jagelonido, kiu libergis la urbon de ĉiaj doganoj kaj foirpagoj. Apartan brilon Kłodawa ĝuis dum la regado de Sigismundo la Maljuna, la aliaj reĝoj kiuj zorgis pri la urboevoluo estis Stefan Batory kaj Sigismundo la 3-a Vasa. La lastajn privilegiojn Kłodawa ricevis de Stanisław August Poniatowski. La periodo de la plej pompa disfloro de Kłodawa datiĝas al la 16-a jarcento. Favoris tion ankaŭ la fakto, ke tra la urbo kondukis du gravaj komercaj itineroj el Prusio al Litovio kaj Rusio,  el la loko Łęczyca al la nordsituantaj urboj Toruno kaj Gdansko. Sian signifon Kłodawa perdis sekve de la 17-jarcentaj svedaj invadoj, la tiel nomata „sveda inundo”, kiam oni elmurdis signifan parton de ĝiaj loĝantoj. Pliaj svedaj invadoj kaj epidemioj kaŭzis, ke Kłodawa neniam reakiris brilon de antaŭ la dispartiga periodo en la 18-a jarcento. Ĝiaj pliaj sortoj ne estis brilaj. Ekde 1793 ĝi ektroviĝis en la prusa aneksoparto, nur por 8 jaroj en 1807 ĝi eniris la sendependan Varsovian Princolandon, sed jam ekde 1815 ĝi ektroviĝas en la rusa aneksoparto. Tiam ĝi perdis (en 1870) la urborajtojn, reakirinte ilin  nur en la komenco de la reagajnita suvereneco de Pollando en 1925. Jam antaŭmilite oni malkovris ĉi tie riĉajn saltavolojn, sed ilia ekspluatado komenciĝis nur en 1956. La blanka kaj rozkolora salo de Kłodawa famas pro sia altgrada pureco. Ĝi distingiĝas kiel riĉa fonto de mikroelementoj, necesaj por regulkonforma, sana funkciado de la homa organismo. Temas pri magnezio, mangano, fero, zinko, kupro, kalcio, kalio, seleno, jodo kaj aliaj elementoj. Parto de la minejo estas vizitebla. Onidire ĝia turisma itinero en la profundo de 600 metroj sub la tero troviĝas plej profunde laŭ la monda skalo. La vizitantoj  konatiĝas kun  la historio de la saltavoloj kaj  diversaj aplikoj de ekspluatata salo. Krom por konsumaj celoj en ĉiu pola domo ja  ĝi servas en agrikulturo i.a. kiel leksalo por la bestoj, en la kemia industrio, por la dumvintra  vojkonservado.   La lifta enprofundiĝo al la vizitindaj koridoroj kun la rapideco de 6 metroj je sekundo lasas neforgeeblajn travivaĵojn. Tiu malsuprenveturo nur inaŭguras vizitpromenon tra la ekspluatataj koridoroj ĝis la kapelo de la sankta Kinga, la patronino de la salministoj. En la vizitprogramo eblas rigardi la uzatajn maŝinojn kaj konatiĝi kun aliaj apartaĵoj de la salminado. En 2007 estis en ĝia profundo starigita Guiness-rekordo pro la okazinta ĉi tie koncerto de Kalisz-Filharmoio sub la direkto de Adam Klocek. La saltavoloj de Kłodawa kreiĝis sekve de la movoj de la termantelo, kiuj elpuŝis ĝin el la terprofundo. Nun ili okupas la surfacon longan je 26 kilometroj kaj vastan je du kilometroj. La salo de Kłodawa kiel menciite havas blankan aŭ rozan koloron. Ĉi-lasta estas ĉirkaŭprenita per protekto kontraŭ eventuala sengradiga rolo de la homa aktivado. Temas pri la unusola loko en Eŭropo, en kiu aperas rozkolora salo logante tien kaj studentojn kaj sciencistojn. Ĝi troviĝas en la plej junaj tavoloj, kreiĝintaj antaŭ 240 milionoj da jaroj el la forvaporiĝintaj maroj kaj oceanoj. Ĝi estas sesoble pli kosta ol la salo blanka. La rozkoloraj salbuloj servas i.a. kiel jonigaj lampetoj kaj kandelingoj.

El la elsendo 22.11.2019. Legas Barbara – 7’44”

11-a eldono de Conrad-Festivalo

Lunde, la 21-an de oktobro komenciĝis en Krakovo la 11-a eldono de Conrad-Fetivalo, cikla aranĝo dediĉita al literaturo, komprenata kiel parto de ĉirkaŭanta nin mondo. La Conrad-Festivalo – organizita de la Urbo Krakovo, la Krakova Festivaloficejo kaj la Fondaĵo Tygodnik Powszechny – estas la plej granda internacia literatura evento en Pollando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo. Ĝia celo estas prezenti mondan literaturon: literaturon aperantan en diversaj partoj de la terglobo, enradikiĝintan en malsamaj kulturoj, rezultantan el diversaj spertoj. La celo estas ankaŭ sproni viglajn artajn kaj sociajn diskutojn. Krakovo – tradicie nomata ĉefurbo de pola kulturo – fariĝas renkontoloko por verkistoj, literaturaj ekspertoj kaj simplaj legantoj. La partoprenantoj de la festivalaj debatoj, atelieroj, filmaj kaj teatraj spektakloj, koncertoj, ekspozicioj, literaturaj promenoj kaj urbaj ludoj kreas dum ĉiuj ĉi aktivecoj specifan komunan lingvaĵon, per kiu eblas paroli pri diversspecaj aspektoj de la moderna mondo (ne nur literaturorilataj) en interesa kaj respondeca maniero. La festivalo ne estas dediĉita al la verkaro de Joseph Conrad mem. Lia nomo rolas nur simbole en tiu ĉi internacia projekto. Oni referencas al li kiel mondokonata, poldevena verkisto pro la fakto, ke li scipovis kombini malsamajn tradiciojn samtempe neniam forviŝante limojn. Li verkis en la angla, sed ĉiam emfazis, ke ĉiu teksto skribita en ĉi tiu lingvo estas traduko el fremda rezonado kaj rezultas el senfina tradukprocezo de unu ideo al alia. Hodiaŭ, Joseph Conrad estas universala simbolo de internacia literatura komunikado. Li forlasis Krakovon por krei rakontojn kiel monda verkisto kaj lia verkaro helpas kompreni homojn loĝantajn aliloke. La Festivalo invitas al Krakovo verkistojn el la tuta mondo por daŭrigi senĉesan, homan laboron pri reciproka tradukado kaj interkompreno. Laŭ la vortoj de la festivalaj organizantoj, ĉi-jare, oni decidis atingi la kernan punkton de ilia fasciniĝo pri literaturo. Nome, ĝis nun oni provis montri kiel paroli pri realo. Dum la nunjara eldono oni klopodos – dank’ al invititaj aŭtoroj kaj ties legantoj – vortumi tion, kio estas literaturo kiel realo, aŭ pli precize: kiel la realo kreiĝas dank’ al literaturo. La 11-a eldono de la Festivalo celas do emfazi kiel la literaturo, dank’ al la rimedoj pri kiuj ĝi disponas, kreas malsamajn realaĵojn kaj kiel ili reciproke dialogas, disputas kaj luktas unu kontraŭ la alia. La ideo malantaŭ la nunjara festivala eldono povas esti ankaŭ klarigita per la uzo de du frazoj ĉe la ekstremaj punktoj de la akso, ĉe kiuj disvolviĝas la oktobraj diskutoj: Ni havas malsamajn vidpunktojn pri realo kaj Estas multaj realaĵoj. Al tiuj ĉi gvidfrazoj referencas la titoloj de la sep festivalaj tagoj: Aĵoj, Vortoj, Bildoj, Ideoj, Rilatoj, Lokoj kaj Herooj, ĉar ili konsistigas la plej gravajn elementojn de la realo. La partoprenantoj de unuopaj diskutoj rilatigos sin al la menciitaj konceptoj, sed certe ne limiĝos al ili. Ekzemple – kiel atentigas la organizantoj – Olga Drenda (35-jaraĝa pola ĵurnalistino kaj aŭtorino de pluraj eseoj pri kulturo) kaj Marcin Napiórkowski (juna profesoro pri kultursemiotiko el la Varsovia Universitato) proksimigos al la partoprenantoj la hejman mitologion. La vorto “mito” havas ja plurajn signifojn. Unu el ĝiaj plej gravaj difinoj estas falsa rakonto pri iu aŭ io opinikaraktera kaj cirkulanta inter homoj apartenantaj al iu komunumo, plejparte determinante ĝian funkciadon. Kiaj mitoj influas hodiaŭ nian pensmanieron, agadoformojn, individuan kaj kolektivan vivon? Almudena Grandes, fama, ŝatata de legantoj kaj aprecata de kritikistoj hispana verkistino, rakontos pri herooj, kiuj vivas en krizo. Ŝajne nenio ilin minacas. Tamen la trankvilo, kiu regas en la okulo de la ciklono, facile konfuziĝas kun sekureco kaj sufiĉas, ke la tornado de la historio ŝanĝu direkton kaj ĉio detruiĝos. Kiel trakti tian realecon? Mona Chollet, svisa ĵurnalistino kaj aŭtorino de eseoj, parolos pri perforto, al kiu oni povas alkutimiĝi, eĉ kiam ĝi alprenas ekstremajn formojn. Ne sufiĉas atentigi pri ĝi kaj ĝin kondamni. La perforto konstante renaskiĝas en novaj formoj, atakas en tute ne antaŭviditaj lokoj. Kiel do batali kontraŭ ĝin? En la romana mondo de Radka Danemarkova ĝojo eblas, sed ĝi ne estas donita senpage, des malpli por ĉiam. Tute male: por senti ĝin kaj ĝin ĝui foje oni devas pagi la plej altan prezon. Neniu tamen kapablas konvinki iun ajn, ke pro etaj aŭ pli grandaj malfacilaĵoj oni devas rezigni pri ĝi kaj elekti alian fundamenton de ekzisto, t.e. la malgajon. La ĉeha verkistino parolos pri tio, kiel literaturo traktas sociajn emociojn. Didier Eribon, franca filozofo kaj sociologo pensigos la ĉeestantojn pri la eskapo. Naskiĝloko, familio, konatoj iamaj kaj aktualaj aperas kiel malamata obstaklo, kaptilo, el kiu oni devas eskapi por krei sian propran vivoformon. Sed ĉu eblas entute forigi la pasintecon? Ĉu literaturo nin enradikigas en la pasintecon aŭ ĉu liberigas nin de ĝi? Sendube la ĉi-jara eldono de la Conrad-Festivalo estos renkontiĝo de homoj venantaj el diversaj mondoj kaj foje prezentantaj ege malsamajn vidpunktojn. Sendube, ekde la 21-a ĝis la 27-a de oktobro Krakovo rolas kiel areno de pasioplenaj interŝanĝoj de spertoj kaj pensoj. La eventon akompanos Internacia Libro-Foiro en Krakovo, kiu jam la 23-an fojon estos okazo por renkonti famajn verkistojn kaj konatiĝi kun la oferto de eldoncentroj en Pollando kaj eksterlande. Dum la ĉi-jara eldono ne mankos ankaŭ eldonpremieroj kaj riĉaj akompanaj eventoj: atelieroj, ekspozicioj, diskutoj. Ni fine ankoraŭ aldonu, ke dum la lasta tago de Conrad-Festivalo estos prezentitaj la laŭreatoj de la 5-a Conrad-premio, la plej grava distingo en Pollando por literaturaj debutantoj en la kategorio prozo. La premio honoras aŭtorojn de libroj publikigitaj pasintjare. La Conrad-premio estas iniciato de la krakova programo subtenanta debutojn kaj estas komuna entrepreno de la organizantoj de la Conrad-festivalo, la urbo Krakovo, Krakova Festivaloficejo, Fondaĵo Tygodnik Powszechny kaj la pola Libro-Instituto.

El la elsendo 22.10.2019. Legas Maciek – 4’15”

Ĉirkaŭ la sortoj de la koro de Frederiko Chopin

(en la 170-a mortodatreveno de la komponisto)

Lastĵaŭde, t.e. la 17-an de oktobro en la varsovia Baziliko de la Sankta Kruco tradicie aŭdiĝis la tonoj de la fama Rekviemo de Mozart. Ĝiaj fragmentoj laŭ la peto de la mortinta antaŭ 170 jaroj en Parizo Frederiko Chopin aŭdiĝis dum liaj sepultaj solenaĵoj. Kaj kvankam lia tombo toviĝas en la pariza Père-Lachaise, la koro – same laŭ la peto de la komponisto – revenis al la hejmlando. Ĝi troviĝas en unu de pilastroj en la Preĝejo de S-ta Kruco en Varsovio, al kiu ĉiutage pilgrimas dekoj  da muzikŝatantoj, turistoj kaj vizitantoj de Varsovio.   De 14 jaroj la Nacia Instituto de Frederiko Chopin en la mortodatreveno de la komponisto  prezentas al la publiko la faman verkon laŭ la sonado proksima al tiu, kiun konis Chopin.  Nunjare la Rekviemo aŭdiĝis en la interpreto de internacia kolektivo de solartistoj kaj  la Historia Orkestro kaj koruso Collegium Vocale 1704. La meson direktis unu el la plej famaj ekspertoj de la historia stilo, elstara klavicenisto kaj pianisto Andreas Staier. La deziron de Frderiko Chopin pri revenigo de lia koro plenumis  ĉirkaŭ 1850-a jaro lia fratino, Ludovika. La koro  en kristala ujo plenigita de alkoholo estis metita en ebonan keston. Ondire timante la revizion transpaŝante la limon Ludovika kaŝis ĝin sub sian robon. Sekve ĝi estis deponita en la preĝejo de Sankta Kruco ĉe Krakowskie Przedmiescie-strato, la paroĥa preĝejo de Chopin-familio. Onidire la pastroj ne estis ravitaj pri tiu donaco. Ĝenerale oni sciis pri la maledifa rilato de Frederiko Chopin kun George Sand, franca divorcita verkistino, tiuepoka skandalemulino. Ĉiukaze la kesteto kun la vazo entenanta la koron de Chopin preskaŭ tri jardekojn kuŝis en la preĝejaj keloj. En 1880 oni tamen transmetis ĝin en niĉon de unu el la preĝejaj pilastroj. Troviĝas tie tabulo kun la surskribo „Al Frederiko Chopin – la samnacianoj” kun la ĉitaĵo el la Evangelio de s-ta Mateo „Kie trezoro via, tie la koro via”. La koro de Chopin ankoraŭ du fojojn lasis la lokon de sia ripozo en la Sanktakruca Preĝejo. En 1944 dum la Varsovia Insurekcio ĝi estis evakuita al Milanówek. Pri ĝiaj sortoj en ĉi tiu apudvarsovia urbeto skribis kaj prelegis multfoje la loĝanta tie Andrzej Pettyn. La koro revenis al Varsovio kaj al la preĝejo de la s-ta Kruco la 17-an de oktobro 1945 en asisto de la ŝtataj aŭtoritatoj kaj miloj da varsovianoj. La duan fojon la koro de Chopin forlasis sian lokon inter la 14-a kaj 15-a de aprilo 2014. Tiam ĝi estis subigita al ekzamenoj de specialistoj. Oni konstatis ĝian tre bonan staton samtempe notinte ĝian surprize grandan dimension kaj blankan koloron. La videblaj ŝanĝoj ebligis supozi, ke la rekta mortokaŭzo de la 39-jaraĝa komponisto estis tuberkulozo. La koncerna raporto estis metita en la niĉon apud la skatolo kun la koro de Chopin. Pri li tuj post la morto elstara pola poeto Cyprian Kamil Norwid skribis „Naskiĝinte varsoviano, laŭkore polo, per la talento civitano de la mondo”.

El la elsendo 18.10.2019. Legas  Barbara – 4’32”